Invit' al Ĉeĥesko

Březina, Otokar. Moje matka = Mia patrino: [Poemaro en 14 lingvoj] / Preparis Viktor Dvořák, Miroslav Malovec; Tradukis el la ĉeĥa en Esperanton Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek, Jaroslav Krolupper. – Svitavy: Ĉeĥa Esperanto-Asocio; Jaroměřice nad Rokytnou: Societo Otokar Březina, 2013. – 40 p., il.

Mia patrino

Kleraj homoj tra la mondo (almenaŭ en Eŭropo) havas sufiĉe bonan scion pri proza parto de la ĉeĥa literaturo: ĉiuj konas la nomojn de Jaroslav Hašek, Karel Čapek, pli erudiciaj – ankaŭ de Franz Kafka kaj Milan Kundera – legis ion el iliaj verkoj, tradukitaj al multaj lingvoj. Sed pri la ĉeĥa poezio eksterlande oni scias preskaŭ nenion.

Do jen al eksterlanda publiko estas prezentata unu el ĉeĥaj poetoj, kredeble fama en sia lando – Otokar Březina, propranome Václav Ignác Jebavý (1868–1929). Li estis plurfoja kandidato por Nobelpremio, kaj havis realan ŝancon ricevi ĝin en 1929 – sed, malfeliĉe, mortis ĝuste tiujare.

Por prezenti al vasta publiko, oni elektis unusolan lian poemon – Mia patrino, tradukitan al 14 lingvoj (en la angla, germana kaj rusa aperas po du diversaj tradukoj, en Esperanto eĉ tri). La akompanaj tekstoj estas en la ĉeha, Esperanto, angla kaj itala lingvoj.

Ekzistas pluraj samspecaj libroj: unu poemo, plej grava por certa nacia kulturo kun ties multaj tradukoj. Kutime Esperanto aperas tie nur por pligrandigi nombron de prezentitaj lingvoj. Tiel siatempe estis eldonitaj Testamento de Taras Ŝevĉenko kaj Sed kiu jen iras… de Janka Kupala. Ĉi-foje, tamen, la libreton kompilis esperantistoj Viktor Dvořák kaj Miroslav Malovec, do Esperanto okupas gravan lokon.

La poemo konsistas el naŭ kvarversaj strofoj. La poeto rememoras sian patrinon – ŝi vivis malfacilan vivon, sen ĝojoj, kun peza laboro. Li vidas en si ŝiajn trajtojn, kaj konstatas, ke lia vivo estas same malgaja, kia estis la ŝia.

La originalo aperas en du versioj, de 1895 kaj de 1933, sed la diferenco estas nur en du literoj (eble, nur ortografiaj reguloj ŝanĝiĝis intertempe?) kaj du komoj – do eble ne necesis la ripeto. Tamen interesa estas la “editora rimarko” pri aŭtoraj korektoj kaj neeviteblaj preseraroj, tiel ke oni eĉ ne povas esti certa, kiu varianto estas la vera aŭtora: ĉu noktomezo estas verda aŭ dezirata (ĉeĥe tiuj vortoj diferencas nur per unu litero kaj unu supersigno)…

La libro enhavas tri tradukojn al Esperanto, fare de tre konataj poetoj: Stanislav Schulhof (1920), Jiří Kořínek (1970) kaj Jaroslav Krolupper (2012).

Tiu de Schulhof estas ne sufiĉe preciza. “Buduaro” ĉi-kuntekste neniel taŭgas por “azilo” (ĝuste tiu vorto staras en la originalo), same “parfumo” por (neekzistanta) florodoro kiu povus konsoli pezan vivon de mizera virino. Perdiĝis kelkaj detaloj, kiel verda (aŭ tamen dezirata?) noktomezo.

Al mi plej plaĉis la traduko de Kořínek, kiel la plej adekvata. Nur en la 6a strofo strange sonas “vidakvum'” (temas pri larmoj – kial ne diri pli klare?), ankaŭ “senlaŭtas” (t. e. silentas) estas tro precioza.

Krolupper plurfoje uzis vortojn nekonvenajn stile: “langvore” kiam temas pri virino ĝissvene laca; “ardo de laboro”, kiam temas pri peza laboro, farata evidente sen entuziasmo, nur pro neceso. Kelkaj vortoj estas videble altiritaj nur pro rimbezono.

La kompilintoj avertas, ke kelkaj nacilingvaj tradukoj ne estas “liberaj por publikigo” kaj ke ili ne sukcesis trovi heredantojn de aŭtoraj rajtoj; do ili estis devigitaj prezenti nur fragmentojn: nur po tri strofoj legeblas el la angla kaj bulgara tradukoj. Ni plian fojon konstatu absurdecon de “kopirajtaj” leĝoj, kiuj nenion donas al la aŭtoro/tradukisto (jam mortinta), sed nur baras la vojon de verkoj al legantoj kaj eventuale riĉigas tiujn, kiuj mem nenion faris – heredantojn, kies naskiĝon la aŭtoro eĉ ne povis prognozi, kaj avidajn eldonistojn.

Kun intereso mi legis ankaŭ du rusajn tradukojn, ambaŭ freŝajn (2012). Ili ambaŭ malĝojigis min. Tro “alta” stilo, nenature pompaj vortoj, kelkloke la senco tro malproksimas de la originalo. Kaj krome – konstante lamas la ritmo, kiu en la originalo kaj en ĉiuj Esperanto-tradukoj estas senriproĉa sespieda jambo kun inaj rimoj. Ŝajnas, ke iam mondfama rusa skolo de poemtradukado definitive malaperis, ho ve… El ĉiuj nacilingvaj tradukoj, kiujn mi povis taksi, vere bonas (sence kaj forme) nur la germana de Otto František Babler, 1970.

Preseraroj certe neeviteblis. Vere ĝenas “sag'” anstataŭ necesa “sang'” en Esperanto-traduko de Kořínek (p. 15) – kio tamen facile kompreneblas laŭ aliaj tradukversioj; du miskompostaĵoj troviĝas en la ruslingva parto, eble ankaŭ en la aliaj. Certe neniu leganto kapablas taksi la libron plene – sed ĝenerale ĝi lasas bonan impreson.

Al la libro estas suplemente almetita DVD kun 52 “virtualaj vizitoj” – speciale faritaj 360-gradaj panoramoj, rigardeblaj de ĉiuj flankoj. Temas pri kasteloj, preĝejoj, muzeoj, turoj ktp. de la regiono Vysočina, kie vivis la poeto. La kompilintoj nomas tion “neformala invitilo por virtuala kaj future ankaŭ reala promeno laŭ memoraĵoj de la regiono”. La tekstoj estas en la ĉeha, angla kaj Esperanto.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2014, №2 (232).