Pri la libro Esperanto kaj socialismo? de Detlev Blanke)

Ĉu politika naiveco?

Blanke, Detlev. Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. — Novjorko: Mondial, 2004. — 64 pĝ.

Traleginte la libron, mi ne scias ĉu temas pri ia eseo historia, ĉu pri personaj impresoj de Detlev Blanke pri socialismo kaj lia sperto en socialismo lige kun Esperanto. Oni do povas suspekti la aŭtoron ke li volis skribi pri la movado en socialismaj landoj kaj pri la rolo kiun li ludis en ĝi. La Movado aperas en lia libreto kiel nedifinita branĉo de UEA. Kio estas ekster UEA — do kio estas ekster “la eklezio” — ne estas priparolinda. Por Blanke Esperanto sen UEA ne ekzistas.

Blanke rigardas la movadon ne de la vidpunkto de historiisto, sed de la vidpunkto de altranga funkciulo de Germana Demokratia Respubliko respondeca en tiu eksa ŝtato pri Esperanto. Mi ne volas diri per tio, ke Blanke ludis iun malhonestan rolon en la movado, male miaj raraj personaj spertoj kun Blanke konfirmas ke de la morala vidpunkto li estis homo honesta, kvankam politike naiva, pri kio li mem mencias strebante doni al sia naiveco la ĝustajn proporciojn, aldone opiniante ke hodiaŭ li pensas, ke en la realo vere ne temis pri socialismaj landoj.

Historio de ĉiuj socialismaj landoj (escepte, se nomi ilin socialismaj, de Vjetnamio, Kubo kaj Norda Koreio) estas finfine historio de popoloj, kiuj post la dua mondmilito troviĝis malgraŭ ilia volo sub la pli malpli — se ne rekta (la baltaj respublikoj) — tiam certe sub la kontrolata politike, police, arme kaj ekonomie sistemo gvidata de Moskvo.

Mi povas kompreni multajn honestajn germanojn, kiuj post la milito (iuj ankoraŭ antaŭ ĝi) komprenis, kio okazis dum la nazia periodo, kaj kiuj ne facile povis trovi spiritan pacon rigardante la mondon tuj post la detruo de duono de la mondo per la milito komencita de nazioj kaj post la holokaŭsto. Sed mi rajtas demandi tiujn “honestajn” homojn: ĉu ili komprenis, kio okazis lige kun la rezulto de la dua mondmilito en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, ne parolante pri la baltaj respublikoj? Ni, la civitanoj de tiel nomataj social- ismaj landoj, ni pagis la prezon de la civiliza malfruiĝo! Unu sola lando, kiu ne pagis tiun prezon, estis Germana Demokratia Respubliko, la propaganda ŝtato de la sovetia laboratorio.

Strange, sed ĉe Blanke aperas neniu penso, ke eble por kelkmiloj da esperantistoj en la reala socialismo Esperanto estis iu fenestro por rigardi la “alian flankon” de la mondo, ĝuste tiun liberan… En 1982 jaro okazis en Jerevan (Armena Soveta Socialisma Respubliko) la 15a Konsultiĝo de Esperanto-organizaĵoj de socialismaj landoj. Mi persone ne povis ĝin partopreni (malgraŭ ke mi estis elektita partopreni la konsultiĝon) pro la fakto, ke mi ne donas “garantion de la politika konduto”. Kiu rajtis opinii ĉu mi havas ĝustan politikan konduton? Kiu persekutis politike multajn miajn Esperanto-amikojn? Kiel eblas ke pri tio ne sciis Blanke aŭ UEA? Nomi tion internaj aferoj de landaj asocioj estas simpla hipokrizo. Ni, esperantistoj, ne estas dividitaj laŭ la politiko de niaj ŝtatoj, estas ni, kiuj estas la unuo kultura. Niaj esperantistaj konvinkoj venas de la fakto ke ni estas esperantistoj, kaj ne ekzistas por ni alia kriterio de nia esperanta solidareco ol la fakto ke ni estas esperantistoj, sendepende de la reĝimoj en kiuj ni vivas. Jen la ĉapitro de nia historio neglektata de finvenkistoj al kiuj apartenas tuta generacio de tiuj, kiuj en Roterdamo… Ja se en Hamburgo ne okazis puĉo, certe ĝi okazis en la Pola Esperanto-Asocio (aliĝinta al UEA) en 1985 antaŭ la Universala Kongreso. Nenio pri tio en la libreto.

