Eldonita en 2003 Mini-Dictionary de Edmund Grimpley Evans estas plaĉaspekta libreto kun mola flava kovrilo. La libro enhavas du vortarojn (angla-Esperanta kaj Esperanto-angla, po 30 paĝoj por ĉiu) kaj skizan priskribon de la Esperanta gramatiko. Aparte gravas, ke sur la kovrilo eblas trovi kontakteblecojn de Esperanto-organizoj en Usono kaj Britio.
Ĝenerale mi estas tio, kion oni nomas lingvemulo. Kaj pro ĉi tiu eco mi kun granda estimo rilatas al diversaj vortaroj: grandaj kaj malgrandaj. Tamen la Mini-Dictionary de Evans falas en kategorion, al kiu mi ankoraŭ ne scias, kiel rilati. Jen kial.
De unu flanko, plej bona maniero lerni vortojn de la nova lingvo (en nia kazo — Esperanto) estas uzo de Esperanto-nacia vortaro, laŭeble riĉe ilustrita per ekzemploj kaj nacilingvaj klarigoj. Tiel lernanto ne ligas rekte unu vorton de sia denaska lingvo al unu vorto en Esperanto, sed ekhavas (post iom da peno) la veran imagon pri ĉiuj signifoj de vorto kaj specialecoj de ĝia uzo.
De la alia flanko, la plej bona maniero estas ankaŭ la plej longa. Estas multe pli facile dum unu semajno ekscii bazojn de gramatiko, preni nacian-Esperantan vortaron kaj ekparoli. La rapida ekparolo estas pluso, la minuso estas (foje porlonge) fuŝa uzo de vortoj, dank' al alproprigitaj fare de la lernanto simpligoj de facila nacia-Esperanta vortaro.
La vortaro de Evans estas relative ampleksa facila nacia-Esperanta kaj Esperanta-nacia vortaro (po ĉ. 2,5 mil kapvortoj en ĉiu parto). Ĝi uzas multegajn simpligojn (fakte pli-malpli ĉiu linio de la vortaro estas simpligo). Ekzemple, la tre multsignifa Esperanta vorto sukcesi estas tradukata per unusola angla verbo succeed, sen iuj ajn komentoj. Siavice, la tre multsignifa angla verbo succeed estas en angla-Esperanta parto tradukata kiel sukcesi. Tio, i. a., povas kaŭzi jenan uzon de sukcesi: “Ŝi sukcesis min kiel estro” (en la senco “Ŝi iĝis estro post mi”). Ĉu tio estas miso de la vortaro, pri kiu ni parolas, aŭ de la tuta koncepto de “facilaj malgrandaj vortaroj”? Verŝajne de ambaŭ, ĉar ankaŭ en la facila kaj malgranda vortaro eblas doni iom pli da klarigoj almenaŭ por komplikaj, multsignifaj kaj plej oftaj vortoj.
Sendube la ambaŭdirekta vortaro de Edmund Grimley Evans helpos al multaj homoj ekuzi Esperanton. Por ni, en la komunumo, nur restas grava tasko fari ĉion, por ke tiuj homoj poste ne restu en la ekparola stato dum longaj jaroj.
Slavik Ivanov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2004. №6 (116)