Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz.

Eŭropa UnioEn oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj”. La okazo por tiu konferenco estis la 60-jariĝo de Eŭropa Unio kaj la 100-jariĝo de la Esperanto-movado en Bosnio kaj Hercegovino. Poste aperis kajero kun la prelegoj kaj diskutkontribuaĵoj. Ni reflektu la plej kuriozajn asertojn faritajn dum tiu balkana aranĝo.

Inaŭgure prelegis kelkaj lingvismaj radikaluloj kiel Michel Duc Goninaz (Francio), kiu opiniis, ke la EU-instancoj traktas la lingvajn aferojn en skizofrenia maniero. La lingvan situacion en Eŭropa Unio la franco nomis malorda, maljusta, malhonesta, trudita, eĉ mensoga. Laŭ li, en EU regas drasta lingva hegemonio flanke de la angla, simila al lingva imperiismo. Maria Butan (Rumanio) kondamnis la enkondukon de la angla lingvo jam en la bazajn klasojn de lernejoj kaj eĉ infanĝardenoj kiel koloniisman konduton kaj la altrudon de la angla kiel ununura vehikla lingvo kiel nedezirindan alilandan invadon. Sed ĉar Unesko estas finance subtenata de Usono, oni povas laŭ ŝi fari nenion kontraŭ la lingva influo de tiu kiu pagas. Glorante Esperanton kiel idealan solvon el pluraj vidpunktoj, Butan sugestis, ke oni devus pruvi al la meza publiko, ke Esperanto jam ekzistas kaj proponas konsiderindajn avantaĝojn. Òscar Puig (Katalunio, Hispanio), konata IKEL-aktivulo kaj kataluna naciisto, plendis, ke la kataluna lingvo daŭre ne ĝuas samrangan statuson kiel la hispana, kvankam kun pli ol 11 milionoj da parolantoj la kataluna troviĝas sur la dek-unua loko de plej ofte parolataj idiomoj en EU; cetere la kataluna estas ankaŭ oficiala lingvo de la suverena mikroŝtato Andoro (kiu mem ne estas membro de EU). Puig prezentis la hipotezon, ke en la nuntempa Eŭropo la neoficialaj lingvoj havas malmultajn ŝancojn pluvivi pro sia diglosia situacio kaj ke nur tiuj, kies nacioj estos kapablaj plenumi sian rajton fondi ŝtaton, havos la eblecon situiĝi samnivele kiel la ceteraj lingvoj. En la aldona diskuto al la unua prelegsesio kun Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Fabrizio Pennacchietti, István Ertl, Đorđe Dragojlović k. a. praktike mankis reagoj al la prezentitaj prelegoj, en kiuj svarmis kontesteblaj, unuflankaj kaj disputindaj asertoj, sed despli oftis subjektivaj monologoj pri personaj spertoj pri identeco kaj similaj aferoj.

Ĉu Eŭropo sen komunaj identeco kaj lingvo disfalos?

En la dua sesio Fabrizio Pennacchietti (Italio) klarigis la situacion de la aramea, novpersa kaj piemonta lingvoj, Zlatko Tišljar (Slovenio) defendis sian konatan hipotezon, laŭ kiu sen solvo de ĝia lingvoproblemo Eŭropa Unio probable disfalos okaze de grandskala ekonomia aŭ politika krizo kiel en la kazoj de Jugoslavio kaj Sovetunio, ĉar al tiuj ŝtatoj mankis komunaj lingvo kaj identeco. Đorđe Dragojlović (Serbio) cerbumis inter eŭropa identeco, interkultureco kaj multkultureco, perdiĝante inter la ĉi-rilataj difinoj kaj perceptoj, kiujn reprezentas diversaj politikistoj, historiistoj kaj socipsikologoj. István Ertl (Luksemburgio) klarigis, ke en Eŭropo ekzistas tricento da diversspecaj minoritatoj kun pli ol 100 milionoj da anoj. Sed Eŭropa Unio malmulte okupiĝas pri protektado de minoritatoj. Laŭ li, indus plifortigi la kunlaboron inter EU kaj IKEL, konata etnisma organizaĵo de la Esperanto-movado, kiu reprezentas koncepton, laŭ kiu ne ŝtatoj havas prioritaton, sed homoj, pli precize grupoj de homoj kunhavantaj saman lingvan identecon.