La plej grava fenomeno de la movado en socialismaj landoj estis ne ties “oficiala aspekto”, sed ĝuste la movado en la larĝa senco de la vorto, do en tiu senco mankas prianalizo de du eksterordinaraj fenomenoj de la movado en la reala socialismo, nome tiu de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato. Neniu spuro pri tio. Neniu spuro pri tio ke la falo de la reala socialismo estis kaŭzita de erara interna politiko de kompartioj de tiuj ŝtatoj, kiuj antaŭ siaj civitanoj utiligis ĉiam la argumentojn de la forto de la ruĝa armeo. Ke la falo de socialismo montris la veran bildon de la movado en la landoj de la reala socialismo, kiu foje kunfinancis Esperanton, certe pro politikaj celoj, sed multfoje financis esperantajn kanajlojn!

Pro la manko de similaj konsideroj mi opinias la libreton de Blanke kiel lian personan specifan GDReskan priskribon de liaj aventuroj kun Esperanto. Kontraŭe al homoj kiel Blanke (kaj ĉefe liaj okcidentaj kolegoj), kiuj neniam kritike vidis malhonestecon de la reala socialismo inter alie en Esperantio, mi vidas en la falo de socialismo ilian psikan kaj politikan hezitojn kaj perturbojn. Pri la politika naiveco (se naiveco!) ne ekzistas bedaŭrinde medikamentoj.

Walter Żelazny (Francio/Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №11 (133)


Pri mia naiva broŝuro

Ĉar s-ro Żelazny en sia recenzo (LOdE-133) multvorte diris preskaŭ nenion pri la enhavo de mia naiva broŝuro, mi almenaŭ atentigu pri la enhavtabelo:

1. Enkonduko (1.1. La temo, 1.2. La aŭtoro);
2. Laborista Esperanto-movado (2.1. Esperanto — politika instrumento, 2.2. Pri la skismo en la laborista Esperanto-movado);
3. Persekutoj sub Hitler kaj Stalin;
4. Esperanto en orienteŭropaj landoj (4.1. Rekomenco, 4.2. Kelkaj faktoroj influaj al la soclanda movado, 4.3. La famaj Konsultiĝoj, 4.4. Kelkaj problemoj kaj tabuoj, 4.5. Pri la “komunista puĉo” kontraŭ Ivo Lapenna, 4.6. Kelkaj atingoj;
5. Konkludoj;
6. Mallongigoj;
7. Literaturo.

Soclanda movado = eble malbela mallongigo por “Esperanto-movado en la socialismaj landoj”.

Detlev Blanke (Germanio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)


Ĉu li celis sin mem?

Kun amuziĝo mi legis la artikolon de s-ro Żelazny en la novembra Ondo. Ni mem siatempe bone sciis kaj diskutis pri la fundamentaj eraroj de niaj socialismaj partioj kaj registaroj, kaj ni nun tute ne bezonas ian rekomendon de eksteruloj, kiel ni devus agi dum la pasinta tempo.

Sed leginte tiun artikolon mi ne komprenis, kontraŭ kio aŭ kiu s-ro Żelazny baraktas: ĉu kontraŭ la E-movadoj de la ŝtatoj sub la sovetia influo, aŭ nur kontraŭ d-ro Blanke? Se temas pri la regulaj konsultiĝoj de Esperanto-Asocioj de socialismaj landoj, tion mi traktis kaj traktas kiel bonegan fruktedonan ideon. Mi tre miras pri la vere naiva kritiko de s-ro Żelazny, ke la politika linio de tiuj konsultiĝoj sekvis la konkretan socian situacion. Kiun linion oni do tiam devus sekvi por sukcesigi kaj antaŭenigi nian ideon en la socialismaj landoj?

Se temas pri d-ro Blanke, mi konas lin ekde kelkaj jardekoj (do, tute alie kiel s-ro Z, kiu fakte ne konas lin) kaj mi devas strikte rifuzi la dubon pri lia honesteco koncerne al la Esperanto-movado de GDR aŭ al iuj personoj. Ni tiam tre feliĉis, ke d-ro Blanke estis la ĝusta persono kun ĝusta talento je ĝusta loko en GDREA. Ĉiu, kiu nur iom konas la rezultojn de la agado de d-ro Blanke el la tempo de GDR, devas lin prijuĝi kun respekto, ankaŭ se oni apartenas al tute alia politika skolo kaj ne povas akcepti lian politikan vidpunkton.

Oni facile rimarkas, ke s-ro Żelazny tute malserioze argumentas, ĉar li uzis la fivorton “kanajlojn” por homoj el E-organizoj el socialismaj landoj — aŭ ĉu li celis sin mem?

