Ascendi Parnason, ekkoni Brazilon

Brazila Esperanta Parnaso / Kompilis Sylla Chaves, Neide Barros Rego. — Rio-de-Ĵanejro: Oportuno, 2007. — 288 pĝ., il.

La grandioza poezia antologio Brazila Esperanta Parnaso enhavas 307 verkojn de 178 brazilaj aŭtoroj, i.a. 118 originalaĵojn de 35 esperantistoj. Estas reprezentitaj ĉiuj regionoj de Brazilo. Se ekzistis kelkaj tradukoj de sama portugallingva poemo — do la redaktoroj elektis aŭ eĉ kunmetis la plej bonan. Kelkaj poemoj estas kanteblaj — tio estas speciale markita. Ĉiu poeto estas prezentita per biografio kaj foto.

La paĝoj estas sen numeroj, anstataŭe estas numeritaj la verkoj, paragrafoj de la antaŭparolo, biografioj k.s., ĉio listigita en 12-paĝa enhavtabelo kaj komence de ĉiu libroparto. Estas strange kaj sufiĉe neoportune: oni eĉ ne povas tuj diri, kiom da paĝoj havas la libro (tial “p”. ĉi tie signifas ne paĝon, sed poemon). Plia strangaĵo: la aŭtoroj estas listigitaj alfabete laŭ antaŭnomoj, sed ne laŭ familinomoj.

Sylla Chaves jene klarigas siajn principojn: “Por verki trafajn mesaĝojn nepras al beleco kunigi simplecon. En la lingvo de Zamenhof eblas simple pritrakti kompleksajn kaj seriozajn temojn. Kaj Esperanto devas resti tia por fariĝi la lingvo de la Tria Jarmilo”.

Unu el celoj de la antologio estas instigi pedagogojn, debutajn poetojn. Sylla Chaves en la antaŭparolo prave skribas, ke “Esperanta poezio ne estas premĉemizo de frenezulo, sed agrabla vestaĵo, interne de kiu vortoj malpeze moviĝas, kvazaŭ dancante. Mi estas konvinkita pri tio, ĉar Esperanta poezio helpegis mian lernadon, perfektiĝon kaj enamiĝon al la lingvo. Bedaŭrinde tia poezio lastatempe perdiĝas meze de hermetaĵoj kaj malfluaĵoj, kaj bezonas esti apartigita de la cetero”.

Plejparte — kvankam ne centprocente — la afero sukcesis. Alilandaj legantoj pli multon ekscios pri Brazilo, komencantoj el ĉiuj landoj pli intime konatiĝos kun Esperanto-poezio.

La temoj kaj ĝenroj estas eternaj por poezio — do mi eĉ ne listigos ilin. Por mi estas agrable konstati, ke klasikaj formoj ne formortis el nia poezio: la antologio enhavas, ekzemple, multajn sonetojn. Populara por Brazilo poemformo “troboj”, sendependaj sepsilabaj kvarversaĵoj (enestas specimenoj de kelkaj aŭtoroj) spirite parencas al rusaj “ĉastuŝki”, azerbajĝanaj “bajatilar'”… supozeble similaĵojn havas ĉiu popolo. Senteblas, ke la poetoj amas sian landon. Eblus kompari brazilanojn kun iuj famaj poetoj el aliaj mondopartoj — ie tuj videblas simileco — sed preferindas ne serĉi. Ĉiu vera poeto estas neripetebla individuo.

Vere laŭdindas poemoj de Aloísio Sartorato, ravas la mikrominiaturoj de Diderto Freto, 14 sonetoj de Geraldo Mattos (eĉ se la senco ne ĉiam klaras — p.26), kelkaj (ne ĉiuj!) verkoj kaj tradukoj de Leopoldo Knoedt (p.53,54 kaj tradukoj bonegas, sed p.48,56 kun tede remaĉata temo de komuna lingvo evitindas); bonegas sonetoj de Manoel Borges dos Santos (precipe p.62, kun vualita nekutima alegorio pri Esperanto), ĉio de Moseo (precipe p.74 La malnova trajno, kun brilaj onomatopeoj). Sylla Chaves sukcesis en ĉio, kiel la redaktoro, poemtradukisto kaj originala poeto — liaj poemoj bele kanteblas (tio senteblas eĉ laŭ presita teksto), majstraj vortludoj memorigas pri Raymond Schwartz, kaj la ciklo de unusilabaj sonetoj (p.105) vere virtuozas.