Okulfrape, ke neniu diskutanto opiniis necese reagi al la disfalo-teorioj de Tišljar, same kiel oni apenaŭ kaptis la fadenon de la prelego de Ertl, kies duonserioza ŝerco eble restas memorinda, ĉar ĝi konsistis en la averto, ke se foje Andoro aŭ Sanmarino oficialigus ĉe si la lingvon Esperanto kaj poste aliĝus al EU, oni povus peti la uzon de Esperanto en eŭrop-uniaj instancoj.

La tria sesio estis dediĉita al specialaj lingvaj kaj etnaj kazoj en Eŭropo. Nikola Rašić (Nederlando), kiu bone konas la etnografian situacion en Balkanio, analizis obstaklojn malhelpantajn al romaoj (ciganoj) krei komunajn identecon, nacion kaj lingvon, Eduard Kusters (Belgio) klarigis la elementojn de la belga nacia kompromiso, kiu bremsis la eblan disfalon de tiu trilingva lando, kaj Bardhyl Selimi (Albanio) klopodis pruvi, baziĝante sur la oficiala propagando de Tirano, ke la albana lingvo rekte devenas el la ilira idiomo.

En la sekva diskuto oni kontestis tiun ĉi aserton, ĉar koncerne la originon de la albana estas pruvoj nek por unu nek por alia hipotezo, pro tio ke pri la ilira lingvo mem oni praktike nenion scias. Malgraŭ tio, la albanoj daŭre insistas pri tiu teorio, per kiu ili strebas pravigi sian originon kiel la posteuloj de unu el la antikvaj popoloj en Eŭropo, kompareble kun la grekoj, trakoj k. a.

Kial la eŭropa agado de esperantistoj ne efikas?

La kadra temo de la kvara sesio koncernis la rolon de Esperanto en Eŭropa Unio. Barbara Pietrzak (Pollando), ĝenerala sekretario de UEA, ripetis en Sarajevo la kanton de tiuj, kiuj opinias, ke la angla lingvo damaĝas la liberan trafluon de la kulturaj valoroj de la unuopaj EU-landoj. Simile kiel ĉe Duc Goninaz, por Pietrzak tradukoj kaj programoj subtenantaj la lingvolernadon ne utilas. Aliflanke, altan takson Pietrzak donis al la agado de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu laŭ ŝi estas grava por komprenigi la valoron de Esperanto por egalnivela, interhoma kaj interkultura komunikado.

Kiel sciate, Esperanto en EU havas nenian statuson aŭ agnoskon kaj pro tio nenian signifon, sed multaj esperantistoj, pro manko de informoj, scioj kaj konoj de la problemo, ne komprenas kial. Ĝuste por forigi imagojn kaj iluziojn, kiujn esperantistoj kelkfoje havas, tre utilis la prelego de László Gados (Hungario). Laŭ tiu hungara aktivulo, la fiasko de la eŭropa esperantista agado devenis el nekonvena informiĝo kaj el supraĵa kono aŭ neglekto de la preskriboj de la Traktato pri Eŭropa Unio. La pragmatisma hungaro pensas, ke la memkomprenebleco, kiun esperantistoj sentas pri avantaĝaj trajtoj de Esperanto, povas malhelpi ilin klarvidi la cirkonstancojn kaj malfacilaĵojn renkontitajn en la Esperanto-propagando. Aliflanke, la pli reala vido de la cirkonstancoj kaj baroj povus helpi al ni trovi pli racian agmanieron. Gados avertas, ke se nek la pli vasta uzo de la angla lingvo nek de iu ajn alia nacia lingvo donus la bazon por konsento, oni ne forgesu, ke ankaŭ Esperanton oni ne povus haste aŭ desupre trudi al la eŭropaj popoloj. Ĉar la proceduro por difini novan lingvopolitikon same kiel tiu lingvopolitiko mem devus esti akceptebla por ĉiuj. Krom tio, Gados klarigis, kial la agado de la brusela Esperanto-laborgrupo ĉirkaŭ Hans Erasmus ne povis atingi siajn celojn – ĉar la imago de tiu ĉi grupo pri la farendaĵoj estis tre ambicia sed ne reala. Do, eventualaj postaj entuziasmuloj estu avertitaj kaj tre singardaj. Mem partopreninte EU-laborgrupon aprobitan de Hungaria Esperanto-Asocio, Gados riproĉis al la esperantistaj agantoj, ke ili ne ekzamenis aŭ neglektis la kaŭzojn de la rifuzoj de la esperantistaj iniciatoj, kvankam la EU-politikistoj plurfoje memorigis ilin pri la koncernaj principoj validaj en EU.

