Vana vivo universala

Ĉeĥov, Anton. Onklo Vanja: Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj / Tradukis el la rusa Mikaelo Povorin. — Moskvo: [G.Kokolija], 2005. — 44 pĝ.

Inter la kvar klasikaj dramoj seriozaj de Anton Ĉeĥov, Onklo Vanja estas la dua laŭ tempo de estiĝo, verkita en 1896–97. Iasence ĝi tamen estas la unua, ĉar ĝi baziĝas sur pli frua, ne tiel matura teatraĵo, kiu ne sukcesis sursceneje kaj ne estis presita dum la vivo de la aŭtoro. Ĝi krome estas la plej malampleksa inter ili, kaj tiu kun plej malmultaj roloj.

Ĉiuj kvar seriozaj dramoj de Ĉeĥov esprimas ian malkontenton, malhejmsenton en la sociaj roloj kaj kondiĉoj. Se Tri fratinoj esprimas ĉefe sopiron liberiĝi el la postuloj de prema, sufoka vivo, en Mevo kaj Ĉeriza ĝardeno ĉeestas forta klasa perspektivo. En Onklo Vanja tiuj aferoj ne tiom gravas. Tie ĉefe rolas la vana vivo, la neuzitaj okazoj, la neeblaj amoj. Pro tio ĝi sendube estas tiu el la ĉeĥovaj dramoj, kiuj malplej dependas de sia medio, la supera rusa socio antaŭ jarcento. Kompreneble, la konvencioj kaj inhibicioj estas epoke kaj loke stampitaj, sed la vivenuo kaj angoro, la amaro pro misdirektitaj agoj kaj perditaj ŝancoj, estas universala. La jenaj vortoj de Onklo Vanja do povus validi por iu ajn hodiaŭa leganto:

“Tage kaj nokte, kvazaŭ koboldo, turmentas min la penso, ke vivo mia estas perdita senrevene. La pasinto ne estas, ĝi estas stulte disipita por bagateloj, kaj la nuntempo estas terura pro sia absurdeco. Jen al vi mia vivo kaj mia amo: kien mi direktu ilin, kion mi faru kun ili?”
La stilo de la traduko estas sufiĉe plaĉa. Oni facile sekvas la dialogojn, ĝuante la malsamajn karakterojn de la diversaj roluloj. Jen kaj jen oni ja povus demandi sin, ĉu ne eblus trovi pli kutiman, komunuzan vorton ol ekzemple toporo (pĝ. 10), undino (pĝ. 24), suicidi (pĝ. 37) kaj kopso (pĝ. 40). Esceptokaze mi eĉ supozas erareton — arbaraj kaproj (pĝ. 27) sendube devus esti kapreoloj.

Tamen la sola vere ĝena detalo de la traduko estas la kelkloka uzo de ci en la dialogo.

Traduki signifas transponi ideon el la kategorioj de unu lingvo en la kategoriojn de alia lingvo. Traduki ne signifas inventi en unu lingvo la kategoriojn de alia lingvo.

Multaj lingvoj uzas du (aŭ eĉ pli) malsamajn pronomojn por distingi intiman kaj ĝentilan alparolon al unu persono. Aliaj, kiel Esperanto, la angla kaj la araba, uzas aliajn rimedojn por fari tian distingon en kazo de bezono. En Esperanta parolo oni uzas ekz. titolon, kompletan aŭ familian nomon kaj diversajn komplezajn kromvortojn por alparoli ĝentile. Por intimi oni alparolas sentitole, senpere kaj uzante nur personan aŭ karesan nomon. Plej ofte tia distingo tamen ne estas bezonata.

En sia traduko Mikaelo Povorin ne uzas tiujn ekzistantajn rimedojn por traduki la rusajn ty (ты) kaj vy (Вы). Jen li tradukas ambaŭ per vi, jen li distingas inter ci kaj vi. Tio impresas strange. Kaj plej strange estas, ke en tiu loko de Onklo Vanja, kie subita ŝanĝo de vy al ty ludas grave draman rolon — en akto 3, kie Astrov kisas la manojn de Jelena Andrejevna — li uzas neniun ajn distingan rimedon. Male, en aliaj lokoj agacas tiu aborta ci, kiu sabotas la naturecon de la dialogoj, ĉar oni ja neniam aŭdas ĝin reale, en la vivo.

Sten Johansson (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)


Recenzoj | Hejmo