Libro neordinara

De Kock, Edwin. Sub fremdaj ĉieloj / Antaŭparolo de Arno Kucharzik. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007. — 286 pĝ. — (Serio Stafeto; №32).

Sub fremdaj chieloj / Edwin de KockLa poeton Edwin de Kock mi konas jam ekde niaj komencaj jaroj kiel poetoj en Esperanto. Ni estis korespond-amikoj, interŝanĝis personajn informojn, sed precipe pensojn, komentojn, instigojn koncerne nian poezian verkadon. Estis bela, ankoraŭ sopirata tempo de samaĝaj samcelanoj, simile izolitaj en preskaŭ antipodaj landoj, li en suda Sud-Afriko, mi en norda Islando.

Kiam aperis lia unua poemlibro, Ombroj de la kvara dimensio (1961) mi ĝin recenzis por Norda Prismo (1962, №1). Tie mi sen ajna hezito skribis: “Per ĉi tiu libro Edwin de Kock nekontesteble pruvas, ke li jam apartenas al la frontvico de la malgranda taĉmento de seriozaj Esp. verkistoj”. Tiuj vortoj, skribitaj en flagranta entuziasmo pri la verko de mia amiko, jam antaŭ longe elpruviĝis daŭre kaj plene veraj: per siaj postaj poeziaj verkoj (la nuna estas la deka), Edwin de Kock certigis al si lokon kiel unu el la plej originalaj kaj fekundaj poetoj en Esperanto kaj laŭ mia opinio ankaŭ la plej laŭnature ambicia. Ĉi tion lastan mi volas emfazi, sed ne temas pri ambicio de konkurado kun aliaj, sed pri persona, sana ambicio baze de propraj potencialoj kaj konvinkoj. El tia ambicio fontas ekzemple lia vastkoncepta eposo La konflikto de la epokoj.

La nova libro de Edwin de Kock, Sub fremdaj ĉieloj, konsistas el 51 poemoj, plej multaj verkitaj ekde 1995 post lia translokiĝo al Usono dum 1994, kaj el kvin prozaj verkoj (krom Antaŭparolo de lia amiko Arno Kucharzik) sub la komuna titolo Pri kaj ĉirkaŭ Edwin de Kock. La prozo okupas 174 paĝojn de la libro, la poemoj 64 paĝojn. La prozaj verkoj, kiel indikas la komuna titolo, enhavas kaj biografiajn tekstojn de la poeto mem kaj verkaĵojn de homoj, kiuj intime konas Edwin kaj havas multon por diri pri tiu eksterordinara homo. Oni do tuj konstatas, ke temas pri libro neordinara, efektive unika en Esperanto en tiu senco, ke ĝi enhavas kvazaŭ “testamenton” de poeto, kiu prave opinias, ke por plena kompreno de lia originala verkaro necesas raporti laŭeble komplete pri lia vivo, liaj cirkonstancoj, liaj konfliktoj, liaj kredoj kaj konvinkoj. Tial la membiografiaj partoj de la libro estas aparte bonvenaj kaj multon kontribuas al kompreniĝo pri Edwin de Kock kiel homo kaj poeto.

La 12-an de novembro 1967 Edwin skribis jubile sur la frontan paĝon de sia ĵus eldonita poemaro Fajro sur mia lango, donace sendita al mi: “Ĉi tiu estas la unua volumo, kies paĝsuprojn mi scivoleme kaj entuziasme malferme tranĉis kaj kiun mi karese-dorlote legadis en la freŝo de mia kontento kaj fiero”. En la lasta poemo de Sub fremdaj ĉieloj, “Adiaŭ al la memo”, la poeto rigardas sian poezion kiel sian duan memon, kiu pretervivos la morton de la alia memo, lia persona, vivanta korpo: “Nu, certe, la tenebron / evitos l' alia mem' en kiun mi / dum kvindek jaroj transvortigis min”. Supozeble, tiaj sentoj estas komunaj al ĉiu serioza poeto. Tamen, la poezia kariero de Edwin de Kock ne ĉiam iris sur vojo sendorna. Nelonge post la aperigo de liaj fruaj poemoj li eĉ serioze pensis forlasi verkadon en Esperanto kaj ja dum kelka periodo multe verkis poemojn en la Afrikansa. “Ĉi tio rekte rezultis el etmensa kritiko kontraŭ miaj fruaj poemoj en Esperanto, precipe pro metriko kaj aliaĵoj ne akceptindaj al niaj karaj Parnasanoj” (pĝ. 179). Li aparte citas Kalocsay, ke mi “ne povas (min) adapti al la versformo kaj ĉiam pekas kontraŭ la versformo”.

