Unu el la plej luksaj libroj

Baranauskas, Antanas. La Arbaro de Anykščiai / Trad. el la lit. P.Čeliauskas; Antaŭpar. E.Mieželaitis — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 88 pĝ., il. — 1000 ekz.

La Arbaro de Anykščiai de Antanas Baranauskas evidente apartenas al klasikaĵoj de litova poezio. Nun ni ricevis eblecon legi ĝin ankaŭ en Esperanto. Mi ne konas en aliaj naciaj literaturoj ion similan, plenan de tia amo al hejmlando kaj naturo, tia doloro pro ties suferoj. Ruse nur fragmento el Saŝa de Nikolaj Nekrasov (verkita 2-3 jarojn pli frue kaj kun preskaŭ sama metriko) similas laŭ humoro, sed Baranauskas montras multe pli da subtilaj detaloj. Li prikantas kaj vidaĵojn, kaj sonojn, kaj odorojn; ni kvazaŭ reale perceptas la arbaron per ĉiuj sentoj.

Ne estas protagonistoj aŭ intrigo — nur plenvivaj bildoj, saturitaj de epitetoj kaj metaforoj. En la antaŭparolo Eduardas Mieželaitis, mem elstara poeto, prave avertas, ke “sen metaforoj en poezio eblas atingi absolute nenian magian efekton”. Eĉ famaj poetoj-simbolistoj duonjarcenton poste apenaŭ povis tiom majstre pentri per vortoj. Samtempe, la poemo plenas de interna melodieco. Aliteracioj kaj onomatopeoj helpas transdoni arbarajn sonojn. Delikataj ilustraĵoj de Vladimiras Beresniovas kompletigas la impreson.

Sed ja estas nur rememoroj! La poeto post jaroj revenis al sia naskiĝloko kaj ekvidas: “Kvazaŭ forbrulis palaco belega, / Kvazaŭ ruinoj de urbo amata, / Kvazaŭ enua dezerto malsata.” Li image rekreas ĉion, kion li vidis infanaĝe: arbojn, fungojn, bestojn, birdojn — la tutan bunton kaj abundon de la vivo. Doloraj meditoj pri prahistorio, pri tio ke pereiginte la naturon la homo neeviteble pereos mem. La arbaro dum jarmiloj protektis kaj nutris la homon, ĉio harmoniis, antaŭ ol oni komencis amase haki arbojn por vendo. “Tamen kulpis pri tio kaj brando, kaj vino — / Ne sufiĉis rezisto al stulta inklino.” Poste la homoj ŝajne ion komprenis kaj “junan pinaron kreskigis kun amo”… sed jen “La pinaron forstestro veninte esploris”, faris ordonojn — kaj “La pinaro pereis kaj same espero”…

Fine de la poemo la aŭtoro amare konstatas: “…la sama forteg', kiu arbojn ekstermis, / rompis ankaŭ la kanton, en kelo ĝin fermis.” Evidente temas pri carisma reĝimo, kiu detruadis arbarojn profitcele kaj ankaŭ subpremis la litovan lingvon kaj kulturon. Espereble, nun ĉio ĉi iom post iom renaskiĝas: la Arbaro de Anykščiai estas rekreita kaj proklamita naturprotekta rezervejo, kaj la mondo iom post iom ekkonas ĉefverkojn de la litova literaturo.

Bone, ke oni povas kompari apudmetante la originalon kaj tradukon. En nekomprenebla vortfluo jen kaj jen ekbrilas rekoneblaj radikoj, parencaj al la rusa aŭ alia konata lingvo. Ja plejparto de ni parolas hind-eŭropajn lingvojn, kaj la litova estas la plej antikva el ili kaj parenca al ĉiuj. Komunaj estas ĝuste la plej malnovaj vortoj, pri tio kio konsistigis la vivon de niaj foraj antaŭuloj. La verslinioj aromas per ia praa mistero…

En la traduko kelkloke senteblas fremdeco de vortoj, altiritaj pro rimbezono: “Jen rusuloj kun blua aŭ roza koloro / gaje kreskas sur placo sen zorgo, doloro”. Certe la originalo sonas pli kohere, oni ĝenerale ne povas plene traduki ĉiujn nuancojn — sed mi neniom riproĉas la tradukinton Petras Čeliauskas, li faris ĉion eblan. Laŭaspekte la libro estas unu el la plej luksaj eldonaĵoj en Esperanto, kiujn mi iam vidis.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №5 (115)


Recenzoj | Hejmo