Argumentoj de morala ordo

Raportoj el Japanio. Tiel ili travivis la militojn/ Komp. Saiki Akira. — Ena: Saiki Akira, 2002. — 184 paĝoj.

Unu el miaj recenzitoj foje esprimis indignon pri mia maniero fari recenzon: neniu reklamo, sed multe da lernista moraligado. Se li almenaŭ estus paginta la reklamon.

Tiu ĉi speciala malamo de moraligado meritus aludi precipan delikatecon de la percepto, praktike ĝi pace najbaras kun plej tolerema konsumismo. Io ajn egalas ion ajn en nia postmodernisma epoko. La principo ŝajnas bone konveni al la stato de la menso, kiu ne eltenas pli ol trideksekundan streĉon. Akceptante kiel fakton tiun modestecon de spirito mi tamen arogas apelacii al certa anima plivigliĝo. (Mi esperas, ke mi neniun ofendis per mia rimarko.)

Japano Akira Saiki kompilis kaj eldonis “Raportojn el Vjetnamio” — verkojn de vjetnamaj esperantistoj pri la milito. La eldonisto tute ne pretendas rikolti monon per sia libreto, do li ne bezonas flatan reklamon kaj evidente ne malkontentos, se oni uzos ĝin kiel pretekston por pli ĝeneralaj konsideroj. Akira Saiki estas impresita per la heroeco de la popola rezisto al Usono kaj neniel komentas la tekstojn. La komuna bildo tamen ne estas tro simplista:

Onĉjo Ho Chi Minh atente prizorgis ĉion. La popolanoj regule posedis nutraĵon, vestaĵon. Li ankoraŭ pensis pri siaj dorlotaj “genepoj”, prizorgis pri ilia studado.
Onĉjo Ho kiom estas vastega via kor'/ Enbrakigas la tutan mondon kaj ĉiujn specojn de homoj!
La plej abomena el idoladmiroj — idoligo de ĉefa persono stariĝas post tiuj ĉi entuziasmaj linioj. Maljunulo en Ruslando aŭ en Germanio rememorus similajn voĉojn… Voĉo el Suda Vjetnamio ne estas tiel unisona:
La urbanoj tre timis (temas pri la veno de la komunista armeo).
Ĝustatempa paralelo: ie oni kriis mortante: “Vivu, Ho Chi Minh!”, ie aliloke oni kriis en la sama situacio: “Vivu, Stalin!”

Do, ni ne estu simplistoj. La nordo de Vjetnamio emanigis totalismon, kaj Usono ja havis argumentojn de morala ordo por helpi la “pupojn” de la sudo. La problemo estas en la apliko de helpo. Unu sola aĵo tute kaj plene subtranĉas ĉiun probablan moralismon de la usonanoj. Ili bombardis la nordon kaj mortigis centojn da miloj da pacaj homoj.

La hodiaŭa situacio ĉirkaŭ Irako estas ankoraŭ pli subtranĉa. Ne temas pri ekstera totalisma minaco. La lando volas neniun helpon. Kiel diris Anatol France, estas granda problemo: ĉu fari al iu bonon, se tiu ĝin ne deziras. La usonaj aŭtoritatoj klopodas ĉirkaŭ la ĥemiaj armiloj de la diktatoro. Laŭ ili tio estas sufiĉa preteksto por bombardi la landon. Do, ni citu el la libro de Saiki:

Laŭ la enketo de Vjetnama Ministerio de Laboro oni havas ĉirkaŭ milionon da viktimoj de toksitoj de dioksio (ĥemia armilo uzita de Usono kontraŭ la loĝantaro).
Kaj tamen. Se mi devus elekti ĉu vivi en Usono, ĉu en Irako, mi preferus Usonon. Mi konjektas, ke se Saddam povus, li estus pli senindulga ol la usona prezidento. Kaj la fia usona plutokratio ŝajnas al mi malpli abomena ol la iraka personkulto. Sed la aktualo starigas limojn al ĉiu “se”. Aktuale Saddam estas viktimo, kaj Bush — agresanto. Kaj ĉefe ne Saddam, sed la tuta popolo de Irako. Kaj tio estas la lasta kaj decida argumento.
Subite, plorinda kaj terura vidaĵo surprizis min. Aro da ratoj estis eltiranta pecojn da intestoj el la ventroj de kadavroj.

Sur la ŝoseo, kadavroj nerekoneblaj, korpaj pecoj, brustoj, gamboj, kapoj, brakoj … Ankoraŭ kadavroj, pecoj de homa karno…

Tiuspeca filantropio ne povas ne naski rezistadon. Kaj kiel oni diras en la libro de Saiki:
Longa rezistado nepre triumfos.
La rezistado jam estas fakte (feliĉe eĉ antaŭ la komenco de la bombardado) — en Eŭropo, Aŭstralio, Ameriko. Ne estas dubo, la libro de Saiki kontribuos al tiu ĉi eksterpostmodernista eligo de l' energio.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2003. №4 (102)


Recenzoj