Du recenzoj pri unu libro

Tolstoj, Lev. La morto de Ivan Iljiĉ / Tradukis el la rusa Valentin Melnikov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. — 56 paĝoj. — (Serio Rusa Literaturo. №4).

FLUA KAJ FIDELA VERSIO

La morto de Ivan Iljiĉ (1886) apartenas al la periodo post la religia konverso de Lev Tolstoj, kiam li komencis verki denove fikcian literaturon. Ĝiaj intrigo kaj moralaĵo estas simplaj kaj memevidentaj, nome, ke la homoj travivas eraran vivon, kaj ke ili devus konduti en obeo al la simplaj, esencaj leĝoj de la naturo.

En La morto de Ivan Iljiĉ sovaĝa satiro kontraŭ la vaneco kaj hipokriteco de la konvencia vivo kombiniĝas kun potenca, simbola prezento de la izolo de la homo en ties lukto kontraŭ la morto.

Ivan Iljiĉ estas ordinara persono, nek modelo de virto nek aparte libermora, iu familia homo kun filoj kaj edzino, ne ĉiam en bonaj rilatoj kun ŝi. Tra sia malsano, kiu originas el vulgara akcidento pro falo de sur ŝtupetaro, li konscias iom post iom pri la falso de siaj vivo kaj ambicioj. La izoliĝo, kiun la malsano trudas al li, la bariero el hipokriteco, kiun familianoj kaj kuracistoj starigas ĉirkaŭ li, kaj liaj fizikaj kaj animaj suferoj kondukas lin laŭgrade al la rekono de la konkreta profilo de la morto, ne nur ĝeneralsence, sed ankaŭ kiel io intime persona fontanta el lia fizika misfarto.

Komence li deziris nur reveni al sia agrabla vivo normala kaj — kvankam en la lastaj tagoj de sia malsano li krias en sia agonio: “Mi ne volas!”, sciante ke li devas morti — ĉe la fino li vidas la lumon en la fundo de la nigra sako, en kiun ŝovadis lin nevenkebla forto, kaj li diras en si mem: “Finiĝis la morto! Ĝi ne plu ekzistas!”

Ĉiuj homoj ĉirkaŭ li estas hipokritaj kaj egoismaj. Lia edzino memoras nur kiel ŝi suferis dum lia agonio; lia filino pensas sole pri la prokrasto de sia edziniĝo; liaj kolegoj kalkulas la eblajn promociojn, kiuj estiĝos sekve de lia forpaso; kaj la kuracistoj riveliĝas aparte malhumanaj kaj senskrupulaj.

La detaloj, kiel ĉiam ĉe Tolstoj, aperas superbe konkretaj kaj realismaj sed kun la sola celo, ke ni konsciu, same kiel Ivan Iljiĉ, ke ni ĉiuj — vi, mi kaj la ceteraj — estas mortaloj, kaj ke la vivo de granda parto de la civilizitaj homoj egalas al kruda mensogo, ĉar ili ignoras, maskas la nigran fonon, la metafizikan abismon, la konstantan realon de la Morto.

La esperanta traduko laŭdindas. Kelkaj stilaj malglataĵoj, misuzo ie tie de la artikolo — kio kompreneblas, kiam oni tradukas el senartikola lingvo — kaj prefero por la nePIVa sulkigi anstataŭ la zamenhofa sulki estas apenaŭ makuletoj en la cetera flua kaj fidela versio de Valentin Melnikov.

Fernando de Diego

La Ondo de Esperanto. 1998: 4 (42)


MI TAKSAS LA TRADUKON BONA

Multaj gravaj mesaĝoj perdiĝas, ne ĉar oni forgesis transdoni ilin, sed ĉar oni tro ofte ripetis ilin, kaj la homoj jam kutimiĝis ignori ilin. Certe oni jam ofte atentigis vin, ke vi iam mortos; tio estas konstanta temo de poemoj kaj eĉ de popularaj kantoj: dum mi skribas, sonas la vortoj “Alles, alles gibt's ein letztes Mal” de iu germana kantisto. Sed ĉu vi komprenas tion? Se vi pensas, ke la frazo “mi mortos” estas memkomprenebla afero, eble bedaŭrinda, sed ne ŝanĝebla, do ignorinda, povas esti, ke vi ne komprenis la mesaĝon. Ke ni mortos, estas esence grave; endas konscii pri tio en ĉiu minuto de ĉiu tago, ĉar sen tiu konscio ni povas vivi malĝuste, kaj sekve nia morto estos des pli terura. Eble tio sonas nekonvinke, ĉar tro abstrakte, aŭ eble ĝi sonis jam tro ofte, do ni aŭdas la vortojn, sed ne la sencon. Tial ni povas multe gajni, se ni studas, tute konkrete, La Morton de Ivan Iljiĉ, homo, kiu volis ignori la sencon de la morto kaj la vivo.

