Post la transloĝiĝo al Kaliningrado en 2001 mi ekserĉis informojn pri la Esperanto-movado en ĉi tiu urbo, kiu ĝis 1946 nomiĝis Kenigsbergo. La serĉado komenciĝis unue en la Enciklopedio de Esperanto, poste en malnovaj periodaĵoj (Esperanto, Heroldo de Esperanto, Germana Esperantisto). Mi rimarkis, ke Kenigsbergaj esperantistoj havis intensajn kontaktojn kun siaj kolegoj el Danzig, Allenstein, Marienburg, kaj kun tiuj el la urbo Bromberg, kiun mi ne tuj sukcesis identigi. Evidentiĝis, ke ĝi estas tre bone al mi konata Bydgoszcz, kiun mi regule vizitis en 1990aj jaroj — la urbo ĉe la rivero Brda, kies malnovajn grenmagazenojn oni kutime montras dum ekskursoj.
Esperanto en Bydgoszcz pli ol 100 jaroj estas 24-paĝa verketo, eldonita okaze de la 100a datreveno de la vizito de Zamenhof al la apuda kurac-loko Ciechocinek, kie kun li renkontiĝis esperantistoj de Bromberg, kaj de pli ol centjara Esperanto-agado en la urbo.
La tekstojn, kiujn esperantigis Regina Grzębowska, verkis kelkaj aŭtoroj. La unuan, plej ampleksan tekston Esperanto-agado en Bydgoszcz — pli ol 100 jaroj pretigis Andrzej Grzębowski, kompletigante, aktualigante kaj redaktante priajn laboraĵojn de Roman Wiktor Rutkowski kaj de Józef Paweł Bieliński. La urbo ĝis 1920 nomiĝis Bromberg kaj apartenis al la Pruslanda provinco Posen (nun Poznań). La unua esperantista societo en la urbo estis fondita en 1908. Ĝin prezidis germano Moritz Kandt, sindiko de la Komerca Ĉambro en Bromberg. Li estis tre aktiva en la landa movado en la jaroj 1908–1912: sekretario de la Germana Esperanto-Societo, komitatano de UEA, okupiĝanta pri komercaj aferoj. Li aktive partoprenis en la kongresaj diskutoj en Augsburgo kaj Antverpeno. Kiam decembre 1908 en Kenigsbergo fondiĝis Orientgermana Esperanto-Ligo (Ogelo), el la tri centraj oficoj la Bromberga grupo ricevis tiun por informado kaj publikigado de informoj. Krome ĝi ricevis prezidantecon por la dujara periodo kaj d-ro Kandt prezidis kunvenojn de la delegitoj de Ogelo. En 1912 pro malsano li devis rezigni siajn postenojn, li mortis en 1918 nur 53-jara. (Pri la kaŭzo de lia eksiĝo ekzistas ankaŭ alia versio.)
La prezento disvolviĝas kronologie. Sekvas priskribo de la Esperanto-agado post la Unua Mondmilito kaj la aligo de la urbo al Pollando. En 1919–1920 en la urbo aperis la ĵurnalo German-Pola Esperantisto kaj estis eldonita la germanlingva lernolibro de Esperanto de Arthur Pankratz “dediĉita al germanoj kaj poloj, por ke ili povu interkompreniĝi pere de neŭtrala lingvo”. La Pollanda parlamentano Arthur Pankratz en la kongreso de la Germana Socialdemokrata Partio en Pollando, okazinta en Bielsko en 1924, akceptigis rezolucion rekomendantan al la partianoj lernadon de Esperanto. En la sama periodo aktivis ankaŭ Leopold Kronenberg, poste profesia esperantisto, lingvoinstruisto.
Precipe aktiva estis la urba Esperanto-vivo komence de la 1930-aj jaroj, kiam fondiĝis pluraj societoj kaj rondoj, interalie en la klasika gimnazio, kie instruis la lingvon Mieczysław Sygnarski, aŭtoro de lernolibro. Ĉi tie aktivis la fratoj Edmund, Stefan kaj Jan Fethke, la lasta kun la pseŭdonimo Jean Forge monde konata literaturisto kaj reĝisoro. Por travivi la tiaman etoson oni relegu lian rakonton Nia nigra filo.
Post la Dua Mondmilito esperantistoj en Bydgoszcz disvolvis sian agadon en la kadro de la Pola Esperanto-Asocio. Menciindas la publikigo de la 30-leciona kurso de esperanto en la dusemajna ĵurnalo Fakty i Myśli (Faktoj kaj Pensoj). Esperanto, kun kvar aliaj lingvoj, estis enkondukita al amasa Kampanjo de Lernado de Fremdaj Lingvoj, kaj dum kelkaj jaroj okazadis Internaciaj Lingvaj Skoltaj Tendaroj apud Bydgoszcz; tiam la Esperantajn subtendarojn gvidis skoltmajstro Andrzej Grzębowsi. La 1970-aj jaroj estas tempo de amasa intereso pri Esperanto, en Bydgoszcz estis la plej granda filio de PEA kun 6 mil membroj. Esperanto ekde 1976 ĉeestas en la ĉiujaraj Tagoj de Bydgoszcz, kadre de kiuj okazas Tutpollanda konkurso de Esperanto-poezio kaj kanto. Ekde 1990 la internacia organizaĵo Monda Turismo trovis sian hejmon en Bydgoszcz, kiu ĝis nun ĉiuseptembre gastigas la tradiciajn Internaciajn Foirojn de Esperanto-Turismo. Jam dudek jarojn funkcias Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie la sola laborlingvo estas Esperanto.
La skizo de Grzębowsi donas koheran bildon pri la historio de Esperanto en Bromberg-Bydgoszcz, kvankam mia intereso estas ne sufiĉe kontentigita. Volonte mi legus pli ampleksan studon, des pli, ke nuntempe oni povas kompletigi ĝin el diversaj fontoj. Ekzemple, ampleksa biografio de Mieczysław Sygnarski, iam publikigita en Pola Esperantisto, nun estas legebla en la retejo Edukado.net.
Fine de la libreto estas la listo de Meritaj esperantistoj de la 20a jarcento en Pollando — ial en ĝi mankas la Esperanto-pioniroj el la Pruslanda periodo, kvankam ĝuste Leopold Kronenberg estis la Esperanto-instruisto de Sygnarski; ankaŭ la fratoj Fethke ne ricevis eĉ etan biografian notaĵon. Makulas la tekston eraroj aŭ mistajpoj en la nomoj: Kant (devus esti Kandt) kaj Atrur anstataŭ Arthur (en la 2a paĝo).
Andrzej Grzębowsi faris ankaŭ dupaĝan resumon pri Rekono de Esperanto en turismo kaj edukado. Apartaj artikoloj sciigas la biografiojn de Kazimierz Małycha kaj de Jósef Paweł Bieliński. Pri la fervojista rondo rakontas Leszek Łęgodowski kaj pri la klubo de nevidantoj Esperanta amiko — ĝia fondintino Helena Skonieczka. Enestas utila listo de la nunaj aktivaj esperantistoj kun koncizaj prezentoj de iliaj aktivadoj.
Mi deziras, ke la libreto servu kiel la bazo por pli ampleksa kaj detala historio de la Esperanto-movado en Bromberg-Bydgoszcz, kun nepra aldono de la historia fono. Al kolektado de informoj oni povas altiri studentojn de ISTK kadre de iliaj fakaj studoj.
Halina Gorecka (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2011. №7 (201)