Mi jam aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo, ne sciante, sed antaŭdivenante, ke ĝi povus esti eksterordinaraĵo, ĉar tuj plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo trans ĉiujn limojn. Tiel, kiel faris tion jam, ekzemple, Woody Guthry kaj Bob Dylan. La moderna muziko estus malpli riĉa, se ne ekzistus la kantoj, kiuj akompanas tutajn popolojn en sia ofte sopirplena vivo. Kiom da kantoj ekestis survoje! Tiu motivo trairas la tutan muzikhistorion, egale ĉu la muzikistoj marŝis piede, veturis per trajnoj aŭ perŝipe aŭ hastis de turneo al turneo sur grandegaj kamionoj.
Mi mem kolektas kun granda ĝojo popolmuzikajn kantojn el la tuta mondo, kelkajn gravajn el ili mi tradukis kun plezuro. Do en tiu senco mi estas jam fakulo pri kanzoneca muziko. Kaj efektive, eĉ en tiu ĉi kazo de Duoble unu mia bona kolektistoflarnazo ne trompis min. La disko de la kompanio Duoble unu estas ne malpli ol majstroverko, trezorkesteto kaj pri poezio kaj pri tre varia kanzoneca kaj parte tipe franca muziko.
La disko plenas de spritaj ridetigaj ilustraĵoj al la tekstoj, kiuj mem estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Tial oni ne povas diri, ke la disko estas farita por infanoj aŭ por plenkreskuloj, sed ĝi estas tre humurplena kaj pri la temoj kaj pri la muziko.
La kantoj estas prezentataj eĉ en tre bone komprenebla Esperanto, kiu lasas nur malofte malferma iun deziron pri ebla plibonigo. Krome ĝi estas disko, kiu estas farita de tre spertaj profesiaj artistoj, kiuj per tre belaj voĉoj akompanataj de perfekte aranĝataj muzikaĵoj, entiras nin en la miraklomondon de mirinde vasta vivanta muzika kosmo.
Jen disko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli. Estas eĉ tiel: ju pli ofte oni aŭskultas ĝin despli bona ĝi fariĝas. Jen grava signo por ĉiu bona disko.
Tiu, kiu ŝatas poezion kaj idee riĉan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi produkto de Duoble unu. La disko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Fransŭaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: “Sen lim' ĝis…”
Aldona lukso de la dikso estas du gajaj fotaroj kun muziko de la KD, kiuj sur komputilo rigardeblas kaj aŭdeblas.
Hans-Georg Kaiser (Germanio)
La Ondo de Esperanto. 2008. №2 (160)