“Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke tiaj (kaj pli profundaj) “krizoj” ekzistis ankaŭ multe pli frue. Sekve, la “kriza” stato estas normala stato de UEA.
Plendoj pri nedemokratieco de UEA ekzistas same longe. (Parenteze: tio same koncernas la landan asocion, en kiu mi membras, malgraŭ tio, ke la reguloj de ĝia funkciado estas pli demokratiaj ol tiuj de UEA – do, ĉiu Esperanto-asocio funkcias en stato de konstanta krizo!) La Estraro konfliktas kun CO, la komisionoj estas neglektataj, apartaj komitatanoj, estraranoj kaj oficistoj estas traktataj malafable, kaj (preskaŭ) ĉie regas ĥaoso. Oni bezonas drastajn reformojn por ricevi novan, bone funkciantan UEA, kiu, akompanate de tamburoj kaj trumpetoj, rapide atingos la celon en gloro.
La broŝuro de Johan Derks Gvidlibreto por Komitatanoj celas priskribi la nunajn malbonaĵojn de la Estraro sub la prezido de Probal Dasgupta, mobilizi la “sanajn fortojn” en la Komitato por rompi la situacion kaj ricevi la novan, bone funkciantan ordon. Krom abundaj citaĵoj el diversaj diskutoj, kiuj ilustras la nunan malbonan gvidadon, pro kiu la plibonigaj proponoj ne estas akceptataj, la broŝuro enhavas ankaŭ kolekteton de artikoloj de kelkaj famuloj kun certaj reformproponoj. Do, la aŭtoro ne estas nur grumblanta solulo…
Estas bone, ke la libro jam en la titolo turnas sin al la komitatanoj (kvankam ĝia publikigo paperforme montras esperon je apogo de “simplaj” membroj). Tamen mi supozas, ke nur malmultaj dividos la patoson de la aŭtoro – la Komitato kaj la Estraro estas ne perfektaj, sed ili ja funkcias, kaj neniu povas antaŭvidi, ĉu ili funkcios pli bone post plej saĝaj ŝanĝoj. Tial tiuj, kiuj sentas realan neceson de reformoj en la laboro de UEA, legos ĝin kun utilo, ĉiuj ceteraj – kun pli aŭ malpli granda intereso. Sed mi supozas, ke revolucio en Esperantio en proksima tempo ne okazos – ja almenaŭ mi ne sentas la realan bezonon por ĝi.
Nikolao Gudskov
La Ondo de Esperanto. 2012. №1 (207)