Werner Pfennig (Germanio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134) 


Feraj skemoj

On Bullshit (Pri bovofeko) estas titolo de libro, kiun verkis Harry G. Frankfurt, profesoro de Princeton Universitato, filozofo pri moraleco. Li analizas la fenomenon, kiun li nomas bovofeko. Temas pri formo de opinio dominanta en nuntempa kulturo; formo efekta, sed malplena, ŝajne logika, sed kreata pere de kunmetaĵo de premisoj realaj kaj fantaziaj; samtempe vera kaj nevera; formo de miksaĵo produktita el fragmentoj, partoj de realeco, kaj iluzioj, imagoj pri ĝi, supozoj, pripensoj kaj sentoj. La filozofo, esploranta la fenomenon, ne scias, ke modelajn ekzemplojn de ĝi donas la teksto de Walter Żelazny: Ĉu politika naiveco?

Antaŭ ol mi pruvos tion, mi trovas necesa substreki, ke:

— la teksto aperis kiel recenzo pri la libro Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko” de Detlev Blanke; kiu post la apero de la “recenzo” estis devigita aparte informi la legantojn de La Ondo de Esperanto (eble estis inter ili ankaŭ la recenzanto) pri la enhavo de sia publikaĵo;

— pro la neaveraĝa pozicio de Żelazny en la Esperanto-movado lia opinio pri fenomeno tiom fundamenta por la historio de esperantistaro kiel interrilatoj inter Esperanto-movado kaj socialismo meritas atenton, des pli tiam, kiam la recenzanto elparolas nome de ĉiuj esperantistoj, eĉ nome de ĉiuj loĝantoj de socialismaj landoj;

— la libro de Blanke rilatas al la plej nuntempa historio de la Esperanto-movado, kies socialisma evoluoperiodo ĝis 1989 (falo de la berlina muro) ne estis ĝis nun ununura temo de studoj, se ne kalkuli, kiel substrekas Blanke, du artikolojn: tiun de Vilmos Benczik Esperanto kaj molaj diktaturoj kaj tiun de Árpád Rátkai La longa marŝo de la movado en Orienta Eŭropo (ambaŭ en Hungara Vivo. 1990. №3–4); Aleksander Korĵenkov en sia Historio de Esperanto (2005) mallonge traktas tiun ĉi periodon karakterizante ĝin per vigla renaskiĝo de la movado post la dua mondmilito ĝis la kvindekaj jaroj en orienteŭropaj landoj, kaj ĝia izoliteco de la internacia esperantista komunumo pro la politiko de Stalin kaj pro la malvarma milito.

Laŭ Żelazny,

1) konfesanta sian nescion — ĉu temas pri ia eseo historia, ĉu pri personaj impresoj — kaj de tio false (uzo de do) konkludanta (Oni do povas suspekti…), ke Blanke: volis skribi pri la movado en socialismaj landoj kaj pri la rolo, kiun li ludis en ĝi; kaj plue — reduktas Esperanto-movadon al UEA; aldone — Blanke akceptas perspektivon de GDR-funkciulo, ne de historiisto; estas homo honesta, kvankam politike naiva;

2) la historio de socialismaj landoj estas historio de popoloj kontraŭvole kontrolataj pere de la sistemo de Moskvo;

3) multaj germanoj, “honestaj” homoj, ne komprenis, ke post la dua mondmilito Ni, la civitanoj de tiel nomataj socialismaj landoj, ni pagis la prezon de la civiliza malfruiĝo! krom loĝantoj de GDR;

4) ne estas vero, ke politikaj persekutoj en socialismaj landoj de Esperanto-amikoj de Żelazny ne estis konataj kaj al UEA kaj al Blanke, kiu eĉ ne mencias pri la puĉo en PEA en 1985;

5) la plej grava aspekto de la Esperanto-movado en socialismaj landoj estis junulara, studenta movado — SEJM, PSEK ne menciitaj far Blanke;

6) oni devas trakti la libreton de Blanke kiel lian personan specifan GDReskan priskribon de liaj aventuroj kun Esperanto.

Leginte la libron de Blanke mi havas tiom malsamajn impresojn pri ĝi kompare kun tiuj de Żelazny, ke mi ekdubis, ĉu ni legis la saman libron. En “mia” libro oni ne devas suspekti ion ajn pri ĝia celo kaj karaktero, ĉar komence evidentiĝas, ke ĝi intencas prezenti specifaĵojn de la movado en eŭropaj socialismaj landoj, kiun la aŭtoro partoprenis kiel membro en gvida pozicio (pĝ. 9). Ankaŭ la karaktero de la publikaĵo estas evidenta: historia eseo riĉe dokumentita. Do, kontraŭ fantazia suspekto de Żelazny, Blanke nek volas priskribi, nek esence priskribas sian rolon en la movado. Li nur mencias sian movadan agadon en GDR, MEM, UEA kaj ankaŭ en scienca tereno (pĝ. 15).

