Bonvenon al ambaŭ!

Bociort, Ignat Florian. Bedaŭrinda verko: Repliko al Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” — Eschwege: Copy & Co, 2007. — 20 pĝ.

Aperas, ekstrakte kiel aparta broŝuro, artikolo publikigita en Scienca Revuo 2007/3 kaj ĵus aperinta, en apenaŭ iom alia redakto, ankaŭ en la lasta monumenta verko de la aŭtoro. La subtitolo anoncas «Repliko al Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?”». Nu, la broŝureto de Carlevaro, aperinta jam unuaeldone en 1999 certe agacis la fidelan esperantistaron; en ĝi la tiĉina psikiatro, bone konata en la esperantista medio, esploras la kaŭzojn pro kiuj la ideo de planita mondlingvo ne akiris vastan publikon. Ekde 1997 je la sukceso de la lingvo, almenaŭ en okcidenta Eŭropo, li ne plu kredas, surbaze de antaŭvidoj pri la evoluo de politika, socia, ekonomia historio. La sukceson de la angla li rilatigas al demokrata elekto de la ordinaraj homoj, kiu sekvas la rapidan materian utiligeblon de la iloj, por kies akiro ili investis tempon kaj monon. Ĉu tio estas “morala”, ne havas sencon diskuti: moralon kreas homoj kaj kio aspektas morala hodiaŭ povas aspekti malmorala morgaŭ aŭ postmorgaŭ.

Kompreneble, prognozoj bazitaj sur la pasinteco povas jen trafi, jen mal-. La neakordigeblo de la du kontraŭaj tezoj naskiĝas jam el la historio de la protagonistoj. Carlevaro (nask. 1945) vivis ĉiam en okcidenta libera socio kaj en lando kie lingva diverseco estis kutima; lia interesiĝo pri planlingvoj neniam suferis persekutojn aŭ gravajn malhelpojn. Li alvenis al Esperanto post lernado de Ido, kaj li studis kaj publikigis ankaŭ en Interlingua: lia kompetenteco estas atuto por ĉiu el la tri movadoj celantaj disvastigon de la ideo de internacia komunikado per iu specifa planlingvo. La longa listo de la kontribuaĵoj de Carlevaro al la Esperanta kulturo dum pli ol kvardek jaroj, inkluzive la partoprenon en la literatura rondo La Patrolo ankaŭ kiel patrolestro (strange ne menciitan en la enciklopedio de Künzli) metas lin ekster ĉian suspekton pri apostateco, kabeiĝo aŭ similaj anatemoj. Li rigardas la nunon kaj el tio prognozas la estontecon.

Prof. Bociort (nask. 1924) estas dudek jarojn pli maljuna kaj vivis plejparte en socio, kie Esperanto estis longtempe malpermesita. El sia elstara universitata posteno li laboris kaj batalis por rajti konigi la problemon de la interhoma interkompreniĝo kaj de ĝia solvo pere de Esperanto. Tial la lingvo por li fariĝis ilo de interhoma frateco, ĝuste kiel planis ĝin Zamenhof dekomence (“ni ĵuris labori, ni ĵuris batali”) kaj kiel intencis ĝin la UEA-fondintoj. Li venkis en sia batalo longa jardekojn, do li konscias kiom da tempo kaj laboro estas bezonata por antaŭenigi ideon en ideologie direktita socio: la nuno estas la estonteco de la paseo, tial li prave ne haltas je la nuno, sed rigardas transen. Se la nuna momento favoras la ekspansion de la angla, ni ja alkutimiĝis al alterno de klimaksoj kaj ŝrumpoj de lingvoj, de ideologioj, de armilaj fortoj. Al la argumentado, ke tamen la angligo invadas la tutan mondon, respondo estas: ankaŭ la franca lingvo, aŭ la germana armila potenco, aŭ la rusa ŝtata ideologio ŝajnis, en la momento de sia klimakso, povi konkeri la tutan mondon, sed estis ĉiam parto de la mondo kiu poste leviĝis kaj turnis la evoluon alidirekten. Eble okcidentanoj opinias, ke ili vidas senvuale la tutan mondon; orienteŭropanoj alkutimiĝis, ke ofte la “tuta mondo” kiun oni vidas, estas simple nur tiu mondoparto, kiun la reganta socio/ideologio (nomu ĝin komunismo, kapitalismo, globalismo, tutmondiĝo, parlamenta demokratio) permesas vidi. La komparo de du malsamaj, sed same tute bonfidaj, “veroj” deklarataj de “vidintaj atestantoj” ĉe juĝejo devus instrui, ke eĉ diversaj vidpunktoj estas plenrajte defendeblaj.

El tiu esenca diferenco de historio kaj de alrigardo al (sia) parto de la mondo maturiĝas diferenco de konkludoj, pri kies efektiviĝo nur venontaj jar(cent)oj verdiktos. Carlevaro konsilas ke homo, rimarkinte ke ĉe kazina ludotablo li ne havas bonŝancon, foriru de ĝi por ne bankroti entute: li mem multon investis en la sukceso de Esperanto, kaj li ne pretas investi kromon. Bociort ĉerpas el sia morala forto kaj plu ludas, certa ke lia ludostrategio alportos sukceson, eĉ se ne tujan; ankaŭ li multon investis, kaj en situacio ege pli malfacila ol Carlevaro, sed la morala kompenso kiun li ricevis interŝanĝe ŝajnas al li pli ol adekvata. Cetere tiun aktivan bilancon konfirmas ĉiuj kiuj (r)estas esperantistoj. La tiĉina psikiatro taksas la “ĝisostulojn” kiel personojn kiuj ne komprenis, ke Esperanto fiaskis; la rumana profesoro pri beletra estetiko kaj monda literaturo respondas, ke multaj morale bonaj ideoj devis longe barakti kaj plurfoje aspektis fiaskintaj, sed tamen nepras teni ilin vivantaj.

Bociort difinas “eraraj premisoj” kaj “nevalidaj argumentoj” iujn eldirojn de Carlevaro, apogante sin al aliaj pensuloj, kaj pluraj liaj citoj respondas ankaŭ al mia konvinko. Diras Borges: Ekzistas birdoj kiuj flugas inverse. Nu, ĉiu opinias sian flugon ĝustadirekta.

Kiel konkludi? Bonvenon al la broŝuro de Tazio Carlevaro, prilumanta lian percepton de socia evoluo kaj la rolon, laŭ li jam finitan, de Esperanto en ĝi; eĉ pli koran bonvenon al la broŝuro de Ignat Bociort, prilumanta lian koncepton de morala dezirindeco kaj donanta forton al la penoj de la ordinara esperantisto. La unua prezentas la socion en kiu ni vivas kaj ĝian traktadon de la kompreniĝo inter diverslingvanoj; la dua prezentas socion al kiu ni strebu, kaj tiu strebado donas plenecon al nia vivo.

Notoj

1. Bociort I.F. Esperanto (Movado — Strategio — Estetiko — Rakontoj). — Timişoara: Mirton, 2007.

2. Carlevaro T. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? — Bellinzona: Dubois, 1999 (2a eld. 2000).

3. Künzli A. Universalaj lingvoj en Svislando. — La Chaŭ-de-Fonds: SES, CDELI, 2006.

Carlo Minnaja (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2008. №1 (159)


Recenzoj | Hejmo