En la diskuto, Duc Goninaz miris, ke oni nur nun konstatas fiaskon, kiu estis antaŭvidebla ekde la komenco, same kiel estis antaŭvideblaj la fiaskoj de ĉiuj oportunismaj klopodoj de la Esperanto-movado adaptiĝi al iu politika reĝimo aŭ iu ŝtato, por konvinki la politikistojn ke ili favoru Esperanton. Kiel Butan aldonis, la sama naiva ideo regis, kiam iuj esperantistoj pensis, ke ili povos influi la eŭropan komisaron pri multlingveco, la rumanon Leonard Orban, kiu firme rifuzis la pretendojn de la esperantistoj. Gados konkludis, ke postuli de la EU-institucioj la oficialigon de Esperanto tute ne havus sencon, ĉar tiu postulo kontraŭdirus la bazan leĝon de EU, do nepre ĝi estus rifuzita, nelaste ankaŭ ĉar tute mankus la amasa subteno flanke de la eŭropa civitanaro. Eĉ la alloga konkludo de la svisa ekonomiisto Grin, ke la “Esperanto”-scenaro montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi korespondus al neta monŝparo al EU de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare, ne sufiĉus por konvinki la Eŭropan Konsilion (kaj ne la Komisionon, kiel Romano Prodi iam avertis) enkonduki Esperanton en la Union. Tio ne signifas, ke la fakta lingvosituacio kaj la aktuala lingvopolitiko en EU sub la kondiĉoj de la multlingveco ekskludus diversajn eblecojn, okazojn kaj ŝancojn por daŭrigi la poresperantan agadon; male: bonvenus la kunlaboro de la esperantistoj kun aliaj similtipaj organizaĵoj de la civila socio, kies celoj estas iomete proksimaj al tiuj de la esperantistoj (ekzemple homrajtoj).

Kritiko kontraŭ UEA

La plej lasta diskutsesio aŭdigis ankoraŭ iom da kritiko pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem. Laŭ Senad Čolić (Bosnio kaj Hercegovino), la gvidantaro de UEA lastatempe ne vere gvidis ian ajn politikon, malgraŭ akademia ambicio kaj alta intelekta nivelo de la estraranoj. Kiel la naciaj lingvoj ankaŭ Esperanto bezonus gvidan politikon, se ĝi volas ekzisti kaj esti agnoskita. En tiu senco la bosnia veterano postulis, ke la strategio de la Esperanto-movado estu funde restudita, ŝanĝita kaj efektivigita laŭ nova paradigmo. Ankaŭ Rašić, iama kunlaboranto de la Centra Oficejo, pledis por reformo de UEA kaj kompletigis siajn ideojn per la rekomendo, ke la tri elementojn (lingvo, komunumo, movado) necesus klare distingi, ĉar por ĉiu el tiuj ĉi kampoj estas bezonataj specifaj kompetentoj, metodoj, strategioj, produktoj. Por la lingvo estus bezonataj lingvistoj, por la komununo sociologoj kaj por la movado organizantoj kaj kampanjistoj-lobiistoj plus politikaj kaj ekonomiaj konsilantoj. Ĉiuj seriozaj movadoj dungas tiajn specialistojn, kaj nur la esperantistoj faras ĉion amatore en sia libertempo.

Ĉu eŭropa identeco necesas?

