BildvortaroBildvortaro en Esperanto

Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.

La moderna lingvoscienco nombras multajn tipojn de vortaroj. Tiuj povas esti enciklopediaj aŭ lingvistikaj, unu- aŭ kelklingvaj, historiaj aŭ modernlingvaj… Ili povas prezenti ne vortojn, sed pli etajn elementojn, morfemojn. Aŭ male – vortokunmetojn, idiomaĵojn. Sed preskaŭ ĉiam la bazo, “motoro” de la vortaro estas la vorto. Bildojn oni kutime metas por montri la ĝeneralan aspekton de la priskribata objekto aŭ por skrupule esplori detalojn. Ilustraĵoj, kiuj prezentas pli vastan nociaron, amason da objektoj en ties kutima kontakto, estas pli oftaj en porinfanaj libroj kaj lingvolerniloj. Vi certe imagas tiajn. Kamparo, arboj, ĝardeno, domo, tubo, fumo, suno. Apenaŭ la aŭtoroj celos montri tie ne “arbon”, sed speciale “moldornan kastaneon”, ne “domon”, sed “unuetaĝan lignan loĝejkonstruaĵon kun ringe betonita fundamento kaj dudekliva tegolita tegmento”.

Kial tamen la bildo ne fariĝu bazo de multe pli ampleksa vortaro? Se per unu desegno eblas montri dek vortojn, kial ne eblas tuj prezenti centon?

El multaj provoj la plej konata al la esperantistoj estas la germana Duden – Das Bildwörterbuch. Ĝuste ĝi estas la fundamento por la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, aperinta en 1988.

Pasis preskaŭ kvaronjarcento, ŝanĝiĝis multo ĉirkaŭ ni, kaj venis tempo por la nova eldono: Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. Ĝi baziĝas sur la sesa eldono de la germana prototipo (Duden – Das Bildwörterbuch. Mannheim: Bibliographisces Institut GmBH, 2005).

Bildvortaro

Kiam oni parolas pri “nova eldono”, tio signifas, ke la aŭtoro aldonis ion novan, forigis ion arkaiĝintan, redaktoroj trovis erarojn, kiujn preteratentis ĉe la antaŭa eldono. En nia kazo eblas paroli pri absolute nova libro. Certe la aŭtoroj tenis ĉe-mane la verkon de ilia eminenta antaŭulo. Sed jen kion ili mem diras pri kvanto de ŝanĝoj:

En la antaŭa eldono tabulo 100, “ŝuoj”, montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj!

La nova-malnova verko prezentas al ni la tutan ĉirkaŭan mondon en 415 tabeloj-bildoj kun ĉirkaŭ 30 mil nocioj. Por la vortaro tio estas sufiĉe serioza amplekso. Memorante des pli, ke temas preskaŭ ekskluzive pri la nomoj de diversaj objektoj. Do el la tuta leksiko la libro prezentas ĝenerale nur substantivojn. Tamen al kiu la Bildvortaro povus esti utila?

Infanoj de la tuta mondo ŝatas enigmoludon. Ne ĉiam estas facile diveni objekton, kiun priskribas la enigmo. Tute specialan lokon okupas enigmoj intence absurdaj, en kiuj la objekto estas nerekoneble kaŝita pere de “aŭtora” volo.

– Divenu, kio ĝi estas? Verda, fiodora, pendas sur la muro kaj fajfas.

– Mi ne scias.

– Haringo.

– Kial ĝi estas verda?

– Malfreŝa.

– Kial ĝi pendas?

– Mi estas posedanto – kion volas, tion kun ĝi faras.

– Kial ĝi fajfas?

– Por ke neniu divenu!

Mi tre ŝatas jenan mistikan objekton: “malgranda, blanka, staras sur televidilo”. Ĝi estas muŝo. Kaj sian neordinaran koloron ĝi ekhavis, “ĉar estas vestita en noktoĉemizo”.

Foliumante tabelojn de la Bildvortaro en Esperanto, mi trovis amason da similaj noktoĉemize vestitaj muŝoj. Enigma korbeto kun reguliloj kaj mezuriloj, staranta ĉe horloĝisto (“Horloĝisto, 261”), evidentiĝas esti “mezurpupitro por elektronikaj komponantoj”, stranga aparateto, plej simila al modelo de tornilo, – “maŝino por rulumi, poluri, rondigi kaj detranĉi aksojn”. Kaj paralelepipedo, supran parton de kiu ni vidas super same nedivenebla “V-rimena transmisiilo”, – “rulebla pecoŝranko”. Bone posedante Esperanton, mi povas kompreni, kion servas la nomita objekto, sed la bildo ofte ne havas perspektivon fariĝi “ankro” nek en la direkto “jena objekto havas jenan nomon”, nek inverse. Mi povas konstati nur, ke en la horloĝista metiejo oni povas trovi “maŝinon por rulumi kaj poluri”, kaj ke sur la bildo mi trovas amason da tute nekompreneblaj instalaĵoj, aparatetoj kaj instrumentoj.