El tradukaĵoj elstaras per freŝaj metaforoj La feraĵisto el Karmono de J.C. de Melo Neto, tr. G.Mattos kaj La strata lanternisto de J. de Lima, tr. L.Knoedt. Mi mencias nur la plej brilajn poemojn — la listo de simple tre bonaj estus tro longa…

Certe ĉeestas ankaŭ malsukcesaj pecoj: kutimaj naivaj, peze-banalaj laŭdegoj al Esperanto (G.Soeira, p.38; G.Goes, p.39, negativan impreson pliigas fuŝaj rimoj; B.Ferreira, p.153). 4 pecoj de B.Silva, primitivaj, tro facile parodieblaj, kaj 5 de M. Nazaré Laroca, kun ĉiuj negativaj trajtoj de modernismo, memadmiro, kun plena manko de ritmo, rimoj kaj senco, certe estas tro — sufiĉus preni po 1 poemeto, aŭ preferi aliajn aŭtorojn. La samo direblas pri tradukitaj poemoj 200 kaj 247.

Memorfikseblas kaj citindas la fragmentoj:

Senorde, sennorde, nenien mi iras
(Moseo, p.73)

— Aĉetas dolaroj progreson de l' mondo,
kaj marŝas homaro al brila estonto!
— Ja marŝas… marŝadas marŝaloj armitaj…
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Doloraj dolaroj!
— Ni gajnis!
— Nur ŝajnis!
(Sylla Chaves, p.103)

Vi estas flor', kun petaloj
humidaj pro milda roso;
mi estas floro, el ŝoso
falinta sur la ĝarden'.”
Tia estas lastatempe
la lirika poezio:
vi — tio; kaj mi — ĉi tio;
vi kun ĉio, kaj mi sen…
(Artur Azevedo, tr. Sylla Chaves, p.139)

se sen Suno vivo mankas,
sen Lun' mankas poezio.
(Ruth Farah, tr. Sylla Chaves, p.283)


Ampleksa komentaro detale pritraktas brazilan naturon, ekzotajn por ni bestojn kaj plantojn, landan historion kaj geografion, tradiciojn de portugallingva versfarado k.m.a. Por la sama celo servas multaj ilustraĵoj, plejparte koloraj: mapo de Brazilo, portretoj de ĉiuj aŭtoroj, fotoj de lokaj vidindaĵoj ks. Kelkaj bildoj ilustras konkretajn poemojn.

La lingvaĵo estas preskaŭ modela, nur iom ĝenas sistema uzado de “parfumo” kun la senco “(natura) bonodoro” (sankciita de NPIV, sed nekutima por granda parto de esperantistoj), la artikolo kune kun posedpronomoj kaj superflua akuzativo post “mankas”.

Pro kutimoj de portugallingva poeziado alilanda leganto perceptas en pluraj poemoj lamadon aŭ eĉ plenan foreston de ritmo — kvankam la silabonombro ĉie enordas kaj rimoj staras ĝustaloke…

Tiu poemaro multe pli utilas por disvastigo de “la bona lingvo”, ol amaso da ple(n)daj artikoloj. Supozeble, eĉ koreaj komencantoj kontentos… Tial ni indulgu ne ĉiam altan nivelon. Certe, en tiom granda antologio ĉiuj pecoj ne povas esti egale altnivelaj.

Sendube, Brazila Esperanta Parnaso apartenos al plej gravaj libroj aperintaj en Esperanto, staros inter la plej valoraj naciaj antologioj.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161)


Recenzoj | Hejmo