Malgraŭ tio Żelazny tendencas redukti la problemaron de Esperanto kaj Socialismo? al persona aliro de ĝia aŭtoro. Anstataŭ argumentum ad rem li uzas argumentum ad personam. Tio permesas elvoki kaj konservi ĉe legantoj iluzion, ke la libro tute enhavas (kvankam ne enhavas) tion, pri kio Żelazny skribas. Kaj li uzas la eblecon, traktante la libron de Blanke, kiel pretekston por prediki siajn opiniojn. Plej multaj el ili estas, kiel mi rimarkis komence, bovofekoj. Tian karakteron havas speciale la sekvaj:

— Opinio, ke historio de socialismaj landoj estas historio de popoloj kontraŭvole kontrolataj pere de la sistemo de Moskvo. Vereco de tiu ĉi konstato, laŭ unua normalprudenta impreso, estas senduba, tamen post iom da analizo — iluzia. En socialismaj socioj ne nivelo de nacio, sed nivelo de (laborista) klaso difinis specifecon de socia ordo. Kaj ĝuste pri specifaĵoj de la Esperanto-movado, komplikaj ligoj kun laboristaro kaj ŝtata potenco skribas Blanke. Redukti problemon je nacia nivelo estas utile, ĉar permesas al Żelazny eviti por li ĝenan fenomenon, ke ankaŭ laboristoj en socialismaj landoj apogis principojn de socialismo kiel socia ordo. Simile la esprimo sistemo de Moskvo rilatas al sistemo de internacia organizo de socialismaj ŝtatoj kun hegemona rolo de Sovetunio, deklaranta i.a. (laboristan) internaciismon kaj pacon kiel valorojn, kiuj ankaŭ favoris al reevoluo de la Esperanto-movado en la landoj de reala socialismo. Tio troviĝas en la libro de Blanke kiel elemento de specifaĵo de la movado en soclandoj, sed ne speguliĝas en la teksto de Żelazny.

— Mem la opinio de Żelazny, ke li rajtas paroli kaj akuzi “honestajn germanojn” nome <>de ĉiuj civitanoj de tiel nomataj socialismaj landoj, kiuj (male al loĝantoj de GDR) pagis la prezon de la civiliza malfruiĝo. Se forpreni de la opinio kostumon de apostolo obsedite akuzanta la mondon, tiam aŭdiĝas morna rido de historio, kiu scias, ke Ununuraj Justuloj en tiu ĉi kostumo trovas kaŝejon kontraŭ vero de historio.

— Opinio, ke esperantistoj kreas kulturan unuon, ne dividas ilin ŝtata politiko; kaj fakto esti esperantisto, sendepende de reĝimo, estas fonto de esperantistaj sintenoj kaj kriterio de esperantista solidareco. Tiu ĉi opinio estas fritaĵo el glaciaĵoj! Ne eblas ĝin prepari baze de la libro de Blanke, kiu traktas i.a. la skismon en la laborista Esperanto-movado, pri persekutoj sub Hitler kaj Stalin. Kunlige kun la dua temo Blanke rimarkas: la Esperanto-movado reflektas pli malpli ĉiujn ideologiajn tendencojn kaj li montras ekzemplojn de ilia forta politika influo al esperantistaro (ĉefe al la germana). La ideologio de Żelazny mem, speguliĝanta en lia teksto, baziĝas sur pensado per emocioj kaj esprimiĝas en malamo rilate al ĉiuj alie pensantaj kaj pri socialismo kaj pri Esperanto. Ĝi baziĝas ankaŭ sur morala purigado; kiu, kiel instruas historio, plej ofte estas eluzata por politika batalo pri potenco.

— La opinio pri la publikaĵo de Blanke neglektas ĝian 28-paĝan parton (preskaŭ duonon de la libreto) pri Esperanto en la orienteŭropaj landoj, kaj metas sur la unuan lokon marĝenan por la tuto aspekton personan: mi opinias la libreton de Blanke kiel lian personan specifan GDReskan priskribon de liaj aventuroj kun Esperanto.

La bovofeka karaktero de la supraj opinioj kovras ankaŭ pensadmanieron konstruitan sur sofismo de Abrahamo kaj Izako, kiu miksas identecon kaj kvalitan apartecon kun kaŭzeco. Laŭ tio oni konkludas jene: se Abrahamo generis Izakon, se Izako dependas de li, tiam Izako ne estas Izako, sed Abrahamo.

Laŭ Żelazny: Esperanto-organizoj kreitaj en socialismaj ŝtatoj dependis de socialismaj ŝtatoj, do ili estis ŝtatsocialismaj, ĉiukaze ne vere esperantistaj. Pro tio, laŭ li, ne la oficiala aspekto de la movado estis la plej grava fenomeno, sed tiu ligita kun PSEK, SEJM ktp. Eĉ se tiel estas kaj li pravas, bezonatas alia ol la sofisma kriterio kaj respondo: laŭ kiu kriterio oni devus pritaksi junularan, studentan Esperanto-movadon kiel la plej gravan fenomenon en socialismaj landoj kaj ne, ekzemple, movadon de fervojistoj? Ĉu devus sufiĉi la nura fakto, ke la esperantista juneco de Żelazny kaj liaj amikoj okazis en la tiama studenta movado?