Edwin reagis al tiu kritikado per erudiciaj eseoj pri metriko (en Ombroj de la kvara dimensio kaj Fajro sur mia lango); ankaŭ en la nuna libro oni povas detale legi pri la afero en la eseoj “Aŭtoro superrigardas sian karieron” kaj “Iom pri mi kaj mia verkado”. La kerna vero kristaliĝas en jenaj vortoj de la poeto: “La ĉefa demando pri tia miksado [t.e. de trokeaj kaj jambaj versoj] devus esti ne ĝia malortodokseco aŭ teoria akceptindo, sed ĉu mi sukcesis per ĝi krei poezion validan” (pĝ. 105). Sed tiu kritikado jam antaŭ longe silentiĝis kaj tute forpasis, kritikado, kiun mi ĉiam opiniis ne nur stranga, sed simple naiva kaj miopa. Strikte mezuritaj taktoj laŭ difinitaj versformoj ne ĉiam garantias naturan ritmon de poemo, pli gravas tia disdivido de akcentoj en intima ligo kun signife gravaj vortoj, kia nature kongruas kun voĉa deklamo de poemo.

Kaj ĝuste tion ĉiam celis Edwin de Kock en sia poezio.

Mi jam menciis la poemon “Adiaŭ al la memo”, la lasta poemo en la nuna kolekto. Ĝia temo estas la morto. En Poemaro kaj prozeroj (1970) troviĝas poemo pri la sama temo, “Al mortosopiranto”. Tie la poeto priskribas la sombran esencon de la morto per senindulgaj bildoj kaj demandas: “Ĉu vin sufiĉe kontentigos ĉi konsterno, / post tutvivaj neplenumiĝoj / simple forŝvebi en ekstazon de silento?” La poemo estas provo konvinki la alparolaton, ke la vivon indas vivi kaj uzi por plenumi siajn devojn kaj celindaĵojn. En notoj pri “Adiaŭ al la memo” oni legas jenajn vortojn kongruajn al la jam citita demando: “ … mi konsideras la aktualan mondon materian grava kaj plene valida”. Tiuj vortoj ja sekvas kiel konsekvenco de la religia kredo de Edwin de Kock pri la individua memo de la homo, kiu rekreiĝos je la reveno de Kristo. Estas tiu memo, kiun adiaŭas la poeto en la poemo — portempe. Nun mi tuj diru, ke kvankam mi ne partoprenas la ideologion — fakte nenian ideologion, ĉu religian, ĉu politikan — de la Adventistoj, mi plene respektas la kredon de Edwin de Kock.

En antaŭparolo de La konflikto de la epokoj, Libro 1 (1984), post priskribo de tri gravaj punktoj “iom gravaj” de la kredo de la Adventistoj, li skribas: “Kontraŭ tio mi tamen devas averti, ke mi estas individuo, kun propra vidpunkto, neniel reduktebla al unu el miaj kategorioj de aparteno”. Li sekve listigas tiujn kategoriojn, tiam aktualajn, entute sep laŭ jena ordo: homo, Kristano, Adventisto, Sud-Afrikano, Afrikanslingvano, Buro, blankulo. Inversigi tiun vicordon igus lin ne homo, sed monstro, li diras. Eble li volus nun iom ŝanĝi tiun liston pro novaj cirkonstancoj, mi ne scias. Sed mi persone emus ĝin simpligi al nur du “kategorioj”: homo — poeto. Estas almenaŭ klare, ke religio havas tiom gravan funkcian rolon en poezio de Edwin de Kock, ke la emocia naturo de ambaŭ unuiĝas en granda parto de lia poezia arto.

Mi jam menciis notojn. El la 51 poemoj en Sub fremdaj ĉieloj 22 kunhavas notojn. Ĉiuj estas necesaj kaj helpas al kompreno, kiu alie estus mankhava. La notoj estas diversaj, multaj koncernas historiajn eventojn aŭ cirkonstancojn, aliaj rilatigas poemojn al personaj travivaĵoj kaj memoroj, iuj aludas al la religia kredo de la poeto. La bezono de notoj plejparte originas el la multvarieco de temoj. Ankaŭ la poemaj formoj varias, de mallongaj silabnombraj (japaneske stilaj tankaoj, koreeske stilaj ŝiĝoj) ĝis tutpaĝaj poemoj, ofte kun mezlongaj linioj; rimoj estas ne oftaj (tamen ĝenerale en la tankaoj) kaj neniam sintrudaj. La poemoj estas datitaj kaj lokitaj, plej multaj estas verkitaj en 2005 kaj 2006 en Edinburgo, Teksaso, kiun Edwin opinias, ke estos “verŝajne” lia “lasta rezidejo”; laste datita (2007.04.12) estas bela tankao pri Ria, unu el pluraj tiaj pri lia kara edzino. Kelkaj poemoj devenas el liaj lastaj jaroj en lia hejmlando Sud-Afriko, iuj el liaj vojaĝoj alilande.

