SenokulvitreEsperante-angle, sed japaneske

Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p.

[K-brewer.jpg]

La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj ilustraĵoj el komputilprilaboritaj fotaĵoj.

la mondo estas
mola kaj bonveniga…
senokulvitre

Hajkoj estas pure japana ĝenro, taŭga al la tiea skribsistemo, sed iom ĝi transdoneblas ankaŭ en aliaj lingvoj – se oni strikte konservas la silaban sistemon 5-7-5 kaj prezentas impresan bildon en la unuaj du linioj, kaj iom paradokse finas ĝin en la tria. Ĉe nia aŭtoro foje rezultas io seketa, foje banala.

Sed estas ankaŭ tre trafaj ekzemploj:

la altaj pintoj
de l' nekonata teren'…
sub ŝia ĉemiz'

bonaj amikoj
kaj amara biero…
la vivo dolĉas

nigre vestitaj
apud la katedralo…
senpekaj korvoj

fari nenion
dum aliaj laboras…
esti limako

La paralela legado de la samaj hajkoj en la du lingvoj montras, ke jen ili pli bone sonas en unu, jen – en la alia. La ĝenerala sameco de la ideo en malsamaj lingvoj bone impresas. Sed foje strangas elekto de vortoj en malsamaj lingvoj. Jen en Esperanto:

foliaj muroj
je urba labirinto…
verda enigmo

Tamen en la angla pli trafe:

leafy walls
in an urban labyrinth…
a green puzzle

Kial ne eblis uzi la Esperantan vorton “puzlo”?

Do, jen mia konkludo:

Azio foras
hajkoj ne kompreneblas…
sed ofte ĉarmas

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №10 (240).