Konatiĝo kun Afriko

Princo Henriko. Festo de beno / Antaŭpar. Gbeglo Koffi. — Lome: ACE, 2006. — 24 pĝ.

Nkwirikiye, Michel. Gasuku, la aventurulo — Lome: ACE, 2006. — 32 pĝ.

Mi ricevis por recenzo du broŝurojn de Afrika Centro Esperantista (ACE). Tre modesta, “samizdata” aspekto — sed indas ĉiam memori pri afrika vivnivelo. En la antaŭparolo Gbeglo Koffi prave plendas, ke eŭropanoj tute ne konas afrikan kulturon, kaj pluraj modernemaj afrikanoj mem neglektas kaj evitas ĝin…

La novelo de Princo Henriko Festo de beno estas evidente adresita al neafrikanoj, do enhavas plurajn klarigojn en la teksto mem kaj aparte librofine. Ĝi rakontas pri okazonta granda vilaĝa festo, dum kiu — laŭ mesaĝo de loka ĉefpastro, kvazaŭ ricevinta sciigon de dioj — iu fremdulo devas morti. Loka gravulo havis malbonan sonĝon pri samo. Oni konkludas averti alvenontajn fremdulojn, ke ili neniakaze eniru la sanktejon, kie lokanoj ricevus benon. Nekredema, eŭropece edukita junulo el alia provinco mokas la superstiĉon… Traleginte duonon de la novelo, oni jam povas konjekti la finon: la aroga fremda junulo ja eniros la sanktejon kaj tie mortos, tio perturbos la riton kaj, onidire, kaŭzos multajn malfeliĉojn por la tuta gento dum proksimaj jaroj. Naiva kaj malverŝajna (el vidpunkto de eŭropano) rakonto tamen lernigas nin pri niĝeriaj vivkutimoj. Preseraroj ne tre multas kompare kun similaj libroj el Eŭropo aŭ Ameriko, nur misaj citilsignoj tre ĝenas legadon kaj komprenon. Foje aperas strangaj esprimoj kiel “ne tuj iris hejmen tuj” (pĝ. 11), sed ankaŭ esprimoj sukcesaj kiel “(vi ne aŭdis) …ĉu mi havas akvon buŝe?” (pĝ. 8), “duope aŭ pliope” (pĝ. 9) aŭ “iu, kies kapo estas en ordo” (pĝ. 12). Troveblas proverbecaj popolsaĝaĵoj: “Bufo ne forkuras vespere senkaŭze: aŭ io postkuras ĝin aŭ ĝi postkuras ion” kaj “kutime serpento, kiun solulo vidis, estas ofte la danĝera pitono” (pĝ. 10). Impresas la frazo: «“Sovaĝa viandaĵo” estas karesnomo por vilaĝaj knabinoj, kiun oni uzas en la lernejoj» (pĝ. 18).

Post tio mi prenis la alian broŝuron, Gasuku, la aventurulo de Michel Nkwirikiye — sed spertis frustriĝon. En la kajeron estas mise envinktitaj la paĝoj kun jam ĵus traktita Festo de beno (plena teksto krom lasta duonpaĝo), sed el la vera Gasuku nur paĝoj 15-22 kaj 33-34. Mi ne scias, ĉu la tuta eldonkvanto estas fuŝita — sed evidente malbonŝancis ne nur mi… Estas pecoj el probable bela kaj instrua fabelo pri papago kaj hundo — certe, por ĝui ĝin oni bezonas havi plenan tekston. Espereble, deca eldono iam aperos. Ankaŭ en Gasuku protagonistoj en siaj interparoloj uzas proverbecajn popolsaĝaĵojn — eĉ multe pli ofte, ol en Festo de beno, po kelkfoje sur ĉiu paĝo, kaj tiuj proverbaĵoj (iuj okcidenteskaj-zamenhofeskaj, aliaj nekutimaj por ni) estas kursivigitaj.

Do, ACE montris al ni afrikan kulturon, kiu ja meritas konon, eĉ se ŝajnas malmoderna. Se oni pretendas tutmondecon de Esperanto — do ankaŭ Afriko estu prezentita, dezirinde en pli digna eldono. Ni esperu sukcesan aperon de pliaj libroj el Afriko.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)


Recenzoj | Alla ĉefa enirpaĝo