Antaŭ ok jaroj aperis negranda libro de Tyburcjusz Tyblewski Skizo pri personeco de esperantisto tamen nur nun venis okazo por recenzi ĝin. La problemoj levitaj en la libro estas tre gravaj por ni — por tiuj, kiuj konscias la nebulecon de la “interna ideo” kaj malprobablecon de la “fina venko”. Pri tio oni diskutis kaj akceptis dokumentojn en Tyresö, Rauma kaj Szeged (en la lasta, jam post la apero de la recenzata libro). Kion do esence novan diras al ni la aŭtoro? Li ja pravas, ke “plu ignori la efektivan kaj la plej gravan valoron de esperantismo minacas al nia movado malfruigi sian maturiĝon kaj riski eniri en la duan jarcenton de la ekzisto sen la sufiĉa kaj enda memkonscio de ĝia partoprenantaro”.
Pro tio T. Tyblewski verkis sian libron — nur 68-paĝan, sed seriozan verkon kun riĉa bibliografio. La libro estas verkita je scienca nivelo, tamen per simpla lingvaĵo. La uzatajn terminojn la aŭtoro difinas en la unua ĉapitro (antaŭjuĝo, valoro, afekcio, emocio, interago…), sed li ne pretendas mem ĉion difini kaj respondi, li invitas la legantojn partopreni la serĉadon.
Bedaŭrinde, seriozaj filozofiaj libroj ĉiam riskas esti tro enuigaj. Tion ne evitis ankaŭ T. Tyblewski. Kvankam la Skizo estas negranda, neniu el miaj amikoj (esperantistoj kun kelkjara sperto) finlegis la libron. Eblas diri, ke plimultaj nuntempaj legantoj ne ŝatas filozofion, sed gravas ankaŭ, ke legi tiun libron ne facilas, kaj ricevi per ĝi plezuron povas nur homo kun filozofia tipo de la menso.
La enkonduka parto, kun multaj rezonoj pri psikologio de interhomaj kontaktoj, interagoj, emocioj, afekcioj k. s. estas longa kaj peza. La unuaj ok ĉapitroj estas dormigaj, kaj nur ĉe la paĝo 45 mia atento streĉiĝas — la aŭtoro metas ĉiam gravan demandon pri la esenco de la esperantismo:
Informoj pri nombro de internaciaj eventoj kun apliko de Esperanto, eĉ se ne seniluziigas la demandintojn, almenaŭ ne enhavas tiun informelementon, kiun ili rajtas atendi. Ili ja volas sciiĝi, kio sekvas post esperantistiĝo, ĉu aperos iuj novaj valoroj.
Sed T. Tyblewski nenie donas pretan respondon, li nur montras la
direkton, kie necesas serĉi, kaj la leganto devas labori per la propra
cerbo.
Unu el la “novaj valoroj” estas internaciismo. Aperas grava demando: kion signifas esti internaciisto? La respondo povas montri al ni la direkton de niaj streboj, ja ĉiu esperantisto, kiel sekvas el la Bulonja deklaracio (1905), estas internaciisto. Sur pluraj paĝoj la aŭtoro detale traktas la esencon kaj signifon de la interkomunikado en la homa vivo. Li tute prave asertas, ke antaŭ ol esti internacia, oni devas esti interhoma. En tiuj ĉapitroj eblas ekscii, ekzemple, “kiujn elementojn de la mondo plej ofte perceptas esperantistoj dum interetna kontakto” k. a.
“Kelkaj ripetadas ĉirkaŭ vi, ke Esperanto estas nur simpla komunikilo”, tamen la aŭtoro montras per ekzemploj, kia profundeco de interhomaj kontaktoj povas aperi dank' al esperanto, kaj apenaŭ alia lingvo povas doni similan rezulton. Kontaktoj kun la personoj de alia etno, de alia kulturmodelo instigas vin percepti pli da objektoj, fenomenoj kaj situacioj, ekzerci vian atenton kaj memoron kaj uzi pli aŭdace la imagon. “Tiam viaj pens-operacioj reprezentos ĉiujn eblojn de la evoluinta homo. Estante esperantisto, vi… neeviteble troviĝos en malrutinaj situacioj… antaŭ vi apertiĝos la eblecoj travivadi pli riĉe kaj pli profunde”. Tion pruvas ankaŭ kelkaj leteroj al la aŭtoro, cititaj en la fino de la libro.
Valentin Melnikov (Ruslando)
Spektro. 1993: №1 (2).