Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…

Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p.

UEA

Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli ol universitata nivelo. La aŭtoroj pagas teruran prezon de sia laboro, ĉar post la legado de la libro mi konstatas, ke nur dekkelkaj esperantistoj scios pri kio temas en la libro kiel la tuto. Kiucele verki por dekkelkaj personoj? Kaj ĉi tie aperas unua problemo: dekkelkaj personoj, sed kiaj? Ĉu kreopovaj intelektuloj aŭ “tipaj esperantistoj”. Sed tia estis kaj estas de ĉiam la scienco. Ties “sekretojn” komprenas nur elito kaj ne valoras plu pricerbumadi tion.

La libro celas priskribi sociologie grupon de esperantistoj, kiuj partoprenis la 94an UK en Bjalistoko (2009), kaj la aŭtoroj de la libro opinias, ke tia grupo (n = 386) permesas krei koheran portreton de la tuta esperantistaro. Ĝenerale mi konsentas pri tio. Riĉaj metodoj de la esplorado (en ĉi tio rotacia metodo de varieco de Kaiser-normaligo kaj SWOT-analizo) estas korekte uzataj. Strukturo de la verko klara kaj sinsekva analizo plenumiĝanta. Bibliografio fundamenta kaj sufiĉa. Lingvo de la disciplino kaj de la laboro korekta, foje pliriĉiganta Esperanton per nuancoj de la esperanta leksiko: la vorto “leĝo” (p. 27 kaj 28) en la populara senco signifas ion alian ol en sociologio, kie ĝi aperas kiel iu dialektika regulo. Prilaboron de la datumoj ni danku al Małgorzata Tyszko kaj Maciej Kokosiński.

La verkado de la libro devis daŭri kelkajn jarojn kaj estas farita senpage, dum eĉ nur en la polaj kondiĉoj la aŭtoroj povis postuli subvencion por verki la libron en la sumo de 100 mil zlotoj (mi scias tion, ĉar kelkfoje mi estis recenzisto de la pola Nacia Centro de Sciencoj), respektive ekz. en Nederlando almenaŭ 60 mil eŭrojn. Aldone: ili povis postuli, ne signifas, ke ili ricevintus tiun sumon, ĉar – kiel sciate – pri la sciencaj subvencioj decidas plej ofte politikistoj kaj sciencistoj, kiuj pridiskutas subvenciojn en la angla lingvo, neglektante lingvajn problemojn. Ni notu ke la eldonon de la libro subtenis Esperantic Studies Foundation.

Post la glorinda omaĝo, kiun mi esprimas al la kunaŭtoroj de la libro, mi esprimu miajn personajn impresojn pri la rezulto de la esploroj. Tio, kion mi ekscias el la libro pri “tipaj esperantistoj” teruras min kaj nur konfirmas mian konvinkon, ke kun esperantistoj oni nenion povas konstrui.

Unue, tie kie la lingvo estas distinga eco de la komunumo okazas, ke 13% da esperantistoj legis neniun libron. Al tiuj, kiuj respondis ke ili legis dum la jaro unu libron (p. 36 kaj 37), mi ne kredas, ĉar pollandaj esploroj pri la legado atestas, ke duono de respondantoj mensogas (eble esperantistoj ne mensogas, sed nur poloj?). Simile estas pri gazetaro, sed kia gazetaro: Le Point, Polityka, TimesArgumenty i Fakty? Unu “kajero” de la semajnrevuo Der Spiegel havas pli malpli tiom da paĝoj, kiom la jarkolekto de La Ondo de Esperanto. Ne estas riproĉo, nur trista konkludo! Do amaso da esperantistoj scipovas subskribi iun dokumenton kaj legi simplan instrukcion kuiri ovon. Sed tia estas ankaŭ granda “neesperanta socio”, kion atestas la interneto.

Se ni esperantistoj estus en la nombro de unu miliono, oni povus revi, ke eblas ion fari. Sed ni estas diaspora malplimulto ne pli granda ol (kiom?) esperantistoj. La financa elito de la Bjalistoka UK gajnas averaĝe 1682 eŭroj monate (p. 31), konsumas servojn de UKoj, do amikajn renkontojn, distron, turismon kaj snobismon. Kaj kie estas, proverbe dirante, sango, ŝvito kaj larmoj, kiel en la pionira periodo?

Miajn negativajn konvinkojn pri la movado konfirmas ankoraŭ unu konkludo de la libro. SWOT analizo montras, ke laŭ esperantistoj la plej danĝera “objekto” de la movado estas aliaj esperantistoj (p. 84 kaj 85). Tiu rimarko koncernas ĉefe maljunulojn, kiuj klaĉas kaj kverelas kaj “forpuŝas homojn de la asocio”. Mi soifas scii tutan opiniaron ĉi teme. Do tiuj, kiuj interesiĝas pri esperanto por havi esperantlingvajn amikojn, do 68,1% samtempe grandparte malamas kunestulojn (p. 43)! Ĉefaj motivoj daŭre interesiĝi pri esperanto atestas, ke la esperantistaro havas nur distrajn kaj nebulajn interesojn. Neniu el la enketitaj partoprenantoj de UK en Bjalistoko interesiĝas pri la esperanta kulturo kaj literaturo! (p. 43). Eĉ ne valoras analizi ĉion ĉi.

