La nuna memorlibro kolektas la kontribuaĵojn el liaj disĉiploj kaj kolegoj en vasta senco por la 85-jara datreveno de lia naskiĝo. La volumo enhavas kelkajn valorajn fotojn kaj 50 kontribuaĵojn kun variaj longecoj kaj temoj. Laŭteme, tiuj eseoj estas aranĝitaj en la sekvajn partojn:
Ne eblas recenzi ĉiujn eseojn en tiu ĉi mallonga teksto. Do, mi nur mencios kelkajn el 50 kontribuaĵoj, kiuj ĉefe apartenas al ĉi tri partoj: lingvoplanado, ĝenerala lingvistiko kaj lingvopedagogio. Per la parto “prezento kaj rememoroj”, la leganto povas bone koni profesoron Szerdahelyi el multaj flankoj. Tie ĉi ankaŭ troviĝas 27-paĝa bibliografio pri esperanto-agado de István Szerdahelyi. Ĝi estas grava fonto pri kaj por Szerdahelyi.Prezento kaj rememoroj; Lingvoplanado kaj lingvopolitiko; De esperanta gramatiko al ĝenerala lingvistiko; Lingvopedagogio; Literaturo; Esperantaj leksikografio, movado kaj la cetero.
Barandovská-Frank traktas la temon pri praesperanto. La temo estas interesa, kvankam eble ne estas klare ĉu necese enkonduki tiaĵojn en planlingvon. Sakaguchi enkondukas nekonatan planlingvon el Pollando: Paraglot, kiu estas aposteriora projekto. Schiller diskutas akcepton de Esperanto kaj la mondlingvo-problemo en la hungara (lingvistika) gazetaro ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo 19a/20a. La konkludo estas signifa ne nur por Hungario.
Wacha (Vaha) detale esploras vortokategoriojn en lingvopriskribo, planlingvoj kaj lingvoprojektoj. Blanke lokigas la germanan en la Eŭropa Unio. La eseo ankaŭ utilas al koni la ĝeneralan lingvosituacion de EU kaj kiel mezuri la gravecon de lingvoj. Gados listas la ŝancojn de Esperanto en la nuntempa mondo. Fakte, la artikolo ĉefe temas pri faktoroj, kiuj influas kaj eble influos la disvastigon kaj disvastiĝon de Esperanto.
Sub la titolo “Apud la vorteroj: la vortila kromvojo”, Dasgupta argumentas kiel PVM (Plenvorta Morfologio) analizas Esperanton. Duc Goninaz ligas Szerdahelyi al la teorio pri la “gramatika karaktero de la radikoj”. Li konstatas, ĉiflanke, ke Szerdahelyi donis al ni la imitindan modelon de libera kaj sentabua teoriumo. En la artikolo “Sintaksa genro de esperantaj radikoj”, Rokicki prove respondas la demandon, kiel oni prezentas radikojn kapvorte. Alivorte: ĉu aŭ kiel esprimi la sintaksan karakteron de la radikoj en la vortaro? Post ekzameni morfemkombinaĵojn en Esperanto, Bujdosó konkludas ke la praktika potenco de la morfemkombinado ne estas tiom forta kiel Zamenhof sugestis, kaj ke la facileco de Esperanto devenas de ĝia reguleco. Simonnet diskutas la skriberojn de Esperanto. Katalin Horváth eseas pri polisemio, sinonimio kaj Esperanto. Kelkaj ekzemploj montras, ke tiuj fenomenoj ankaŭ ekzistas en Esperanto. Tio eble estas la rezulto de natura evoluado de Esperanto aŭ esenca aspekto de iu ajn vivanta lingvo. Waseda ekzamenas la esprimon de moviĝo en Esperanto, la hungara kaj japana lingvoj el la vidpunkto de kogna lingvistiko. Kuznecov detale analizas la koncepton “Babel-turo” multaflanke kaj konstatas, ke la Babela turo multe pli estas simbolo de lingvoscienco ĝenerale ol de interlingvistiko.
Barcsay prezentas la kulturan fonon de Esperanto en diversaj lernolibroj por junuloj kaj plenaĝuloj. Corsetti historie ekzamenas la lernofaciligan valoron de Esperanto. Kovács retrorigardas lingvajn ekzamenojn pri Esperanto kaj ĝian ligon al Komuna Eŭropa Referenckadro. Kováts diskutas kiel oni moderne aliras malnovajn ideojn kaj rezultojn en Esperanta instruado. Gacond metodike analizas la personajn pronomojn en Esperanto. Jozefo Horváth enkondukas nin al la Pirata Metodo. Csiszár-Salomon esprimas dubojn kaj demandojn pri familia lingvouzo de Esperanto.
Haupenthal respondas la demandon: kio estas kaj kial ni bezonas Historian Vortaron de Esperanto. Jozefo Horváth donas historion, principojn kaj horizonton de Esperanta-Hungara Meza Vortaro elektronika. Fine, la redaktoro de la libro, Ilona Koutny, fermas la volumon per la artikolo “Esperanta leksikografio en la epoko de komputiloj”.
La titolo diras la veron, ke la libro estas abunda fonto pri esperantologio kaj interlingvistiko. La libro estas en bona presado, kun kelkaj koloraj bildoj, tamen la stilo ne estas tute unuforma. Do, enhave ĝi estas riĉa, praktike ne estas facile trovi la bezonitajn erojn pro la manko de necesaj indeksiloj.
Liu Haitao (Ĉinio)
La Ondo de Esperanto. 2010. №3 (185)