La tabelon “Filmo I (filmado), 131” invadis amaso da homoj – 18, se mi ne eraris post kvinfoja rekalkulo. Du el ili, sidantaj sur platformo de dolio, estas tute fremdaj ĉi tie kaj nomiĝas neniel. La enuanta viro maldekstre evidentiĝas esti “direktoro de produktado”. En la alia angulo same enuas “dekoraciestro”. La viro, kiu sidas kaj svingas la maldekstran manon, estas “reĝisoro”. Alia viro, kiu sidas, ne svingas la manojn, sed kaŝe puŝas la stativon de kamerao kaj supozeble malhelpas filmi, tute neatendite estas “kameraisto”, dum laboras kun la kamerao nur “helpkameraisto”. Kion klarigis al mi la bildo? Nur tion, ke ĉe filmado svarmas homa tumulto, kaj inter tiuj oni foje povas trovi direktorojn de produktado, kameraistojn kaj ceterajn. Ĉu la flanko maldekstre de la kamerao estas nepra pozicio por rekoni la nomitan direktoron de produktado? Ne. Ĉu la ĉeflumigisto ĉiam iradas kun longa bastono kaj ŝovas ĝin en lumigilojn? Same, mi esperas, ne.

En la tabelo “ŝuoj” estas prezentitaj 31 specimenoj de ŝuoj kaj 57 nocioj. Sed ja tute ne estas klare laŭ la bildo, ke “vintra boto” havas “PVC-plandumon”, “senkudra PVC-pluvboto” – “diafanan plandumon”, banbabuŝo – “sportplandumon” aŭ “poloan plandumon”.

Aldonan konfuzon alportas tio, ke la lasta eldono de la originala germana vortaro tutcerte estas plene kolora, dum ĝia esperanta versio – nur kun 16-paĝa kolora suplemento librofine. Speciale pikanta okupo estas rigardi la nigra-blankan tabelon “Koloroj” (166), kie per diversdensaj grizaj pecetoj estas prezentita la tuta bunto de la ĉielarko. La bildo ripetiĝas kolore sur la paĝo 798, sed ĉiuj 28 nomoj de koloroj restas nur ĉe la griza originalo, paĝo 318. (“Komence lernu salti – poste ni plenigos la basenon per akvo”, – ŝercas anekdoto pri tiu 480-paĝa distanco.)

Certe en pluraj tabeloj ĉio estas elĉerpe klara kaj ege oportuna. Brile esplorita estas la temo de veloj, velŝipoj kaj velado [ŝajnas iom stranga granda distanco inter velado (tabeloj 100, 101) kaj velŝipoj (372, 373, 374), kvankam en ambaŭ oni listigas veltipojn; la samo okazas ankaŭ pri aŭtoj, motorcikloj, ĉevaloj ktp – kaj koncernaj -adoj]. Matematikaj signoj, birdoj, mamuloj, vestoj, pli-malpli anatomio kaj multo alia povas esti utila por la homoj, kiuj pli ofte rekonas objekton vide, ol laŭnome.

(Mi substrekas, ke mia tuta kritiko rilatas al la germana originalo, ne al la estimataj samideanoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath, kies fervora multjara laborego rezultigis la aperon de la Bildvortaro en Esperanto.)

Pensante pri ĉio ĉi, mi ne sukcesas difini grupon, por kiu estas destinita la germana bildvortaro kaj pluraj ties tradukoj. Por fakuloj ĝi estas tro primitiva. La enkonduko klare diras, ke tiu verko ne estas faka terminaro. Por komencantoj ĝi estas tro komplika. Ili feliĉe vivos dum pluraj jaroj sen scii la nomojn de muzikaj simboloj kaj kemiaj aparatoj. Eble la vortaro utilos por ĵurnalistoj kaj verkistoj, kiuj ofte bezonas mergiĝi en iun temon sen tro ŝarĝi la cerbon.

Fine, mi nepre rekomendus Bildvortaron en Esperanto kiel amuzan ilustritan libron por familia legado. Mi bone memoras, kiel mi mem en infanaĝo tagon post tago esploris multvoluman enciklopedion, ravita pri senfine komplika mondo ĉirkaŭ mi.

Aleksandr Osokin (Strana)

La Ondo de Esperanto, 2013, №2 (220).