Ada Sikorska-Fighiera (1929–1996) iĝis konata en la Esperanto-movado kiel redaktorino de Heroldo de Esperanto, tasko, kiun ŝi plenumis kun ama sindediĉo dum 35 jaroj.
Verki recenzon pri la libreto samtempe estas komplike kaj simple. Komplike, ĉar legi pri la lastaj tagoj de ĉiu homo estas triste, ĉagrene kaj kordolore. Simple, ĉar Gian Carlo (la edzo de Ada) por mildigi la lastajn tagojn de sia edzino uzis neordinaran manieron: li enhospitaligis ŝin en privatan klinikon. En ĝi Ada ricevis propran ĉambron kun banejo. La ĉambro disponis pri modulebla klimato, tele-reguleblaj radio kaj kolor-televido, telefono, mult-provianta glaci-ŝranko, ortopedia lito kies kliniĝon la paciento povis laŭvole mem modifi per ĉemana klavo, apuda sonorilo por alvoki flegistinon kaj aldona sofo-lito. La manĝoj estis elekteblaj el longa menuo, kun mencio, ke ankaŭ aliaj pladoj estis kuirotaj laŭ dezir-esprimo. La asekur-kompanio ricevis la necesajn kuracistajn atestaĵojn kaj akceptis transpreni ĉiujn kostojn.
Ankaŭ la edzo uzis por la bono de la malsanulino etan malveron. Li (kaj laŭ la interkonsento ankaŭ la personaro) konstante diris al Ada ke ŝi resaniĝos. Supozeblas, ke Ada konjektis pri sia sorto. Ŝi mortis dormante, do ŝi mortis bele.
Post la morto de Ada dum semajnoj alfluadis kondolencaj mesaĝoj de la esperantistoj el la tuta mondo — entute preskaŭ 200, nun gardataj en du grandaj albumoj.
Gian Carlo Fighiera opinias, ke apero de la libreto estas bona memoro por amikoj de Ada. Mi opinias, ke la plej bona memorago estus abonado al Heroldo de Esperanto redaktata de Ada dum 35 jaroj.
Anatolo Sidorov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)