Per voĉo klara kaj klera

Almqvist, Carl Jonas Love. Ormuzdo kaj Arimano: Politika satiro / Tradukis el la sveda Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2007. — 58 pĝ.

“La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj / Rerakontis Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2006. — 84 pĝ.

Ĉi tiuj libroj estas eldonitaj per la lulu-metodo. La aŭtoro (aŭ aŭtoreska morala produktanto) konservas la kopirajton kaj delegas la produktaĵadon al la sistemo www.lulu.com, kiu laŭ mendoj ekzempleras la librojn (mi evidente konsentis fari la recenzon por povi lanĉi la verbon ekzempleri).

Ĉu pro tiu maltradicia produktometodo mi kune recenzas la du verkojn? Krom ke ilin tradukis, respektive, rerakontis la sama Gunnar Gällmo, kion alian ili havas komune? Fakte baldaŭ evidentiĝas al iu leganta la du librojn, ke ili kune havigas al ni la vizion de Gällmo, kiu interligas ilin.

Fabelojn rerakontas multaj. Sed Gällmo ne verkas porinfane; lia vizio temas pri la vojoj de la malinfaniĝo, la kresko, la kompreno de tiu ĉi procezo inter la procezoj.

Jam sur pĝ. 5 de La regrifuzanto ni legas “Dek ses mil edzinojn li havis, sed neniu el ili naskis al li infanon; kaj se reĝo ne havas infanon tio ja estas, en fabeloj, tre grava problemo, ĉar en fabeloj ŝtatreganto prefere estu ŝtatregantido.”

Lia tradukito Almqvist en Ormuzdo kaj Arimano same ironie substrekas la arbitrecon kaj kapricecon de la surtroniĝo de ŝtatestroj en la reĝa epoko. Ormuzdo, la tiuteksta nomo de ironie prezentata Dio, dekretas pri la reĝoj, “Ke tuj, kiam viro (aŭ virino) en iu regno akiras la superregon, senkonsidere ĉu tio okazas per perforto aŭ per ruzo, aŭ kiel ajn povas al vi supraĵe ŝajni, tio estas la indiko, ke li (aŭ ŝi) ricevis de Ni potencon kaj aŭtoritaton esti via reganto en Niaj loko kaj funkcio, kaj ke Ni lin (aŭ ŝin) dotis kun la saĝeco kaj bona volo necesaj por la regado” (pĝ. 51).

En ambaŭ libroj aperas do reliefigo de la teknikaj rimedoj, per kiuj aŭtoroj de beletra teksto normale estigas ĉe la leganto efektiveco-iluzion. Per tiu reliefigo, la tekstoj instigas ekzameni la procezon de rakontado kaj la formiĝon de tiu iluzio, per kiu rakontoj logas kaj altenas la leganton.

La kritiko de iluzioj kaj la ekzamenado de misbildo-kreaj procezoj ja apartenas al la momento de la klerismo, al kiu apartenas Almqvist. Gällmo, se juĝi laŭ lia estetiko, sufiĉe hejmas en la idearo de tiu klerismo por loki pli-malpli en tiu spaco sian vizion. Mi konkludas ĉi tion el la fakto, ke sidas nature en lia stila repertuaro la specifa tipo de ludo aparte klare videbla en jena tekstero:

“Pardonu min,” diris la alia koturno, la koturno tretinta. “Tio ne estis mia intenco. Ne koleriĝu, mi petas!” — “'Ne koleriĝu,' vi pepas!” diris la unua koturno, la koturno tretita. “Ne via intenco, ĉu?” (La regrifuzanto, pĝ. 58).

La uzo ĉi tie de “pepas” por emfazi mokan eĥadon de pardonpeto signas tiun proksimecon inter la kritikemo kaj la ridemo/mokemo, kiu karakterizas la klerismon. La kritika metodo de la klerismo instigas vin lerni de la ridpunktoj — via propra aŭ tiu de la redaktoro de Monato aŭ de alia ŝatata periodaĵo — por forridi viajn maltaŭgajn sintenojn kaj aliajn enradikiĝintajn erarojn.

En Gällmo, kiu estas budhano kaj atentas tiujn procezojn, per kiuj formiĝas niaj pensoj pri ĝusto kaj pravo, la klerisma kritikemo direktiĝas eĉ kontraŭ la formiĝo de niaj maleraroj, niaj pravoj, la bazo mem de niaj plej rektaj fidoj kaj kredoj. Per tiu direktiĝo, la kritikemo vidigas tiun bazon kiel senbazan, kiel nur-proceze-formiĝintan.

Tiu vidigo donas al via okulo la novan povon rigardi la rigardadon mem kaj tiele liberigi vin el la kateneco de tiuj bazaj deziroj, kiuj faras el la procezoj “vin”.

Mi studis universitate la palian, kaj du el miaj profesoroj estis budhanoj. Ĉe ili, la budhana identeco lasis relative senŝanĝa ilian apartenon al la sama etburĝa bengalaro kiel mi, kaj tial mi ne lernis rigardi la budhaniĝon kiel kulturan elmigron. Amikiĝinte kun brita budhano jarojn poste, mi konstatis, ke ankaŭ okcidentanoj, kiuj elektas fari el si budhanojn, ne nepre elektas forlasi sian kulturan etoson.

