Varmas en Romo

Tavanti, Corrado. Varmas en Romo: Originala krimromano. — La Chaux-de-Fonds; Barcelona; Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1986. — 185 p.; 20,5 cm.

La intriga komenco de la romano de Corrado Tavanti unuavide ŝajnigas promesi evoluon de la eventoj laŭ tradicia krimromana skemo: krimo — polica komisaro + esplorinklina ĵurnalisto enketas — trovo kaj kapto de la krimuloj kaj triumfo de l'justeco. Sed jam post kelkaj paĝoj subite aperas neatendita agrabla impreso pri la verko profunde netradicia kaj diversaspekta. Tiu impreso ne sinkas dum la vojaĝo laŭ la labirintoj de l' intrigo ĝis la fino de Varmas. Kaj tio ne estas hazarda. Almenaŭ pro tri aspektoj.

En la romano agas kaj eĉ krimas esperantistoj. Esperantistoj kaj krimoj, bomboj, murdoj, pafoj? Nur tiu fakto povas legigi eĉ indiferentulon. Ja en tiu ĉi surfaca por la leganto tavolo de l'romana strukturo esperantistoj aperas en absolute fremda socia rolo (oni kutimis: por paco kaj amikeco kaj por verda familio k.t.p.). La aŭtoro emfazas, ke “… La niaj (t.e. esperantistoj — AB) estas trankvilaj. Ili pensas nur pri sia laboro aŭ siaj studoj…”

La dua nivelo estas pli profunda; la aŭtoro levas per ĝi pli seriozan problemon. Nome, eventuala persekutado de la esperantistaro far tiranaj reĝimoj. Tiuj reĝimoj, havantaj vastegan reton de sekreta polico, ĉu NKVD, ĉu Gestapo, povas neniigi esperantistaron en ajna lando laŭ anticipe preparita scenaro. Fakte, la esperanta movado ĉi kaze sin prezentas kiel aro de sociaj organizaĵoj tute diversaj de fervojistaj ĝis komunistaj kaj kiel minoritato.

Ĵurnalisto Danilo Cerri kredas sin kaj siajn samideanojn aparteni al la esperantista popolo kaj malamikajn agojn kontraŭ esperanto li taksas ŝovinismo. Ĝuste pro tio li komencas nesendanĝeran enketadon, dezirante defendi sian popolon kontraŭ maljusta kulpigo pri terorismo.

Kaj laste. Malgraŭ la komplika kaj parte ekzotika interplektiĝo de la eventoj la aŭtoro majstre pentras tute naturan vivon, kio estas ignorata de la tradicia krim-verkanto en la esperanta literaturo. Tio sukcese atingiĝas per nealtruda, sed skrupula demonstrado de etaj kaj laŭŝajne bagatelaj detaloj, kreantaj belan etoson de la reala vivo kie agas realaj homoj kun siaj individuaj trajtoj kaj karakteroj.

La centraj protagonistoj de l'romano estas polickomisaro Piero De Angelis kaj ĵurnalisto Danilo Cerri. Ambaŭ apartenas al meza intelektula tavolo de la socio kaj, kvankam ili estas tute diversaj, ambaŭ elvokas simpation.

De Angelis, policano. Netradicia karaktero por krimromana detektivo. Iam post la universitataj studoj li revis iĝi diplomato. Ne sukcesinte, li “… aliĝis al la polico, kie sen apogoj li facile atingis rangon de komisaro”. Sed animprofunde la revo restis. Li ĉiam strebas konduti kiel diplomato: bonvola, ridetanta, kiu “ne povas sakri antaŭ subulo…”, senriproĉa veste. La lasta elemento ofte aspektas komike: la komisaro malgraŭ varmego surhavas nekonvenan veston kun duobla brusto, suferas pro la varmo, sed azenobstine gardas la diplomatan aspekton. Aliflanke, skandalema edzino, misedukita filo.

Malgraŭ la milda karaktero la komisaro senhezite riskas la propran vivon, savante la ne tre ŝatatan bopatron el kaptilo de teroristoj, protektas la povran fraŭlinon De Bonis, sciante, ke lin atendas familiaj skandaletoj, honeste plenumas siajn devojn.

Ni vidas ordinaran homon, sed ne ĉiopovan, supersagacan detektivon — tipa ekzemplo de la lasta estas homunkuleska, ŝtontrankvila Jano (Kara-)Karal el la konata ĉu-serio.

Ĵurnalisto Danilo Cerri. Esperantisto. Iam li licenciiĝis jure, sed nun laboras ĉe sensignifa ĵurnaleto, kvankam pli frue oficis en prestiĝa Il Messaggero, de kie estis forpelita pro troa drinkemo. Pri tiu fakto Cerri hontas kaj penas kaŝi ĝin. Kompreneble, monmanko kaj tiel plu… Do, ankaŭ la dua protagonisto ne aperas senriproĉa heroo.

La impreso pri realeco kreiĝas ankaŭ per ĉiutagaj atribuaĵoj, kiujn sentas, aŭdas, manĝas, flaras la rolantoj. Ne eblas ne mencii eksterordinare buntan miksaĵon de la odoroj belaj kaj fiaj. Haladzo de putranta en varmega fiŝo venenas la aeron, “… la aromoj de la kafo kaj de freŝaj kukoj frandŝvebis en la aero…”, “… forta odoro de gado kaj cepoj grimacigis Danilon”, “… la aero aĉe odoris pro la cigaredstumpoj en plenaj cindrujoj”, “… alvenis… deprima odoro de boligita bovaĵo”, “venis haladzo de boligita brasiko kaj aromo de pipa tabako…”, k.t.p., k.t.p.

Apartan plezuron al la leganto donas la lingvaĵo, per kiu interparolas la personoj, speciale en la kampo de l'sakroj.

Tavanti priskribas la aventurojn de la du protagonistoj kun evidenta simpatio kaj, malgraŭ la vico de danĝeraj situacioj, kun milda humuro. La situacioj foje aperas tute lorjakeskaj, ekz., tiu pri la lito, kiu “havas tristan kutimon disfali dum amoraj ludoj”. Ankaŭ pri la nomo Idi, al kiu oni ĝue aldonas -oto, kiam la nomo sonas. Sed la aŭtoro detenas la situacion de plena absurdismo. Kun karesa ironio estas prezentataj specife esperantistaj trajtoj: ŝato fari “prelegetojn pri la valoro de Internacia Lingvo”, tipo de la esperantisto, kiu membras en ĉiuj esperantistaj organizoj kaj de ĉie estis forpelita pro troa klaĉemo (De Bonis), cito el Kvaropo pri “mi ne ŝtaŝ bria”, tiel tipa ekzemplo pri enpopoliĝo de literatura frazo…

Sed la tono ŝanĝiĝas al venena sarkasmo ĉe priskribo de Lia Moŝto Balarana, ambasadoro de Madagaskaro, kies vespermanĝo reprezentas la kvarjaran enspezon de malagasa kampulo, kaj kiu kvazaŭ simbolas la diktaturon: sata, vorema, nenion kaj neniun estimanta — figuro ekstreme hida.

Ne menciante pri la eventoj kaj la rezulto de la enketo, mi kuraĝas diri, ke la romano de Corrado Tavanti estas evento en la esperanta prozo. Romano pli alta ol la normala nivelo de la nacilingva perlo de la “nigra ĝenro”, romano lerte plektita, sur reala fono; romano kiun oni povas legi ne nur pro tio, ke ĝi “estas verkita en la kara lingvo”.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1992: №1 (2)


Recenzoj