La aŭtoro, Ronald Gates, estas emerita profesoro, kiu post sia emeritiĝo verkis jam relative grandan nombron da krim-noveloj kaj -romanoj. La scenejo en tiuj verkoj estas preskaŭ senescepte imagata universitato aŭstralia kaj la ĉirkaŭanta medio.
Ĝenerale la priskribo de eventoj estas relative leĝera, nur sufiĉa por indiki la etoson, sed sen multaj detaloj. Parolo kaj ago distingas la rakontojn. Tial la leganto ne bezonas cerbumi multe por sekvi la intrigon. Oni ne serĉu lerte kaŝitajn spurojn, por eltrovi la krimulo(j)n. Estas kvazaŭ la leganto akompanas la detektivon aŭ policiston dum la enketado, tiel ke la solvo de la krimo ne estas antaŭvidebla. Tiel estas en ĉi tiu romano. La krimulo estas trovita preskaŭ hazarde, post multe da serĉado farata de la policisto, Komisaro Roberto Elis, kiu pridemandas suspektindulojn. Sed sukcesa identigo de la tute ne suspektita kulpulo ŝuldiĝas al hazarda trovaĵo fare de universitata gardisto Petro Tomson.
La intrigo: Naŭ klasanoj de kurso de botaniko, gvidate de docento Doktoro Marŝman, piknikas kaj esploradas en granda praarbaro proksime de la universitato. Relative tipa medio aŭstralia, kie ekster la urboj la naturo estas ankoraŭ pli-malpli sovaĝa. Dum la ekskurso Doktoro Marŝman vagas for de la grupo, sed neniam revenas. Post serĉo oni trovas lian kadavron: laŭaspekte li falis de la supro de krutaĵo, sed kuglotruo en lia korpo indikas murdon. Lia propra pafilo troviĝas, sed kvankam samkalibra, scienca ekzameno montras ke ĝi ne estis la murdilo.
En la kabineto de Doktoro Marŝman, ĉe la universitato, oni konsciiĝas ke li ne estis tute honesta persono. Li ne malemis postuli subaĉeton, por garantii sukceson al studentoj; ĉantaĝo ankaŭ estis hobio lia. Verŝajne iu viktimo lia lin murdis, sed se tiel, kiu, kaj pro precize kio?
Tion devas elserĉi Komisaro Elis. La romano estas facile legebla kaj nepre distra. Ĝia kvalito estas literature meza: la stilo de la aŭtoro estas ĝenerale bona; ĝi ne tedas, kaj oni deziras plulegi ĝis la fino. La leganto nek anticipas, nek renkontas grandajn surprizojn. Se oni legus pri la eventoj en tagĵurnalo, oni ne miregus. Tiaĵoj ne okazas ĉiutage, sed ili ja kelkafoje okazas.
Kelkaj gramatikaj idiosinkraziaĵoj ĝenis min dum la legado. La aŭtoron influis aŭstralia esperantologo, kiu volas enkonduki uzadon de supersigno en la esprimoj káj … káj kaj áŭ…áŭ por ilin elstarigi; kaj enkondukas du novajn gramatikaĵojn: ante (de) por anstataŭi la esprimojn “farante” kaj “rilate al”; kaj ate (de) anstataŭ “fare de” aŭ simpla “de”. Ankaŭ el de kiam tute sufiĉas simpla “el”. Sed Ronald Gates tre nekonsekvence uzas tiujn esprimojn.
Kelkfoje, sed tre malofte, anglismoj ne estis elsarkitaj. Da komposteraroj estas nemulte. Multe pli malplaĉis al mi la fakto ke dum dua lego de la romano, la gluo kuntenanta la paĝojn kaputis. La kovrilo defalis, kaj aliaj paĝoj minacis kunfali.
Malgraŭ tiuj priplendindaĵoj, la romano estas, ensume, interesa. La stilo ne estas altranga sed akceptebla. Do leginda libro kiam oni volas distraĵon.
Don Broadribb (Aŭstralio)
La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)