La fakto, ke Gällmo ne nur uzas budhisman materialon kiel verkan ercon sed estas mem budhano, interese fleksas al ni la legajn muskolojn en La regrifuzanto. En la teksto Ormuzdo kaj Arimano, la traduka interveno de Gällmo — ĉiu traduko estas relego — preskaŭ faras el la momento de la frua okcidenta klerismo mem praformon de imagebla estonta budhaniĝo de la tuta socia etoso en la okcidentaj landoj. La klarvideco pri la procezoj anstataŭas, en tiu ĉi vizio, la idealon de la memstaro — ĉar la budhano ne agnoskas la memon krom kiel produktaĵon de procezoj, kiuj fariĝas kaj kiuj do nepre malfariĝos.

Al la kerna klerisma celo de la malmistifiko servas diversaj gestoj de sindistancigo. En La regrifuzanto, tiuj gestoj havas la guston de spicaĵoj: “Ĉi tio okazis en kulturo, kie familio tre gravis” (pĝ. 24); “En la kabano loĝis anakoreto. Anakoreto estas, laŭ la vortaroj, pia ermito kiu vivas sola por tiel fari bonon al si mem kaj al aliaj. Sed ĉi tiu anakoreto ne posedis vortaron, kaj li fajfis pri tiaj difinoj” (pĝ. 39-40); “[pri elefanto] Ĝi alkuris kiel peza lokomotivo (se oni ne tro zorgas pri la fakto ke lokomotivoj tiutempe ne ankoraŭ ekzistis)” (pĝ. 11). Gällmo bonvene ridindumas ankaŭ por nin ride distancigi de nia verda kulturo: “Vi ne kapablas esti monaĥo. Vi ja estas stulta, ja eterna komencanto” (pĝ. 28). En Ormuzdo kaj Arimano, teksto tute ne alinfana eĉ sur la maska nivelo, la distancigaj gestoj veftas la tutan teksaĵon.

Ni nun trovas nin en momento, kiam ĉiuj niaj socioj, inkluzive de la esperantistaj, bezonas ĉiam pli da hela kaj bonhumora malmistifikado, kio igas absolute ĝustatempa la klaran, kleran voĉon de Gunnar Gällmo. Li tradukis la religian klasikaĵon Darmo-pado, sed ne volis sin limigi al la pasinteco, kaj do nun elektis formojn, kiuj renesancas la budhisman — aŭ la por budhismo anekseblan — paseon por nia hodiaŭa humoraro.

Mi, kiel hinduo, kiu jam de jardekoj legas la hinduismon de la bengaloj (kiuj estis budhanoj ĝis iuj fortoj el aliaj regionoj de Barato trudis al Bengallando la refasonitan hinduisman ortodokson) kiel rekonturiĝintan budhismon, ĉiam multon gajnas el la legado de budhanaj tekstoj, precipe de la bonhumoraj. Mi forte kaj alte rekomendas al vi la legon de ĉi tiuj libroj.

Vidante, ke mi alvenis al la fino de la substanca recenzo, iuj legantoj interjekcios: sed kiuj estas tiuj Ormuzdo kaj Arimano? Tiuj figuroj aperis en la prapersa kulturo, kiun en Persio forlavangis la alveno de islamo, kaj kiun daŭrigas en Barato la parsioj, sekvantaj ĝis hodiaŭ la antikvan religion de Zoroastro/Zarathuŝtro. (Ĉu vi ne konas tiun figuron ĉe Niĉeo?) Laŭ la zoroastrana tradicio la absolute bona Ormuzdo kaj la absolute malbona Arimano estas en eterna konflikto. El Arimano Almqvist kreas pozitivan figuron. Tamen, ĉu Almqvist partoprenas la orientisman projekton de la deknaŭa jarcento, kies draŝa kritiko fare de Edward Said lasis la okcidentanajn tradiciojn de orientologio strebantaj rekompreni siajn starpunktojn? Tiun pli intertekstan juĝon mi lasas al la leganto.

De recenzantoj oni atendas iom da provlegado. Jen mia listo (kiu ne inkluzivas frazojn de la formo “tio estas tute bone”, kiujn Gällmo sisteme kaj evidente intence uzas): tiu “maskita plebaro” (OA pĝ. 8) devus teksti plebo; prezentas sin kiel liberanimaj (OA pĝ. 8) devus teksti liberanimajn; historion kaj lingvistikon kiel pli trankvilaj (OA pĝ. 10) devus teksti trankvilajn; intence planitan kiel ilon (OA pĝ. 30) devus teksti ilo; kies du regnoj ili prezentos, och kies popoloj ili nutros (OA pĝ. 49) devus teksti regnojn ili prezentos kaj kies popolojn; ne plu restas multe da tiuj meritoj (R pĝ. 6) devus teksti el tiuj meritoj; kaj li diris tion al la veturigistom (R pĝ. 19) devus teksti veturigisto; ricevis donacon de kelkaj konatuloj (R pĝ. 62) devus teksti konatoj.

Mi cerbumis, ĉu mencii kiel eraron la elekton, ekde R pĝ. 73, de Fingroringo kiel traduko por Angulimala. Sed la pli laŭvorta “Fingroĉeno” ne estus nepre pli bona, kaj tian ŝlosilan vortelekton en tradukaĵo destinita por klasikiĝo neniu recenzanto povus per kritiko aliigi eĉ se la redono ja estintus maltaŭga. Mi deziras al ĉi tiuj tekstoj de Gällmo vastan legatecon, kaj rimarkigas, ke al la lulu-eldonejo mankas eldonista memo, kio aparte kongruas kun la budhana projekto dissolvi la memojn!

Probal Dasgupta (Barato)

La Ondo de Esperanto. 2008. №2 (160)


Recenzoj | Hejmo