El la surtera mizero en la kosmon

Pressburger, Chava. Taglibro de mia frato: Memornotoj de Petr Ginz el la jaroj 1941–1942 / Tradukis el la ĉeĥa Vlastimil Novobilský, Věra Novobilská. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 160 paĝoj; il.

La vivkandelo de Petro Ginz flagris nur dum 16 jaroj. Lia surtera vivovojo finiĝis 1944 en la fornoj de Auschwitz. Li estis unu el milionoj, sed ĉar li verkis taglibron, ni konas parton de lia vivo sufiĉe bone.

Petro estis inteligenta, sciavida knabo kun multaj talentoj. Li desegnis kapable. Lia fantazio portis lin ĝis la luno. Li ankaŭ klopodis verki rakontojn en la maniero de Jules Verne. Kelkaj fragmentaj rakontoj de Petro Ginz postvivis la holokaŭston kaj eblas legi ilin en la eldono de la taglibro. Per literaturo Petro prilaboris la ĉiutagajn hororaĵojn:

Bildo de Petro Ginz“Mi ekpensis: kial la pura papero de la infanaj animoj jam de la juneco devas trairi tra la rotacia presmaŝino de la socia vivo, kiu surpresos sur ĝin la plej diversajn ecojn kaj premos ĝin per la premo de la zorgo pri la vivteno kaj per atakoj de malamikoj” (pĝ. 119).

Senteble la stilo de Petr Ginz ne havis tempon por maturiĝi. Liaj rakontoj kaj ankaŭ la folioj de la taglibro estas tamen interesaj pro la dokumenteca valoro. La taktiko (ne nur de la nazioj, sed de ĉiuj persekutantaj tiranoj) estas iom post iom forpreni la civitanajn rajtojn kaj laste ankaŭ ŝteli la homan dignon de la viktimoj. Sur la unua paĝo (19. IX. 1941) Petr notas, ke judoj nun devas porti videblan emblemon kun la vorto “Jude” sur ĝi. Poste okazis la “transportoj al Pollando”. 23. XI. 1941 jam 5000 homoj estis for. 20. XII.1941 malsaniĝis lia amiko Popper:

“Li vizitadis judan kuraciston, sed tiu forveturis al Pollando”.

Kaj daŭre la judoj devis liveri tion kaj jenon al la okupaciantoj:

“23. XII.1941. Ni ĵus ricevis anoncon de la juda komunumo, ke ni […] fordonu blovharmonikojn […], termometrojn k.a., fotoaparatojn kun akcesoraĵoj. Krom tio oni devas anonci netransporteblajn muzikinstrumentojn”.

Se humiligo okazas kvazaŭ rutine, ĝi preskaŭ fariĝas parto de la ĉiutaga vivo. Imagu jenan okazintaĵon hodiaŭ:

“30. VI. 1942. Mi estis tre brutale elĵetita el la tramo far unu germano. Li diris: «Heraus! Eksteren!» Laŭvice, kiel decas, unue germane, poste ĉeĥe, kaj mi devis eksteren; laŭdire, pro tio ke mi veturigis neenpakitan plumkusenon”.

Ni havas nur malmulte da dokumentoj el la perspektivo de la persekutitoj (ekzemple ankaŭ la notoj de Mirjam Bolle meritus tradukon al Esperanto). Tial la taglibro de Petr Ginz havas elstaran valoron.

La eldono tamen estas mankhava. La fratino de Petr, Chava Pressburger, prizorgis la aranĝon de la materialo. Bedaŭrinde ŝi rerakontas en siaj notoj jam sufiĉe konatajn aferojn de la holokaŭsto — kiuj volas tiujn informojn, povas serĉi ilin en la fontoj, kiujn Pressburger mem mencias. (Krome estas kelkaj nenecesaj ripetoj kaj malmultaj, sed ĝenetaj komposteraroj.) Chava Pressburger tute malaperas malantaŭ la notoj de sia frato. Estus valore, se ankaŭ ŝi estus doninta al ni siajn memorojn pri la frato kaj la tempo de persekuto. La homoj de tiu generacio baldaŭ ne plu vivos inter ni kaj baldaŭ ni ne plu povas demandi ilin, kiam ili estos for. Tiam la aktiva memoro pri la holokaŭsto ne plu ekzistos kaj ni nur havos dokumentojn kiel tiu ĉi.

La eldono estas bela, la reproduktaĵoj el la taglibro estas perfektaj (sed kial ne estas klarigoj kaj tradukoj de ĉiuj desegnaĵoj sur pĝ. 67, 79 k.a.)? La tipografia aranĝo kun varianta longeco de linioj estas tro aparta por plaĉi la leganton.

Mi ne povas kompari la tradukon kun la originalo, sed mi suspektas, ke la tradukintoj ne ĉiam fidele redonas la knaban stilon de Petr.

En la familio de Ginz oni konis Esperanton. La patro Otto estis sufiĉe konata kaj aktiva parolanto de Esperanto. Pri lia aktivado oni povas jam legi en la unua eldono de la Enciklopedio de Esperanto. La gepatroj uzis la lingvon en la komenco kiel sekretan kodon inter si, sed poste ankaŭ la infanoj trovis intereson pri la lingvo. Pri tio atestas eta vortlisto, kiun Petr kompilis en Terezin.

La fantazio gvidis Petron el la surtera mizero en la kosmon. Unu el liaj desegnoj efektive faris tiun vojaĝon — la israela kosmonaŭto Ilan Ramon kunportis ĝin en 2003 ekster la teron dum la lasta misio de la kosmoŝipo Columbia.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2006. №6 (140)


Recenzoj | Hejmo