Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro

Steele, Trevor. Sed nur fragmento. — Chapecó: Fonto, 1987. — 448 pĝ.

Trevor Steele verkas en bona, riĉa, nepre imitinda lingvo, unu el tiuj, kiuj evidentigas la elstarajn kvalitojn de Esperanto, kaj en kiuj oni trovas tiujn frandajn (kiel Claude Piron dirus), bildigajn, esprimriĉajn, mirinde kreitajn vortojn kaj esprimojn, kiuj estas la genio de Esperanto. Vidinte tiujn vortojn, pri kiuj oni neniam antaŭe pensis, oni trovas ilin tute memkompreneblaj, nemalhaveblaj, kaj oni notas ilin zorge!

Kaj la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn tiel en la vortumema frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto kiel en rutine krudega babilado de du aliaj aŭstralianoj, plenplena je fi-vortoj, samlerte li vidigas foje la rakonton pere de la okuloj de diversaj rolantoj, do ĉiufoje malsame, ĉiufoje prezentante samtempe kaj la eventojn kaj la animstilon de tiu rolanto!

La rakonto enhavas, simile al Kiel Akvo de l' rivero de Raymond Schwartz, tutan bildon de la Eŭropa mondo; sed iom antaŭe (fine de la 19a jarcento) kaj ne en la interno, sed en la ekstero, tiu mondo kie la eŭropanoj mistraktis, malestimis, ekstermis la tiam diritajn “malsuperajn rasojn” — tiujn popolojn, kiuj, la scienco diris, estis nature malaperontaj, ĉar ili ja estas malsuperaj (ĉu ne?), nepre repuŝotaj laŭ la progreso kaj antaŭenirado de la Civilizacio, t. e. de la koloniaj entrudantoj.

Tiuj ideoj kaj tiu ekstermado, tiam partigitaj de ĉiuj eŭropaj landoj, ŝokis tiutempe tre malmultajn homojn, ja ili disvolviĝis en foraj landoj plenaj je nigrhaŭtuloj kaj nigrhaŭtulinoj (kaj nigrhaŭtulidoj); ĝis kiam iu, nomata Hitler, ekhavis la ideon efektivigi la samajn ideojn kaj la samajn praktikojn en Eŭropo mem. Kiam temis ne plu pri nuraj abstraktaj sovaĝuloj sed pri najbara butikisto, psikoanalizisto aŭ tajloro (kaj iliaj infanoj), multaj ekhavis tamen malsaman vidpunkton kaj komencis teruriĝi.

Do la rakonto prezentas al ni rusan scienciston Maklin, kiu iris tiutempe al Verda Insulo (temas pri Papulando) por esplori la “sovaĝulojn” kaj fakte por sekurigi tiun insulon al sia patrolando prefere ol al aliaj regnoj, kiel Britio aŭ Germanio, kiuj ankaŭ okulumis al ĝi! Oni sekvas lin poste en Aŭstralio, kie li malkovras multajn aferojn (ne mi malkovru al vi ĉiujn risortojn de la rakonto), precipe la kompatindajn restulojn de la tieaj aborigenoj.

Dum tiuj travivaĵoj li suferas konvertiĝon, kaj iĝas sindonema advokato de la rajtoj de tiuj “sovaĝuloj”. Ankaŭ pri alia kampo tiu sciencisma, materialista, sendiisma, raciismano suferas konsternigajn travivaĵojn — pri tio, kion oni nomas nun “parapsikologio”, “miraklaj” kuracadoj, antaŭsentoj, reenkarniĝo.

En tiu libro oni trovas ankaŭ amaferon kaj tragikecon de la vivo (“inter homo kaj sorto estas maro da larmo” — ĉu ne?), kaj iom da humuro, precipe pri “la egulo”, tiu servisto de Maklin, tre abunda je muskoloj, sed tre malabunda je cerbo, timema kaj mallaborema malgraŭ la forto, naive kaj mallerte ruza, memame senhonesta kaj cinika, sed kiun oni finfine, kiel Maklin mem, emas rigardi kun amuziĝo kaj simpatio pli ol kun incitiĝo!

Mallonge: tiu aventura kaj filozofa libro estas riĉiga kaj agrabla libro, nepre leginda.

Nur du epokmisaĵojn mi rimarkis en la buŝo de la personoj, t.e. esprimoj kiuj ankoraŭ ne ekzistis tiam: “kiĉo” kaj “aliaj dimensioj” (se mi ne eraras nur post Einstein komenciĝis tiaj fantazioj pri aliaj dimensioj).

Don Harlow diris, ke tiu verko estas unu el la plej bonaj romanoj en la Esperanta literaturo.

Li pravas.

Roland Platteau (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2003. №11 (109)


Recenzoj | Hejmo