Problemoj de struktura lingvistiko estas unu el renomaj lingvistikaj kolektoj en Sovetio. La vica kolekto entenas tri sekciojn: vortfarado k gramatiko; beletro k poetiko; problemoj de interlingvistiko.
En la tria sekcio, la plej eta en la volumo, estas publikigitaj du verkoj:
1. Kuznetsov S.N. Interlingvistiko kaj aplika lingvoscienco. Kia disciplino estas interlingvistiko: fundamenta aŠaplika? analiza aŠsinteza? preskriba aŠdeskripta? Ĉu la ortodoksa interlingvisto estas tiu, kiu konstruas aŠprojektas planlingvon? Evidentas, ke en la moderna interlingvistiko komforte kombini�as ambaŠtendencoj.
S.N.Kuznetsov kontestas la asertojn de O.Jespersen, Verloren van Themaat, N.Ju�manov, E.Wuster k.a., kiuj konceptas interlingvistikon branĉo de aplika lingvistiko. La primara tasko de interlingvistiko, laŠla fekunda moskva interlingvisto, estas studo de la strukturo k funkciado de la internaciaj planlingvoj (kaj de etnaj lingvoj, kiuj funkcias internaci-skale).
2. Baudouin de Courtenay I.A. Pri la internacia lingvo. Estas denove S.N.Kuznetsov, kiu editoris la eseeton de la eminenta lingvisto, la eseon aperintan unue en la revuo Esperanto (St. Peterburg, 1905: 3-4). Pro la rareco de tiu revuo, la artikolo estis nekonata en la lingvistika mondo, malgraŠtio, ke temas pri la unua publikaĵo de Baudouin de Courtenay pri interlingvistika temo. Ĝuste tiu kronologia prioritato faras la verketon aparte grava.
En Ä�i Baudouin mencias certan rezervemon de la profesiaj lingvistoj al la internacilingvaj problemoj, kiuj tiutempe alportis kiel rezulton kelkajn planlingvojn. Poste la aÅtoro skizas la historion de la planlingva tradicio de Kartezio Ä�is Zamenhof k konkludas la temon per mencio pri la pozitiva sinteno al la “ideo de la mondlingvoâ€� de J.Grimm (eraro, korektita en la Kuznetsova enkonduko), M.Müller k H.Schuchardt.
Estas evidente, ke ambaŠverkoj nenian novan donas al interlingvistiko, ĉar la ideoj de S.N.Kuznetsov k I.A.Baudouin de Courtenay estis multe pli detale prezentitaj en aliaj, pli ampleksaj studoj. Tamen la aperigo en la presti�a kolekto sendube firmigas la pozicion de interlingvistiko en la moderna (sovetia?) lingvoscienco.
Aleksander Korĵenkov (Ruslando)
Ruslanda Esperantisto. 1992: â„–1 (7).