Tolstoj komencas sian rakonton jam post la morto de Ivan Iljiĉ por montri, kiel aliaj homoj reagas al la morto, ĉar oni devas supozi, ke multaj el ili estas homoj tre similaj al Ivan Iljiĉ, sekvante similan vojon al simila morto. Aŭdinte pri la morto, liaj kolegoj tuj pensas pri la promocioj, kiuj sekvos, pri pliaj 800 rubloj, kaj ili ankaŭ sentas ĝojon, ke mortis li kaj ne ili. Plej proksima kamarado, plenumante enuan devon viziti la familion, trovas, ke la mieno de la mortinto esprimas “riproĉon aŭ memorigon al vivantoj”, sed tiu memorigo ŝajnas al li “malkonvena, aŭ almenaŭ ne koncernanta lin”. Tamen li sentas ion malagrablan kaj rapide eliras. Poste, dum la rekviemo, li evitas rigardi la mortinton. Alia kolego, malpli afekciite, palpebrumas por indiki: “Stultaĵon faris Ivan Iljiĉ; sed mi kaj vi ne tielas”. Vespere tiuj kolegoj kartludas, kiel kutime, kaj tiel ili vivas plu, kiel Ivan Iljiĉ vivis antaŭe …

Tiun vivon priskribas la sekvaj ĉapitroj. Ivan Iljiĉ estis homo tute konformema, sen individueco, kiu lasis sin gvidi de tio, kion la socio nomas “deco”. Li eĉ edziĝas pro la deco. Poste, kiam la edzino postulas zorgadon, por plu certigi al si la vivon agrablan kaj decan necesas “ellabori certan sintenon”: li movas la centron de sia vivo al la ofico, laŭeble evitante esti sola kun la edzino, kaj pasigante ĉiam malpli da tempo kun sia familio. Ĉar mono kaj iluzia potenco estas por li gravaj, li ĉagreniĝas, kiam oni forgesas promocii lin, sed regajiĝas, kiam li sukcesas aliri postenon kun 5000 rubloj en Peterburgo. Tie li entuziasme okupiĝas pri la nova loĝejo igante ĝin kiel eble plej konforma al la gusto de la homoj en lia klaso.

Dum li aranĝas la novan loĝejon, okazas eta akcidento, kaŭzanta kontuzon en lia flanko, kaj tio poste estas indikita kiel la kaŭzo de liaj malsaniĝo kaj morto. Tio ŝajnas stranga, ĉar la simptomoj sugestas kanceron, sed per tiu detalo Tolstoj povas kombini du specojn de morto: subita morto pro akcidento ne lasus al Ivan la okazon longe suferi, konsciante pri sia morto; morto pro malsaniĝo sen evidenta kaŭzo ŝajnus neevitebla, do la mortanto ne povus pensi pri la arbitreco de sia sorto kaj ne povus rigardi sian maloriginale ornamitan gastĉambron kaj pensi: jen por tio mi mortis.

La unua efiko de la malsano estas kaŭzi al Ivan Iljiĉ malbonan humoron. Penante eviti incitiĝon, ĉar tio pliakrigas la doloron, li iĝas pli incitiĝema. Ne surprize, lia familio ne donas konsolon. Kiam li volas rakonti, kion diris la kuracistoj, lia edzino ne sukcesas finaŭskulti “tiun tedaĵon”, kaj post mallonge ŝi “ellaboris certan sintenon pri lia malsano”. Ivan trovas sin pli kaj pli sola kun sia malsano, povante komuniki nek kun la edzino, al kiu li ofte sentas eĉ fortan malamon, nek kun la kolegoj, kies ludemo kaj vivemo ŝajnas moki lian suferadon. Li ekkomprenas, ke li mortas, dum li kuŝas sola en sia ĉambro, rigardante mallumon per la malfermitaj okuloj, dum sonas el apuda ĉambro la babilado kaj ludado de la gastoj. Per tiu ekkompreno komenciĝas lia vera suferado, kiu ne estas korpa, sed spirita.

