Ĉar tion la homoj legas

Borsboom, Ed. Vivo de Andreo Cseh. — Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2003. — 317 pĝ., il.

Foliumante la Katalogon de UEA (la plej granda librejo de la Esperanto-movado), ni trovos, ke la fako Biografioj ampleksas ne plenajn kvin paĝojn. Estas indikoj pri 90 verkoj, parto el kiuj temas pri eksteresperantujaj famuloj, preskaŭ triono estas dediĉita al la kreinto de la lingvo internacia.

Kial tiom mizera rikolto? Ĉu vere esperantistoj ne volas koni siajn apostolojn, heroojn, pionirojn, martirojn ktp, ktp? Eble, jes, ĉar multaj libroj el tiu ĉi fako enmondiĝis antaŭ pluraj jaroj.

Ed Borsboom en sia libro klopodas rekonstrui la tutan vivon de la fama instruisto, eĉ la historion de liaj prauloj, ankaŭ la situacion de lia patrolando — Transilvanio — tra epokoj. Kiel fonto de informoj servis ampleksa korespondado de Andreo Cseh, Esperantaj revuoj, precipe, La Praktiko, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Sed la plej grava fonto estis la protagonisto mem, ĉar la ideo verki la biografion aperis ĉe Borsboom komence de la 1960aj jaroj, kaj li uzis la kuneston por demandi detalojn. La aŭtoro strebas prezenti la fonon, sur kiu ekagas novbakita esperantisto, multas flankaj informoj, ne ĉiam fidindaj. Tiel estas neĝuste prezentita la Ruslanda vojaĝo de Edmond Privat kaj la afero de Aleksandr Postnikov.

Entute estas tre multaj citaĵoj el korespondado, artikoloj, literaturaj kaj aliaj verkoj, kio faras la libron valora kolektaĵo de materialoj, utiligeblaj por historiaj verkoj, sed tia denseco komplikas legadon. Ni observas ne nur triumfon de la sukcesa kursgvidanto, sed ankaŭ organizajn batalojn por IEI, disfloradon kaj vegetadon de Universala Ligo, persistan laboradon de ĉi tiu profesia esperantisto en instrua, organiza kaj redakta kampoj.

Aparte interesa por mi estis la parto pri La Praktiko, kiu estis pli ol revuo. Nun klariĝis la fonto de bonkvalitaj fotoj.

Antaŭ niaj okuloj pasas multaj personoj kun kiuj Andreo Cseh kontaktiĝis, iel ligiĝis, amikiĝis kaj ankaŭ malpaciĝis.

La unua parto de la libro havas pli bombastan, tro entuziasman lingvaĵon. Kia epoko — tia etoso (ankaŭ de la fontoj). Ekde la okupaciaj jaroj (1941–1945) la lingvaĵo estas moderna, la emocioj pli moderaj kaj la tuto pli facile perceptebla. Ĉu ĉar la postmilita periodo por Ed Borsboom estas la propra, kiun ankaŭ li travivis.

Ne vane Cseh konsilis: “Skribu nur la anekdotojn, ĉar tion la homoj legas”. Tial Vivo de Andreo Cseh estas nemalhavebla libro precipe por interesiĝantoj pri la historio de Esperanto kaj instruantoj.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto. 2004. №10 (120)


Recenzoj | Hejmo