Provizore, sed porlonge

Ertl, István. Provizore: Originala poemaro. — Rotterdam: Bero, 2004. — 60 pĝ.

Unuvorte: brile! Kaj nun — detalojn.

Se eĉ tre sperta poeziŝatanto ricevus tiun libreton sen kovril- kaj titolpaĝo, aŭ des pli se li legus nur apartajn poemojn — li certe ne sukcesus diveni la nomon de la aŭtoro, eĉ ties naciecon. Vintra nasko — similas mian propran Raŭkan improvizon. Kun Katrin' antaŭ la pordo kaj kelkaj sekvaj — ĉu Grigorij Arosev aŭ Ivan Naumov? Tramhaltejo dimanĉe — ĉu ne Oĉjo Dadaev? Do, moskva skolo? Sed jen brilaj vortludoj: “sinistre kaj senestre”, “mi-ope”, “mis-iloj” — ĉu Nikolai Lozgaĉev reviviĝis? Do, iu el Ruslando? Des pli — bone konanta verkojn de Gafur Gazizi, eĉ espriminta dankon al tiu, verkinta poemeton el unusilabaĵoj kiel fama siatempe Nokt-pens-ad, sed multe pli elegante kaj — diference de Gazizi — sen pekoj kontraŭ la Esperanto-gramatiko… Pri sia patrujo — ja certe temas pri Ruslando, ĉu ne?.. Sed jen Sub — ĉu Eli Urbanová (nekredeblas, ke tion povus verki viro!)? El la libroj de forgeso kaj komenco — ĉu nekonataj malnetaĵoj de La infana raso? Sonetoj italeskaj, ktp.

Kaj tamen ĉio ĉi estas verkita de István Ertl, hungaro loĝanta “en Eŭropo ie”. Ĝis nun ni konis lin kiel movadanon, tradukiston, proziston; pasintjare furoris lia akra kaj ĝuinda satiro La Postdomo — kaj jen ni ekvidas alian faceton de lia talento.

Tre ofte poeto havas rekoneblan stilon — sed ne ĉiam tio bonas. Ja traleginte kelkajn samstilajn poemojn oni povas ekenui: ĉio prognozeblas, nenia surprizo. Ne tia estas István Ertl: leganto miros kaj admiros ĉiupaĝe. Apudas poemoj kun senriproĉaj rimoj kaj ritmo — kaj tute liberaj, ankaŭ pensinstigaj prozaj noveletoj; apud klasika Esperanto — jam menciitaj unusilabaĵoj kaj peco en mistere (re)kreita pene komprenebla lingvo, transdonanta etoson de pratempo (pĝ. 14). Eĉ longa citaĵo el Kulturo de amo de d-ro Vilmos Szilágyi enplektitas en poemon kaj ne sonas fremde. Ĉiuj temoj ŝajnas esti tradiciaj — sed aperas en nekutima prezento. Neniaj edifaĵoj, nenio pri Esperanto mem. Eĉ nepraj por ĉiu poeziverkanto “programaj” vortoj pri destino kaj devoj de poeto (pĝ. 27) sonas moke-ironie, tamen ege trafe. “Pri fuŝpoemoj tiom honteme pruntitaj por opinio” (pĝ. 29) kompletigas la eldiritan tezon, ankaŭ la sekvapaĝa Penso kaj verso.

Vi provos tralegi unu paĝon rapide — sed jen necesas nerapida ripeto por kompreni kaj trasenti ĉiujn lingvajn nuancojn; kaj poste vi nepre ekmeditos, kaj iam sentos bezonon reveni al tiu paĝo… Gluti ĉion dum unu vespero tute ne eblas. Do tiun malgrandan libreton vi legos tre longe.

Mankas prefaco kaj postparolo; anstataŭ notoj pri la aŭtoro sur dorsa kovrilpaĝo estas ripetita la poemeto Disperdito. Prave. Ajnaj vortoj pri la libro kaj la aŭtoro formus en leganto ian anticipan rilaton — absolute superfluan ĉi-kaze.

Prenu kaj legu sen antaŭjuĝoj (ankaŭ mian recenzon forgesu — formu vian propran opinion). Verŝajne tia poemkolekto ne povus aperi en iu ajn nacia lingvo — do ĝoju kaj fieru, ke vi scias Esperanton.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №7 (117)


Recenzoj | Hejmo