Kvankam Żelazny pravas, kiam postulas la plilarĝigon de la movado priskribita far Blanke per la studenta Esperanto-movado, tiu postulo mem atestas pri bezono de pliaj studoj. Bonan elirpunkton sur vojo de objektivaj esploroj pri Esperanto en socialismaj ŝtatoj kreas la histori-dokumenta eseo de Blanke. Des pli, la publikaĵo, ordiganta fundamentajn historiajn faktojn kaj informojn, ĝuste pro tia sia karaktero, ne povas esti traktata kiel jam preta sintezo de la demando. Nur tia sintezo permesus klarigi ankaŭ ŝanĝojn de la PEA-estraro en 1985, kiujn Żelazny nomas puĉo. Laŭ vortara difino, puĉon realigas grupo de konspirantoj. Tio bone kongruas kun la konspir-provoka teorio, kiu por li videble estas la plej ŝatata ŝlosilo por mekanismoj de socia (ankaŭ Esperanta) mondo.

Blanke miras, ke lia publikaĵo ne elvokis grandajn polemikojn. Kaŭzoj estas diversaj, krom la scienca karaktero de la libro al ili apartenas ankaŭ malgranda intereso de esperantistoj pri sia propra historio. Verŝajne pli favorus polemikojn pli da interpretoj de la faktoj ekzemple baze de vidpunkto pri certaj diferencoj inter “la socialismoj” en la bloko de socialismaj landoj (same kiel Blanke mi ne tro entuziasmas pro la vorto soclandoj, sed ne pro ĝia malbeleco, sed pro ĝia forte ideologia uzo malvaloriganta tiujn ĉi landojn). Ne estas, laŭ mi, klara la rolo de demandosigno en la titolo de la eseo. Ĉu ĝi esprimas necertecon de la aŭtoro pri la ĝusteco de kunmetaĵo, ĉu kontraŭdiron pri la interrilatoj, kiuj ekzistus ĉefe en deklaroj (internaciismo ktp.), ne en praktiko de socipolitika vivo?

La aŭtoro de la recenzo pri Esperanto kaj Socialismo? vidas malbonon preskaŭ en ĉio, kio devenas de socialismo kaj rilatas al Esperanto. Rezulte de ŝanĝoj, la estintaj socialismaj landoj jam ne estas sur la “alia flanko” — orienta. Nun loĝantoj de tiuj ĉi landoj spertas la transformojn sur la okcidenta flanko, kiu antaŭ nelonge estis por ili la alia mondo.

En karakterizoj de Żelazny Blanke iĝas portanto de malboneco esperantista kaj socialisma, do proksimiĝas al simbolo de universala malboneco — al Diablo.

Ivan Karamazov interparolis kun Diablo:

— Sed kiuj turmentoj estas ĉe vi en la transa mondo <…>? — Ivano interrompis kun stranga vigliĝo.

— Kiuj turmentoj? Eĉ ne demandu: antaŭe estis tiaj kaj aliaj, sed nun la turmentoj estas plejparte moralaj, “konsciencriproĉoj” kaj ceteraj absurdaĵoj. Ankaŭ tio venis de vi, de “mildiĝo de viaj moroj”. Sed kiu gajnis? Gajnis nur homoj senkonsciencaj, ĉar ilin konsciencriproĉoj ne turmentas, ja ili tute ne havas konsciencon. Tamen suferis dignaj homoj, kiuj ankoraŭ konservis konsciencon kaj honoron.

Referencoj

Frankfurt H.G. On Bullshit. Princeton: University Press, 2005.

Blanke D. Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. Novjorko: Mondial, 2004.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto/ Kaliningrado: Sezonoj, 2005, pĝ. 89–90.

Zbigniew Galor

La Ondo de Esperanto. 2006. №2 (136) 


Redakcie

Legante la polemikon pri la movado “sur la alia flanko”, mi nevole rememoris pri Tomaš, protagonisto de Neelportebla malpezeco de l' ekzistado de Milan Kundera.

Tiam floris la Praga Printempo. Ĉiuj atakis la komunistajn gvidantojn, kiuj, konstruante komunisman paradizon, alportis plagojn al sia lando kaj eĉ morton al pluraj siaj samlandanoj. Sed la kritikatoj kutime respondis: “Ni ne sciis! Ni estis trompitaj! Ni kredis!” Kaj la tuta problemo finfine formuliĝis jene: ĉu ili vere ne sciis, aŭ nur afektas nescion.