UEA

El ĉi tiu vidpunkto plua analizo de la movado estas vana, ekzemple, ĉu UEA troviĝas en “diabla cirklo” aŭ estas memcelo (p. 94-98).

La atentema leganto trovos multajn ŝokajn kolektivajn saĝecojn de la grandparto de esperantistaro, kiuj metas la movadon proksime de iu eklezio, kie ĉiuj deziras feliĉon, vinon kaj savon (p. 47).

Sur kiu fundamento Galor konstruas la konvinkon, ke “Apero de Esperanta Civito favoris popularigadon de raŭma-finvenkisma dikotomio (nun ĝi sonas arkaike, forgluita de reala e-vivo)” (p. 18). Kio tamen estas reala Esperanto-vivo? Evidente, UEA, ekster kiu eblas nenia savo! Sed la historio instruas, ke ne ĉiam la plimulto pravas. La libro vole nevole montras, ke “La legantoj de Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto subtenas malpli ofte la hobian motivon” (p. 50). Ja ne per hobia motivo Edmond Privat batalis en Ligo de Nacioj en 1922 kaj Ivo Lapenna en Montevideo en 1954.

Sur la paĝoj 105-110 troviĝas persona polemiko de Zbigniew Galor kontraŭ mi, foje ofende, okaze de mia recenzo (La Ondo de Esperanto, 2005, №11) pri la libro Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko” de Detlev Blanke.

Ĉar la leganto rajtas ne scii ĉiujn detalojn por deĉifri la aludojn, mi diros rekte: Zbigniew Galor celas diri, ke Walter Żelazny estas idioto. Mirigas min, ke tiucele Galor bezonis kvin paĝojn. Aldone: “Laŭ Żelazny tio estas historio de popoloj kontraŭ sia volo kontrolataj pere de sistemo de Moskvo. Vereco de tiu ĉi konstato montriĝas iluzia. En socialismaj landoj… ktp…” (p. 108). Mi ne povas polemiki kun iu, kiu scias la veron, kiu montriĝis iluzia. S-ro Galor jam temp' estas vekiĝi kaj rezigni pri la primitiva diskurso de la historia dialektiko. Punkto. Fino.

Je la starigitaj esplordemandoj, la libro respondas profunde, sed tamen la aksiologio de la libro ne konvinkas min. Se fari tiel profundajn esplorojn, estus bone ekscii, kial esperantistoj kabeas (estas tamen kial foriras kaj revenas al UEA, p. 75-78). En la bibliografio (mi povus aldoni centon de aliaj valoraj nomoj) troviĝas jenaj nomoj de iamaj elstaraj esperantistoj-intelektuloj: Tazio Carlevaro, Tadeusz Ejsmont, Jerzy Leyk, Jouko Lindstedt, Sándor Révész. Ĉiu el ili vivas kaj estas facile atingebla. Kial ili forlasis la movadon? Kvankam la libro UEA en konscio de esperantistoj klare montras la objekton de la studo (386 partoprenantojn de UK en Bjalistoko), ĉu ne valorus tamen profundigi la esplorojn historie kaj aperigi ie en anekso de la libro respondon de la nomitaj homoj: kiel aspekt/-is/-as en ilia konscio UEA? Certe laŭ la metodo de intervjuoj kun ekspertoj. Carlevaro estas citita en la libro per artikolo el 1977 (antaŭ preskaŭ kvar jardekoj) dum pri lia esenca eseo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? (1999) la libro komplete silentas. Tazio Carlevaro montris kaŭzojn, pro kiuj Esperanto ne ĝisvivos la jaron 2045: “Esperanto disvastiĝis en esperantistaj diskut-kluboj. Kaj ĝi restas en tiuj kluboj. Tiu estas vera senelirejo” (Carlevaro, p. 36).

Laŭ mi la menciitaj intelektuloj forlasis la aktivadon, kiam ili malkovris la vanecon de la movado, la vanecon kiun science pruvas Galor kaj Pietiläinen, sed ili eltiras aliajn konkludojn ol mi. Ĝis nun la movado ne dediĉis sciencan studon al tio, pro kio esperantistoj kabeas kaj kiom da ili? Rigardu ĉirkaŭ vi kaj konstatu, kiom da el ili kabeis? Ili forlasis la movadon pro preskaŭ sama kaŭzo kiel Kazimierz Bein (1872-1959). Li diris dudek jarojn post kiam li kabeis:

“Mi ja estas ne plu Esperantisto, eĉ kontraŭulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!” (Literatura Mondo, 1931, №7, p. 144-145).

Kiam ni trovus respondon kvantan kaj kvalitan je la demando, pro kio la plej valoraj esperantistoj kabeas, tiam ni havus kaj la diakronan kaj la sinkronan portreton de la movado, pli taŭgan ol esplori tiujn, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj?

Post la finlego de la libro UEA en konscio de esperantistoj, mi opinias, ke la libro estas senkritika apologio de UEA kaj ke esperantistoj “restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…” (samloke). Mi havas hodiaŭ, en 2015, la samajn impresojn kiel Kabe en 1931.

Ĉiukaze ni havas tre valoran, sciencan libron pri esperantistaro, kiun komprenos nur dekkelkaj esperantistoj. Neniu kulpas pri tio, eble nur tiuj kiuj nova monsistemo por solvi ĉiujn mondajn problemojn en dudek kvar horoj.

Walter Żelazny

La Ondo de Esperanto, 2016, №2 (256).