Inter ĉi tiuj estas la plej longa poemo en la libro “Rekviemo por la Albigensoj”, fakte komencita en Francujo, sed finita en Diadone, “farmeto norde de Pretorio, Transvalo”, kie loĝis la familio dum la lastaj dekdu jaroj antaŭ la translokiĝo al Usono. Tiu granda poemo, konsistanta el sep mezlongaj partoj de entute 206 verslinioj, estas dolora meditado pri la krucmilito de la Papo kaj la franca reĝo kontraŭ la herezaj Kataristoj, la Albigensoj, en suda Francio 1209–1229. La poeto komencas per aludo al la epoko de la trobadoroj en tiu regiono:

Du ambiciojn mi longe kun mi portis
en miaj kofroj al kaj tra Eŭropo:
aŭskulti najtingalon kaj l' Provencan,
korlingvon foje normigitan — vaste
kantatan — kie la Mezmaro lekas,
dismordetante, la antikvan bordon.
Sed lia revo ne plenumiĝas, li suferas kvazaŭ inkubon duondorme kaj konscias, ke “nur estis mortigita trobadoro / super liut' finkurbe kaj sanganta”, ke la lingvo provenca ne plu aktualas; kaj li entreprenas vojaĝon al la lokoj, kie okazis la fifamaj kruelaĵoj kontraŭ la herezaj Albigensoj fare de la katolikaj armeoj. Liaj doloro kaj indigno estas absolutaj:
Ĉu estas iu ajn herez' pli granda
ol ke Kristano trempu siajn fingrojn,
aŭ brakon ĝiskubute, en la sangon
de la gefratoj, nur ĉar alikredaj?
Li vizitas la Katedralon de Sankta Cecilio en Albio, komencitan kelkajn jardekojn post la masakroj:
L' interno proporcie harmonias
laŭ masonaĵoj kaj alteco, malgraŭ
la miskoloro kaj ornamoj kiĉaj.
Sed jen mi pense flaris kiel sango
kun terurŝvito al la nav' kroĉiĝis,
kaj en ĝin oni trempis ĉiun ŝtonon,
miksante kun ĝi knede la morteron…
La poeto ne eltenas esti en tiu “kultmasivo”, li sentas sufokiĝon kaj kuras el la konstruaĵo. Li finas la poemon per demando, resendante al sia poezia revo en la komenco:
Ĉu iam post tenebroj elrigardos,
anstataŭ sepjarcenta opinio
kiu ŝtoniĝis en la kirkon tie,
novaj kasteloj brilaj apud Tarno,
kun kandellumo, damoj kaj kortez' —
dum en la foje disflorinta lingvo
Provenca ree kantos trobador'?
Tiu poemo senrezerve meritas lokon inter la plej potencaj poemoj verkitaj en Esperanto pro la disciplina kunagado de indigna emocio kaj rekte konkretaj bildoj.
Hieraŭnokte
mi en l' antaŭa lando
memoralmozojn
vidis sur Diadone,
viajn malnovajn rozojn.
(Farmo foje)

En la momenton
saltas dista memoro.
Ne, ne, oldulo!
Forpasis tute tiuj
korlando, homoj, horo.
(Noktomeze sendorma)

Diversaj poemoj, precipe la tankaoj, esprimas la nostalgion de la poeto por sia antaŭa hejmlando kaj aparte por la farmo Diadone, la lasta rezidejo de la familio antaŭ la foriro al Ameriko. Tiu nostalgio iel kuniĝas subsente kun la fakto de pliaĝiĝo. Tamen konsiderinda parto de la poemoj en Sub fremdaj ĉieloj rekte kongruas kun la titolo, ne nepre rilate al la ĉieloj de lia nova hejmlando, sed al alilandaj ĉieloj, en Koreujo, en Malto, en Ruslando, en Sicilio, impresoj kaj memoroj el liaj vojaĝoj tra la mondo. Ankaŭ meditoj histori-devenaj havas sian lokon en la poemaro: la tombo de Tutankhamen, komandanto van Riebeeck, la Aztekoj … efektive, la temara areno similas al tereno kie kreskas plej diversaj plantoj nature kondiĉitaj de variaj humo kaj lumo.

Krom la gravaj membiografiaj verkoj jam menciitaj la libro enhavas elstarajn eseojn de Edwin pri la historio de Esperanto en Sud-Afriko kaj la evoluo de la originala literaturo de Esperanto sub egido de Stafeto, la eldonejo de Juan Régulo Perez (antaŭe aperigita en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Regulo, 1987). Aparte menciinda estas la Antaŭparolo de Arno Kucharzik, amiko de Edwin ekde junulaj jaroj. Arno ankaŭ verkas unu el kvar artikoloj, kiuj aperas sub la titolo “Homoj kiuj multe rilatis kun mi persone”.

Edwin de Kock havas nun 78 jarojn. Kvankam li ja estadis membro de la Akademio de Esperanto (ĝis 1977) kaj restas honora membro de la Universala Esperanto-Asocio, li estas por ni, liaj legantoj, antaŭ ĉio poeto de neordinara integreco, poeto kies verkaro atestas neripozeman menson kaj kunsenteman naturon, kiuj daŭre reagigas lin al partopreno en la multvariaj kondiĉoj, kiujn prezentas la vivo. Tial ni danku al Edwin de Kock, kaj ne malpli al lia bona edzino, Ria, kiu tiel ame kaj fidele lin subtenis sur la vivovojo.

Baldur Ragnarsson (Islando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №11 (169)


Recenzoj | Hejmo