Tomaš ne povis forgesi la Sofoklan historion pri Edipo — filo de caro Lajo, kiu ĵetis lin ekster la urbo pro profetaĵo, ke la filo mortigos lin. Ja poste tiel okazis: Edipo estis devigita mortigi lin kiel nekonaton, kaj poste mem iĝis caro de Tebo kaj edzo de Jokasta, la vidvino de Lajo. Nur dudek jarojn poste Edipo eksciis ke li senscie mortigis sian patron kaj edziĝis je sia patrino, kaj per tio alportis plagojn al Tebo. Li elpikis al si la okulojn kaj forlasis Tebon.

Pliaj detaloj kaj la vivofino de Edipo ne estas gravaj por la kompreno de la ideo de Tomaš, kiu pensis, ke ne gravas, ĉu ili sciis aŭ ne sciis. Gravas, ĉu oni povas taksi iun senkulpa nur pro nescio? Probable ĉeĥa prokuroro en la stalina tempo povus esti trompita de sovetia sekretservo kaj sincere postuladis mortkondamnojn al senkulpuloj. Sed nun, eksciinte, ke lia postulado estis absurda kaj ke la mortkondamnitoj estis senkulpaj, ĉu li rajtas deklari sian honestecon kaj purecon? Ja Edipo, eksciinte la veron ne sentis sin senkulpa. Li ne kapablis vidi la suferojn, kiujn kaŭzis lia nesciado, kaj li blindigis sin… Iom post iom la ideo de Tomaš firmiĝis kaj fine li aperigis artikolon en liberala gazeto.

Tiam regis Dubček kaj tiuj komunistoj, kiuj konsciis sian kulpon kaj volis “kompensi” ĝin. Sed aliaj komunistoj timis kaj uzis la artikolon de Tomaš kiel pretekston: “Vidu, oni jam publike skribas, ke niajn okulojn necesas elpiki”.

Oni konas la sorton de Tomaš post la restaŭrado de la komunistoj, sed ĝi ne koncernas la nunan diskuton. Finfine, temas ne pri partioj, nek pri prokuroroj kaj mortkondamnoj, sed nur pri kelkaj dekoj da personoj, kiuj gvidis la “soclandan” esperantistan movadon en la kadro kaj laŭ la instrukcioj de respektivaj ŝtataj strukturoj. Ĉu multaj el ili jam pentis publike pro sia partopreno en la esence kontraŭhoma propaganda sistemo?.. Pro kunlaboro kun sekretservoj?.. Pro malpermeso vojaĝi eksterlanden al alipensantaj “samideanoj” kaj pro iliaj moralaj suferoj?..

Mi ne engaĝos min en la diskuton. Relegu atente la romanon de Kundera, ĝi enhavas aliajn trafajn konstatojn, kaj ĝi meritas tradukon kaj eldonon en Esperanto. Kiu(j) entreprenu tion? Ĉu eble tiuj, kiuj nun sincere bedaŭras sian iaman senscian misagadon?

AlKo


Pri la movado sur la “alia flanko” de Luno

Mi ne revenas detale al ĉiuj intervenoj kiuj aperis post mia recenzo de la broŝuro de Detlev Blanke Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”, ĉar mi ne volas perdi senbezone la tempon.

  1. Mi recenzis la libreton laŭ la konscio de la sciencisto (samgrada kiel tiu de d-ro Detlev Blanke) kompetenta en la branĉoj: sociologio kaj antropologio kultura. Mi ne riproĉas al d-ro Blanke, ke li skribis ĝuste aŭ malĝuste, ajne aŭ malajne. Mi riproĉas al li, ke li estas en sia libro nur juĝisto de atestantoj, kiuj estis en aŭtomobilo, kiu kaŭzis akcidenton kaj eĉ ne kontrolis ĉu viktimoj ankoraŭ vivas kaj havas ion por diri.
  2. Ankaŭ neniun impreson lasas sur mi la opinio de s-ro Werner Pfennig (LOdE. 2005. №12) “Oni facile rimarkas, ke s-ro Żelazny tute malserioze argumentas, ĉar li uzis la fivorton «kanajlojn» por homoj el E-organizoj el socialismaj landoj — aŭ ĉu li celis sin mem?”
  3. La intervenon de d-ro Zbigniew Galor (LOdE. 2006. №2) mi ne komprenas, ĉar videble mi estas ne sufiĉe inteligenta por analizi lian tekston! Sed mi komprenas unuopajn frazojn, kiel ekzemple “Nur tia sintezo permesus klarigi ankaŭ ŝanĝojn de la PEA-estraro en 1985, kiujn Żelazny nomas puĉo”.

