El Trigama Joĉjo mi eksciis, ke la premio jam estas dividita inter la kontribuintoj en la Ŝava projekto, pri kio mi bedaŭras, ĉar mi vidas, ke la Ŝava projekto ne estas la plej bona por la praktika uzo eĉ de unu lingvo, nome la angla. La Ŝavaj signoj ne permesas skribi permane seninterrompe. Ĉiun literon aŭ silaban signon en ĉiu unu vorto necesas skribi aparte sen ligilaj linioj, ĉar vokaloj similas laŭ formo al ligilaj linioj kaj, se aldoni suplemente verajn ligilajn liniojn, do tio komplikus distingon de vokaloj.
Sed por manskribo pli facilas skribi seninterrompe ne levante la manon post ĉiu skribita signo, kaj mi dubas, ke “skribante per la Ŝava la mano malpli suferos post longa skribado”. Per rompeco la Ŝava skribsistemo similas, ekzemple, al la ivrita (hebrea) sistemo, sed la Ŝavaj signoj estas pli simplaj.
Due, kvin Ŝavaj literoj havas subliniajn elementojn, kio konfuzas rigardon de leganto kaj lacigas. Tio ekzistas en naciaj alfabetoj, sed tute ne necesas en nova alfabeto. Krome, la sublinieco ne permesas uzi la plej efikajn stenografiajn rimedojn de skribo por rapidigi ĝin; cetere, tio estas notita en la libreto.
Trie, kelkaj Ŝavaj literoj forme similas al ciferoj. En miksita cifer-litera teksto tio aldonas suplementan tumulton.
Kvare, la kreintoj de la Ŝava proponas ne plene novan skribsistemon, sed nur alfabeton. Ĉiuj ceteraj signoj kaj signetoj (ciferoj, interpunkciaĵoj) ne havas sufiĉan akordigon kun Ŝavaj literoj, ekzemple la demanda tre similas al la Ŝava “ĵ”, kaj tio povas misgvidi la leganton.
La libreto estas interesa nur por malmultaj specialistoj pri kaligrafio, kaj eble por kelkaj ŝatantoj amuzi sin per “sekreta” skribado. Estos malfacile disvendi la presitan librostokon. Sed oni povas mendi la novelon de Ĝak Vans en la zamenhofa ortografio, kio eble donus profiton al la eldonejo.
Leonid Daŝevskij (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1998. №3 (41)