Neesperantistoj certas ke ĝi ne ekzistas, kaj eĉ multaj esperantistoj apenaŭ konscias ĝian gravecon: la faka literaturo pri interlingvistiko kaj esperantologio. Malfacilas orientiĝi kaj pri la aktualaj kaj pri pli malnovaj sciencaj studoj traktantaj diversajn aspektojn de planlingvoj, eĉ por fakulo.
Ĉi tiu broŝuro de Detlev Blanke celas iom ŝtopi la breĉon: ĝi estas ege valora indikilo pri kie kaj kiel trovi la plej gravajn erojn de tiu sufiĉe nova scienco, kaj, en la vortoj de la aŭtoro, “volas plifaciligi la aliron al fakliteraturo per atentigo pri la multespecaj materialfontoj, kiujn indas eluzi: monografioj … malpli konataj antologioj, festlibroj, konferencaktoj, universitataj disertacioj, krome iom novaj kaj malpli novaj planlingvaj periodaĵoj”.
La verko substrekas la gravecon de la bibliografio pri modernaj lingvoj kaj literaturoj, eldonataj de Modern Languages Association (MLA) en Novjorko, kiu ĉiujare registras la plej novajn materialojn. Ĝi ankaŭ atentigas pri la valoro de specialaj bibliotekoj, pli kaj pli elektronike konsulteblaj, kaj pri la kreskanta rolo de la Interreto por la alirebligo de la faka literaturo.
Oni agnosku ke la scienco sola ne emas konvinki politikistojn, kiuj kutime pli influiĝas per la forto ol per la racio. Sed en la makrosocio estas granda elemento kiu respektos la sciencon, kaj se ili konvinkiĝas tra la scienca esploro pri la valoro de neŭtrala lingvo, ilia forto rapide efikos al politikistoj.
Oni do ne povas troestimi la gravecon de ĉi tiu laboro. Se Esperantologio ne havas konatan solidan sciencan bazon, la makrosocio neniam prenos Esperanton serioze. Por plifortigi tiun bazon ni bezonas multe pli da altkvalitaj scienculoj, kiuj produkteme laboros laŭ la brila ekzemplo de d-ro Blanke, kaj ĉi tiu broŝuro certe helpos altiri ilin al ege interesa kaj grava studado.
Jam ekzistas angla, germana, ĉeĥa kaj ĉina tradukoj. Pluaj tradukoj bonvenas kontakte kun d-ro Blanke.
Seán Ó Riain (Irlando)
La Ondo de Esperanto. 2005. №6 (128)