La sloganoj el ŝtonoj

Aliçka, Ylljet. La sloganoj el ŝtonoj: [Novelaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 83 p.

La sloganoj el ŝtonojTerura libro. Eĉ je la unua vido. Rompo de normo. La longo 23,9 cm, la larĝo 17,1 cm. Evidenta fuŝo: oni prenis 0,1 cm de la longo por aldoni ĝin al la larĝo. Kiucele? Je la partia disciplino! Sendube, por lezi la Unuecan Sistemon de Mezuroj. Bonega sistemo. Kaj mi, kiel partiano de glora partio de l' Presismo, tutsimple ne povas silenti, vidante tian arogaĵon. Des pli, ke nia frakcio de libra kovrilo opozicias al iu ajn reviziismo, eĉ se temas pri ceteraj paĝoj de iu ajn libro.

Unueco estas unueco. Sed kion ni povas vidi sur la paĝo 16? En la 4a linio “Li” estas tajpita tute korekte, sed la 41a kaj 42a literoj ĉi-liniaj estas tajpitaj kune! “La” sen spaceto interlitera. Terure! Terure ĝis animskuo!

Ankaŭ la lastan linion en la lasta rakonto mi ne povas lasi sen komento: “super la v armega…” Mi havas nenion kontraŭ la fantazio de la aŭtoro, sed, unue, V devas esti granda. Due, konvene al la partia decido de Plenuma komitato de US de M kaj statistiko la armeo ricevos V-bombon nur en la 2073a jaro. Nur se psikopatoj de scienco…

Ĉio dirita estas nek ŝerco, nek moko, des pli rikano. Mi simple uzis la algoritmon de la aŭtoro. Bonan algoritmon. Krom la plej lasta rakonto kaj la plej lasta linio. Mistero, mistiko kaj enigmo. Mi mem estas eldonisto, mi mem estas kompostisto, mi subskribas permeson por multobligo. Pli ol dek personoj legas tekston antaŭ mia subskribo. Sed… sed… en mia lasta libreto, sur la lasta paĝo oni ĝis nun povas legi: “Karpo stufita kun karpo”. Devas esti “kukurbo”.

La rakonto La malgranda viro estas al mi anime proksima, ĉar konstruita surbaze de simpla erareto. Rilate la enhavon. Ankaŭ mi iam estis vestita “pli malbone ol mizere”. Sed kvankam mi estas nepo de kulako, mi neniam spertis humiligan traktadon pro tio, sed multon vidis. Ironio de l' sorto, en najbara duloĝeja domo vivis komunista funkciulo kaj “malamiko de popolo”, ekzilita Leningrada astrofizikisto Belan-Gajko. Li multon donis al mi, sed klarigi la esencon de la glacia malamikeco inter li kaj la najbaro li ne sukcesis, mi estis tre juna knabo. Sed nun, kiel atestanto, mi povas diri: la aŭtoro skribis el la animo, pura animo, eĉ sen unu falsa noto. Ankaŭ tradukistoj severe senigis min de la eblo iomete (sendube: bondezire) grumbli.

Sed porko koton trovos. La patrino finiĝas jene: “Fine mi trovis pravigon – kaj dormis kviete ĝis la vojaĝfino”. Persono, kiu trafis moralan kolizion, kiu sin trovas “en la situacio de la elekto inter malnobleco kaj honesteco” (Dorota Horodyska) kaj kiu faris paŝon, eĉ se mensan, al honesteco jam ne povas kviete ekdormi. Devas esti: “… dormis ŝajne kviete…” aŭ “kaj dormis kviete pro laco ĝis…” Elekto inter la bono kaj malbono, eĉ se momenta, konsumas multe, tro multe da energio. Mi ne tuŝas pure sciencan flankon de tiu fenomeno, sed volas citi la poeton Jevtuŝenko. Mi ne arogas traduki poezie kaj do diras kiel povas: “Vivas ni sen pretiĝi al morto, / Kaj pro tio fariĝas senhontaj, / Sed sur ĉiu vojkruc' konscienco / Staras kvazaŭ Madon' nevidebla / … / Kaj se eĉ l' konscienc' tute mankas / Konsciencriproĉ' plu en ni restas”.

Ĝuste la momento de elekto ŝaltas turmentajn rimorsojn. Se ne konscie, do subkonscie, dum dormo. Honesta persono ne povas esti eksa, se povas esti eksa, do nur surface. Ĉu la aŭtoro volas tion aŭ ne, sed aĉulojn el liaj rakontoj ronĝas, doloras la konscienco. Kaj tio estas justa. Samkiel mia lasta kroĉo al iu partizano, kiu verkis la postparolon, sed ne subskribis ĝin. Do, mi citas: «Li invitas samtempe al la disputo kun aliaj homoj, al la “interŝanĝo” de eŭropaj “spertoj”». Jen la vortoj por la oreloj de Dio. Sed kial nur eŭropaj “spertoj”? Sed Aŭstralio? Vjetnamio? Ĉinio kun ĝia kultura revolucio? Norda Koreio kun ĝia bizara vivo? Estus pli bone, se tiuj “spertoj” tute ne ekzistus. Sed…

Viktor Sapoĵnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).