Enkonduko en la lingvoriĉon

Fiedler, Sabine; Rak, Pavel. Ilustrita frazeologio / Antaŭparolo de Detlev Blanke. — 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. — 143 p., il.

La reeldono de la jam konata frazeologiaĵkolekto surgrimpis la 8an lokon en la Furorlisto de la Bjalistoka UKo. Ne mirige, tiu populara libreto enhavas ĉion, kion povas bezoni komencinta kaj progresanta esperantisto, deziranta plibonigi sian lingvaĵon. Do, krom la frazeologiaĵoj mem — entute pli ol sesdek frazeologiaj esprimoj, kiujn la aŭtorino ĉerpis el sia pli frua scienca studoverko, klarigojn de la signifo, po du uzekzemploj — cititaj de diversaj eldonaĵoj (kun detalaj fontindikoj), simpatiajn desegnaĵojn de Pavel Rak ilustrantajn iliajn signifojn — tre konvenaj por faciligi memoradon de signifoj de la frazeologiaĵoj. Kaj laste (sed ja ne balaste) sekcion kun “Similaj esprimoj en aliaj lingvoj” — po 3-4 por ĉiu frazeologiaĵo, plej ofte en la germana, angla, franca kaj ĉeĥa lingvoj, sed ankaŭ en aliaj, foje eĉ en la indonezia. Sugestinde, laŭ mi, estas rearanĝi estonte tiun sekcion kaj decidi aŭ pri pli demokrata reprezentiĝo de aliaj lingvoj aŭ inverse elekti nur kelkajn, sed jam por la tuta verko. Per tio la libro fariĝus por la koncernaj etnolingvanoj eĉ pli alloga kaj eble surgrimpus pli alten en la furorlistoj de niaj libroservoj.

La frazeologiaĵoj, la uzekzemploj kaj la desegnaĵoj bone integriĝas kaj formas tutecajn po-2-paĝajn unuojn. Per siaj didaktika ĉarmo kaj lerto, ili elegante kaj profesiece enkondukas nin en la riĉon de la lingvo kaj espereble helpas veki ĉe la leganto pli profundan intereson pri Esperanta literaturo kaj kapablon ĝui ĝin.

Ryszard Rokicki (Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2011. №2 (196)


Recenzoj | Hejmo