Ne plu “La Bamba…”

Esperanto Desperado. Hotel Desperado: dekdu ĉambroj por amo kaj festo: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Onidire ĉi omaĝo al Quentin Tarantino ŝajnis neniam aperi en diska formo pro serio da ĉagrenaj malfeliĉaĵoj (ŝtelo de akordiono, vagado tra kvar sonstudioj ktp.), nur titana peno de la armeo da idealistaj kunhelpantoj, inter kiuj enestas steloj de esperanta rok-sceno kiel Jomo kaj Martin Wiese (gasta ĉefkantado en du titoloj) kaj Dennis Rock Tamba (donacinta du kanzonojn), kaj ilia altruisma solidareco ne permesis fiaski al ĉi tiu denaske agonianta projekto. Kaj mi senĉese demandas min: ĉu vere endis per la tuta kolĥozo tiri je oreloj tiom apatiajn kaj ettalentajn fiamatorojn nure pro la fakto, ke Esperanto Desperado malgraŭ krokodila nomo kaj terura franca prononco estas ne vica papaga kvako, sed pure raŭmisma ĝisostaĵo samkiel AmplifikiPersone?!

La albumon komencas bela & energia Ska ritmo… Unue Esperantan skaon uzis Piĉismo ankoraŭ en Esperantocore (1998), sed tiu bizara duonminuta parodio pli proksimas al t.n “power violence” aŭ “kalifornia grinco”. Ĉi-foje temas pri vera skaa ritmo — gratulojn! Malgraŭ evidenta melankolieco kaj depresiemo, la bandanoj tamen pli sukcesas en kreado de rapidaj dancigiloj kiel ŝpruca rokenrolo Ne permesas (mi denove gratulas). Sed blanka regeo kutime estas abomena, do mi preferus, ke Mi malbenas militon ludu Afrika Espero. La resto de la disko elvokas nek laŭdojn nek malbenojn — nur oscedojn. Bonas, ke la bando gustumas diversajn stilojn, sed ne sufiĉas majstreco por gluti.

Mi antaŭvidas aregon da koleraj fingroj en mian direkton, ja niaj fanatikuloj ne povas objektive juĝi la kanzonon kun almenaŭ unu vorto Esperanta, tamen mi esperas, ke mia malica tono provokos la bandon krei ion vere grandiozan.

Ĉu iu memoras, kiom aĉaj estis la unuaj registraĵoj de Dolchamar? Nuntempe ili ludas samkiel profesia plenkreskula rok-grupo! Sed pri tio legu sekvafoje…

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №3 (125)


Recenzoj | Hejmo