Por kontribui al la diskuto, lasu min aldoni personan konsideron pri la eŭropa identeco. Mi ne komprenas la problemon de Zlatko Tišljar, kiu nepre, kvazaŭ devige kaj altrude, volas konstrui eŭropan identecon. Lasu nin esti francoj, katalunoj, rumanoj, kroatoj, slovenoj, hungaroj, italoj, belgoj, poloj, serboj, albanoj, bosnoj, bulgaroj, svisoj, kaj ni aŭtomate estos eŭropanoj, kun niaj komunaj valoroj kaj tradicioj – kristanismo, romia juro, emo al individua libereco, liberalismo, demokratio kaj politika kompromisemo, plurismo kaj toleremo de opinioj, emo al justeco kaj al respekto de homaj rajtoj, politike sendependa justico kaj se eble justa punado de krimuloj kun konsidero de iliaj rajtoj kaj homa digno, humanismo kaj reciproka solidareco, sociala ekonomio kun komunaj reguloj kaj libera merkato sen internaj limoj, protekto de la originaj ideoj, patentoj kaj kopirajtoj, ktp. Tio sufiĉas. Devige konstrui ideologian eŭropecon estus la sama eraro kiel konstrui ideologian sovetiecon aŭ ideologian jugoslaviecon – Tišljar mem bone scias, el historia sperto, ke tio ne tre bone funkciis. Kaj EU probable neniam estos komuna ŝtato aŭ nacio, kun komuna identeco laŭ la imago de Tišljar.

Cetere, Jugoslavio aŭ Sovetunio disfalis ne pro lingvaj kialoj, kiel Tišljar kutimas erare aserti. La motivoj de la disfalo de tiuj ŝtatoj estis ĉefe politikaj, ekonomiaj, sistemaj, ideologiaj. La vero estas, ke la respublikoj ne plu deziris la komunan ŝtaton, kaj la elitoj kaj popoloj ankaŭ ne plu volis la komunisman sistemon, kiu elĉerpiĝis en orienta Eŭropo, ĉar ĝi ne povis konkurenci kun la okcidenta kapitalismo, sed ili volis siajn proprajn naciajn ŝtatojn, en kiuj ili povas reale utiligi siajn etnajn lingvojn, kaj ili volis la kapitalismon, la okcidentan merkatekonomion. Kaj kelkaj el ili volis forlasi la orientan, rusan influon kaj aliĝi al Eŭropa Unio. Pro tio okazis la disfalo de Jugoslavio, Sovetunio kaj de la Orienta Bloko. Lingve, la homoj kaj popoloj de Jugoslavio estis eĉ kuntenataj de la serbkroata (aŭ kroatserba), Sovetunio de la rusa lingvo, do neniel la lingvoproblemo kulpis pro la disfalo de tiuj ŝtatoj. Nuntempe, potencialon por disfali havas ne plu komunismaj landoj, sed ŝtatoj kiel Britio, Hispanio, Belgio, en la du ĉi-lastaj kazoj ankaŭ ĝuste kaj esence pro lingvaj kialoj.

Estas bone, ke esperantistoj organizas tiajn Rondajn Tablojn kiel en Sarajevo por stimuli la liberan diskuton. Du eroj tamen ŝokis min plej draste: Šefik Rizvanović, reprezentanto de la Ministerio pri homaj rajtoj kaj rifuĝintoj de Bosnio kaj Hercegovino, diris en sia salutmesaĝo, ke lia ŝtato nuntempe ne havas multe da tempo por okupiĝi pri problemoj pri kiuj parolos la partoprenantoj de la Ronda Tablo. La alia estas, ke Zlatko Tišljar observis, ke granda plimulto en la EU-Komisiono pri kulturo evidente tute ne interesiĝas pri lingvaj demandoj, se mi bone komprenis la koncernan alineon. Restas la impreso, aŭ la demando: ĉu do la politiko ne interesiĝas pri ni, aŭ ĉu ni ne sufiĉe interesiĝas pri la politiko.

Andreas Künzli (Svislando)

La Ondo de Esperanto. 2012. №3 (209)


Recenzoj | Hejmo