Dum li malrapide proksimiĝas al la morto, Ivan trovas sin viktimo de sia antaŭa vivmaniero. Li sopiras al kompato, sed ĝuste pro la deco neniu volas eĉ agnoski, ke li mortas, kaj li trovas sin malvolonta kunludanto en la mensogo ĉirkaŭ li. La kuracistoj traktas lin kun senkompata formaleco kaj malsincera seriozo, ĝuste kiel li traktis aliajn homojn en sia laboro kiel juĝisto. Kun la “kamarado”, kiu vizitas lin, li povas paroli nur pri kasacia decido. Por sia familio li estas nur ĝeno kaj embaraso. Nur du homoj ŝajnas kompati lin: lia filo, kun kiu li apenaŭ rilatas, sed kiu — eble pro sia juneco — kunsentas kaj ne plene kaŝas siajn sentojn; kaj la servisto Gerasim, ombra figuro de ideala kampulo, kiu traktas la mortanton kun simpla bonvolemo, tiel donante iom da konsolo.

Tamen Ivan spertas pli kaj pli perfektan solecon, kaj, izolite tiel de la mondo, li ekspertas religion: en senespero demandinte “pro kio?”, li aŭdas internan voĉon, “la moviĝon de pensoj, leviĝantan en li”, kiu igas lin rekonsideri, kiel li vivis antaŭe “bone kaj agrable”, kaj ekvidi la kurson de sia vivo kiel kontinuan malsupreniron, falon en la morton — sed li ankoraŭ ne pretas pensi, ke li eble vivis malĝuste.

Tiu ekkompreno venas en alia solece spertata enlumiĝo — religia sperto tute alia ol la falsa ceremonio plenumita de pastro — nur horojn antaŭ la morto. Nur tiam li sukcesas ŝanĝi la direkton de sia vivo kaj ekkompati siajn kunulojn: malaperas lia timo, kaj “anstataŭ morto estis lumo”.

Mi esperas, ke tiu resumo instigas legi la verkon; mi trovis ĝin tre leginda. Ĉar ĉi tio estas recenzo, mi skribu ankaŭ ion pri la traduko.

La tradukinto uzis iujn vortojn (mavas, liva, aliuj …), kiuj por mi ne apartenas al normala esperanto; por mi ili faras impreson fremdan, iel ridindan. Tiaj vortoj ne estas tre oftaj en la teksto, sed ili cerbumigas min pri la motivo. Ĉu por la tradukinto ili estas normalaj vortoj, kaj li tute ne konscias pri ilia efiko al multaj legantoj? Ĉu ankaŭ por iuj legantoj ili estas normalaj vortoj, kaj la lingvo (iomete) disdialektiĝis? Ĉu la tradukinto faras ian distingon, kiun mi ne faras, inter la normala lingvo kaj literatura lingvo? Ĉu li celas kiel eble plej bone komuniki kun siaj legantoj, aŭ ĉu li havas alian prioritaton? Nu, tiuj ĉiamaj demandoj ne estas tre interesaj sen la respondoj, do mi plu iru al listeto de kelkaj frazoj, kiuj stumbligis min:

La plej multaj interparoloj inter la geedzoj, precipe pri la edukado de la infanoj, kondukis al temoj, kiuj memorigis pri antaŭaj disputoj ĉe kvin homoj estas ĝene esti tiu, kiu ne ludas, kvankam oni ŝajnigas ne ĝeniĝi Nur regule preni la medikamenton kaj eviti malbonajn influojn apenaŭ rimarkeblaj provoj lukti kontraŭ tio

Post ĉiu citaĵo mi skribis mian supozon pri la celita senco, kiu ne estis tuj evidenta al mi eĉ kun la kunteksto. (Mi ne legis la originalon, do, se mi miskomprenis, tio nur konfirmas mian plendon!) Estas ankaŭ kelkaj lokoj, kie laŭ mi mankas artikolo, ekzemple p. 39 +4 kaj p. 52 -9.

Mi povus mencii ankaŭ aliajn tiajn malglataĵojn, sed ne multajn, kaj mi ne trovis krudajn erarojn kiel en multaj esperantaj tradukoj, do mi taksas la tradukon bona.

Mi esperas, ke ĝi atingos multajn legantojn.

Edmund Grimley Evans

La Ondo de Esperanto. 1998. №4 (42)


Recenzoj