Klasika detektivromano, kiu restas leginda

Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj: Krimromano / Trad. el la angla, antaŭpar. William Auld; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — 2a eld. — Kaliningrado: Sezonoj, 2010. — 168 p. — (Serio Mondliteraturo; №6).

Jen unu el la plej famaj detektiv-rakontoj de la monda literaturo — apud multaj noveloj, unu el kvar romanoj de Arthur Conan Doyle pri la privata detektivo Ŝerloko Holmso. Ĝi aperis en 1901/1902, kaj ĝian daŭran popularecon montras la ekzisto de pli ol dudek filmadaptoj, el kiuj unu el la plej lastaj, de BBC, aperis en 2002.

La rakonto havas la tipajn elementojn de detektivrakonto: mistera morto, sinsekvo de indikoj, parte klarigaj, parte perpleksigaj, danĝeraj situacioj por la enketantoj, kaj majstra detektivo, kiu travidas la enigmon kaj ĉe la fino ĉion klarigas, ankaŭ por la leganto, konversacie en salono. Ĉi tiu rakonto havas ankaŭ kelkajn aliajn elementojn, kiuj certe kontribuis al ĝia populareco: nokto kaj nebulo, soleca erikejo, danĝera marĉejo, kiu povas engluti beston aŭ homon, kaj kompreneble la fantoma hundo, kiu punvizitas la posteulojn de kruela kaj sovaĝa aristokrato. (La kombinaĵo de detektivado kaj supernatura teruro estas do pli malnova ol la debuto de Skubi-Du en 1969!) Cetere, la elementoj estas lerte kombinitaj en viglan kaj leginstigan intrigon kun koncizaj sed bildigaj priskriboj de lokoj kaj agado.

Ŝerloko Holmso (kiu aperis en 1887 kaj baziĝas sur vera homo, doktoro Joseph Bell) estas unu el la plej konataj fikciaj personoj de la mondo, sed ne ĉiam oni konas lin de la originalaj verkoj, en kiuj montriĝas pli kompleksa personeco ol en multaj postaj adaptoj. Li estas lertega en multaj fakoj, sed ekscentrulo, tro aroganta, kaj uzanto de drogoj (kvankam nur tabako estas menciita en ĉi tiu rakonto).

Lia asistanto, doktoro Vatsono, aperas en multaj filmoj kiel mokinda malspritulo, sed en la originalaj rakontoj li estas la rakontanto, kompreneble, kaj nenia idioto. La rilato inter la du estas fakte interesa elemento de la rakontoj, kaj oni povas vidi, ke Holmso, kvankam li ofte ŝajnas trakti lin malĝentile, certagrade dependas de Vatsono. Ĝuste en ĉi tiu rakonto Vatsono ludas grandan kaj aktivan rolon, ĉar Holmso sendas lin antaŭen al Devono, kun Henriko Baskervilo kaj doktoro Mortimero, kaj tie Vatsono mem detektivas, sendante siajn raportojn al Londono. Tio estas lerta movo fare de la aŭtoro, ĉar ĝi ebligas pli malrapidan disvolvon de la intrigo. Holmso ne estas ideala karaktero por longa rakonto, ĉar li emas tro rapide solvi misterojn, kaj li ne emas diskuti siajn pensojn. Vatsono kiel esploranto, sendanta siajn raportojn, funkcias pli bone. Kompreneble, Holmso reaperas antaŭ la fina senmaskigo.

Temas pri traduko farita de William Auld, eldonita de kompetenta eldonejo, kaj eĉ pri dua eldono. Tial oni ne atendus trovi multajn erarojn en la teksto, kaj efektive mi trovis tre malmultajn. Mi tamen sukcesis detekti kelkajn eraretojn kaj aferojn dubindajn aŭ almenaŭ diskuteblajn el lingva vidpunkto.

Jen mia listo, kun alternativoj en parentezo: aliam (alifoje); Beilvero (Belivero); Belarusio (Belorusio); brulite (brulinte); Frenklendo (Franklando); geBarimoroj (Barimoroj — kiel aliloke); maltrompigita (sentrompigita); Marsini (Marcini, Marĉini); Mikelfesto (Miĥaelfesto, Mikaelfesto); rafineco (rafiniteco); Regentstrato (Regentostrato — kiel aliloke); subtegmentejo (subtegmento); terurigi (teruri); tiukaze (tiuokaze — kiel aliloke); tiumonente (tiumomente); trampli (distreti); vigilio (vigilo, atendado). Cetere, sur paĝoj 49 kaj 81 surprize mankas “la” antaŭ “Desmondoj” kaj “Stepeltonoj”, respektive.

Multe pli facilas rimarki erareton ol lerte tradukitan frazon, speciale kiam oni ne komparas ĉiun frazon kun la originalo, sed unu trafa kaj supozeble originala esprimo tamen kaptis mian atenton: “mi prenis la Medicinan Registron kaj elfoliumis la nomon”. Certe ne ĉiu ekhavus la ideon traduki la anglan frazon ĝuste tiel, kaj eble tiu ekzemplo taŭgus por ilustri unu manieron, en kiu tradukado postulas kreemon.

Ĉe la fino de la libro estas paĝo da notoj. Estas malfacile scii, kion oni prinotu en tia teksto. Oni povus verki noton pri preskaŭ ĉiu propra nomo, sed tiel oni donus informojn, kiujn la leganto apenaŭ bezonas por kompreni la rakonton kaj facile trovus per Guglo aŭ Vikipedio, se li hazarde volus scii. Ĉi tie la notoj inkluzivas ok liniojn pri du pentristoj menciitaj en la teksto, sed kiom da legantoj vere volas scii iliajn datojn, naskiĝlokojn, kaj tiel plu? Aliflanke mankas noto pri: ciklopido (iu speco de papilio — ne la pavopapilio de la dorsa kovilo), skotdrapa, Stanfordo, Vaterloo. Cetere, min interesus scii, kiuj el la menciitaj lokoj (ekzemple la Grimpena Marĉo) vere ekzistas, se tiu demando estus facile respondebla. Tamen, aliajn legantojn tio verŝajne tute ne interesus.

Dum aŭgusto kaj septembro mi laboris pri listo de cent “plej legindaj tradukoj en Esperanto” (vidu http://esperanto.net/literaturo/tradukita/). Mi decidis enmeti La ĉashundon de la Baskerviloj, antaŭ ol mi povis finlegi ĉi tiun duan eldonon. Finleginte ĝin, mi certe ne bedaŭras mian decidon. Ĝi ja estas leginda, kaj mi ŝatus aldoni konsileton: indas legi ĝin atente. Eblas ja legi ĝin rapide, kaj ankaŭ ĝui ĝin tiel, sed vi eble pli ĝuos ĝin, se vi atentos pri la detaloj, pri kiuj ankaŭ la aŭtoro atentis. Eltrovu ĉe la fino, ĉu vi notis ĉion, kion Ŝerloko Holmso notis. Eble vi eĉ rimarkos indikon, kiun Holmso preteratentis!

Edmund Grimley Evans (Britio)

La Ondo de Esperanto. 2010. №11 (193)


Recenzoj | Hejmo