Lige kun la punkto 1

Atentigi pri la enhavtabelo signifas informi pri la enhavo aŭ reklami. Tio ĉi ne estas la rolo de recenzisto. Tio, kion devas fari sciencisto kaze de recenzo de disertacio estas unue kontroli la enhavon de la disertacio, kompari ĝin kun la titolo, konstati aŭ ne ĉu la ideaj kaj metodologiaj premisoj estas kongruaj kun la teksto kaj recenzi laŭ ĉapitroj verkon kun konkludo: enhavanta ion novan por la priparolata disciplino — se jes: kio; se ne: kial. Mi simple konstatis ke la titolo de la broŝuro ne kongruas kun la enhavo, ĉar en la soclandoj okazis multe pli da fenomenoj Esperantaj ol priskribas Detlev Blanke. Mi havus nenion kontraŭ, se d-ro Blanke skribus disertacion sub la titolo Pri la movado sur la “alia flanko” vidata de UEA, tiam kompreneble ĉio estus en ordo. Sed mia riproĉo estas, ke Blanke priskribas nur unu faceton de la movado, el la unusola ĝusta, justa kaj prava vidpunkto. Pro tio mi demandas, ekzemple:

— Kie estas en la broŝuro Sovetia Esperantista Junulara Movado, kiu kreis interesan subkulturon esperantistan (aĉan, pozitivan, alkoholan — ne gravas!), fajfante pri politiko?

— Kie estas en la broŝuro Pola Studenta Esperanta Komitato de Socialisma Asocio de Polaj Studentoj, kiu sur la scienca nivelo faris pli multe ol la tuta movado en la sama periodo, kiu publikigis dokumentojn pri la pluralismo de la movado, fine prikonsideris raŭmismon kiel la vojon de Esperanto por la 21a jarcento, kaj amasigis en la studenta movado almenaŭ 400 esperantistojn en 20 universitataj rondoj? Tie ankaŭ naskiĝis certaj elementoj de la Civito.

— Kie estas la amasa forveturo de polaj esperantistaj judoj el Pollando post marto 1968 lige kun la antisemitisma propagando?

Lige kun la punkto 2

Kie estis «kanajlojn»? Mi citas AlKo-n:
«Finfine, temas ne pri partioj, nek pri prokuroroj kaj mortkondamnoj, sed nur pri kelkaj dekoj da personoj, kiuj gvidis la “soclandan” esperantistan movadon en la kadro kaj laŭ la instrukcioj de respektivaj ŝtataj strukturoj. Ĉu multaj el ili jam pentis publike pro sia partopreno en la esence kontraŭhoma propaganda sistemo?.. Pro kunlaboro kun sekretservoj?.. Pro malpermeso vojaĝi eksterlanden al alipensantaj “samideanoj” kaj pro iliaj moralaj suferoj».
(LOdE. 2006. №2)
Se tio ne sufiĉas al s-ro Pfennig, mi aldonu ekzemple la demandon, kiu metis en prizonon unu el la plej noblaj personecoj de Esperanto, kolegon Jerzy Pleśniar de Wrocław en la jaroj sepdekaj. S-ro Pfennig, se oni volus scii oni scius!

Lige kun la punkto 3

Mi fajfas ĉu oni nomas aŭ ne nomas la “ŝanĝojn de la PEA-estraro en 1985” puĉo aŭ savo de la movado. Jen la plej okulfrapaj faktoj eltiritaj el la laboro de la esplorkomisiono starigita laŭ la artikoloj 29 kaj sekvaj de la senata reglamento de la Civito (la tuta teksto aperis en Heroldo de Esperanto. 2005. №2077):

1985-10-17 la Departemento pri Soci-Administraj Aferoj likvidis la Ĉefan Konsilantaron kaj la Ĉefan Estraron de PEA kaj samtempe nomumis Provizoran Estraron. Tiu politika enmikso en la aferojn de PEA tamen havas antaŭhistorion.

En la tiel nomataj “polaj eventoj” ni povas distingi kvar eventojn: 1) la elekto de komitatanoj al UEA en 1983, 2) la eloficigo de la Ĉefa Konsilantaro kaj Ĉefa Estraro de PEA, 3) la malfondiĝo de LKK kaj 4) la malinvito de la SAT-kongreso.

La elekto de UEA-komitatanoj

Pri la unua okazaĵo ni kolektas informojn el intervjuo farita al Jerzy Leyk en Monato 1/87. Temas pri la elekto de A-komitatanoj al la komitato de UEA por 1983–86.

En majo 1983 PEA faris tiajn elektojn kaj s-roj W. Wesołowski, S. Świstak kaj A. Grzębowski ne estis elektitaj. Dum la Budapeŝta UK ili per rimedoj de Juventur faris pagon al UEA en la nomo de PEA. Tamen, PEA ne estis informita pri tio nek konsentinta tion. PEA post UK nuligis tiun pagon kaj anstataŭe faris la laŭregulan pagon antaŭe konsentitan. Je sama tempo PEA informis UEA-n ke la tri sinjoroj ne estas elektitaj komitatanoj.

Poste s-ro Wesołowski en letero al registaraj instancoj plendis asertante ke la estraro de PEA ilian komitatanecon en UEA rifuzis pro tio, ke ili estas membroj de la reganta partio en Pollando. <…>

La sinteno de UEA

Kaj en Sennaciulo kaj en intervjuo al s-ro Barković estas informo, ke UEA, kiu estis informita pri la malinvito, promesis klopodi por ke SAT tamen ricevu permeson kongresi en Pollando. Se tiaj klopodoj estis farataj, ili ne lasis spuron.

D-ro Giorgio Silfer atestas, ke li meze de novembro 1985 per telefona interparolo kun s-ino Barbara Despiney, estrarano de UEA, informiĝis, ke la estraro de UEA eksciis pri la eloficigo kaj komisarado de la PEA-estraro, longe antaŭ ol la informo atingos la publikon per Literatura Foiro n-ro 94 (decembro 1985).

Prof. Humphrey Tonkin, demandite pri la envolviĝo de UEA en la eventojn, plusendis la demandon al la nuna prezidanto de UEA, kiu siavice informis, ke UEA tute ne estis envolvita en la polaj eventoj kaj ke esploro de la arkivoj de UEA pri la afero estas neoportuna.

La nealireblo de la arkivoj de UEA malebligas al la komisiono per dokumentoj pruvi aŭ malpruvi informojn de bone informita persono, kiu volas konservi anonimecon, ke prof. Tonkin en 1986 renkontiĝis en la sidejo de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kun k-do Józef Czyrek, membro de la Politika Buroo, reale la dua persono en la Ŝtato laŭ la komunisma povo en tiama Pollando post generalo Jaruzelski. <…>

Konklude:

Nomu kiel vi volas la puĉon! Sed ne diru, ke okazis iu objektiva, dialektika procezo, ja okazis banditismo! La reĝimoj en la realaj soclandoj diversmaniere, en ĉiuj landoj alimaniere, traktis civitanojn. La celo de la reĝimoj estis oficiale pace kunlabori internaciskale, reale detrui la kapitalisman mondon. Ke tio ne eblis, komprenis Gorbaĉov. Same kiel raŭmistoj, kiuj komprenis antaŭ pli ol 20 jaroj ke ne eblas la Fina Venko, kvankam ili mem dezirus ĝin. Kaj en la soclandoj finiĝis paradizo por la veraj kaj konjunkturaj pacbatalantoj kaj ties okcidentaj amikoj de la purigita kapitalisma mondo. Ĝis nun ili povis vojaĝi, hotelumi (ofte profitante de subvencioj kaj pasportoj, al kiuj ne rajtis “griza” civitano) de Pekino al Havano neglektante grizajn verdulojn, apogante neŭtrale politikon. De la 1990aj jaroj ĉio ŝanĝiĝis en la mondo, sed ŝanĝiĝis nek la homoj, nek la ideoj de la unusola ĝusta, justa kaj prava vidpunkto pri la movado.

En Heroldo de Esperanto (2006. №2082) d-ro Corsetti kompreneble ne sciis kio okazis en PEA, tio ne interesis lin, tio estis interna afero de PEA ktp. Li diris: “Mi nur scias ke okazis en 1987 sukcesa UK, kies pozitivaj sekvoj daŭras <…>” Ĉu daŭras aŭ ne daŭras oni povus daŭrigi… Mi revenas al: “Mi nur scias ke okazis en 1987 sukcesa UK”. Same mi povus diri, ke ne interesas min ĉu iu ŝtelis aŭ ne, gravas ke li subvencias UEA, kaj pozitivaj sekvoj daŭras… Laŭ ĉi tiu logiko mi ne povas pruvi (laŭ s-ro Pfennig) ke mi ne estas kanajlo, eble mi sukcesos pruvi, ke mi almenaŭ ne estas kamelo? Sed tiam oni devus skribi la libron Pri la movado sur la “alia flanko” de Luno

… kaj mi ne bezonus instruojn de d-ro Blanke kiel skribi la recenzon: “Ĉar S-ro Żelazny en sia recenzo multvorte diris preskaŭ nenion pri la enhavo de mia naiva broŝuro, mi almenaŭ atentigu pri la enhavtabelo”. (LOdE. 2005 №12)

Walter Żelazny

La Ondo de Esperanto. 2006. №3 (137) 


Recenzoj | Hejmo