La recenzata internacia kurso, aperinta unuafoje en 1993, estas bona ekzemplo de (rara en la Esperanto-mondo) lernolibro, orientita al reala komunikado. Tia estas la pozicio de la aŭtoro mem: “ĝi ne estas lernolibro por aŭtodidaktoj”. Tio signifas, ke jam de la komenco subkompreniĝas, ke ekstudinto ne sidos sola antaŭ mistera foliaro, sed akiros lingvaĵon el neevitebla interkomunikiĝo, tuj provos kontakti aliajn per la nova komunikilo. (Ne malkomprenu min pri aŭtodidakteco kaj mistera foliaro — ankaŭ tion mi trovas bona kaj interesa sialoke). El tiu praktiko sekvas plia memfido en parolo, ne ekzistas kutima granda baro por salti de skriba-lega posedo al la buŝa.
Kroma kontribuo al estonta komunikpovo de studantoj estas la dialoga formo, en kiu la lingvo estas ĉefe prezentita — temaj dialogoj, rolludoj, demandoj k.s. Krom la dialoga formo prezentiĝas ankaŭ variaj funkciaj stiloj: oni legas varbaĵojn kaj veterprognozon, deklaraĵon kaj kuirrecepton, oni skribas vivresumon kaj kontrakton, oni plenigas aliĝilon kaj mendilon…
Aparta avantaĝo estas la elektita temaro. Tute subtenindas la penso de Paul Gubbins, ke unu el la kialoj de malmulta praktika uzado de Esperanto povus esti la enuiga temaro de klasikaj lernolibroj, kiu malfacile ligiĝas kun praktika vivo — klasike oni diskutas plumamikojn, historietojn pri lernantoj, hobiojn… Paul Gubbins prave proponas temojn pli proksimajn al la vivo: komercaj interparoloj, pertelefonaj interparoloj, interparoloj en oficejo, interparoloj por surstrata orientiĝo, interparoloj en hotelo, kafejo, flughaveno ktp.
Krom komunika aliro la libro enhavas iom da aliro struktura — ĝi havas apartan malgrandan prigramatikan parton fine de la libro, al kiu oni povas referenci. Malmultaj gramatikaj rimarkoj estas ankaŭ pozicio de la aŭtoro — “gramatiko nature elmergiĝu el la lingvo mem”, t.e. el la praktiko. Tio apenaŭ estas malavantaĝo de la libro, ĉar en Esperanto ne mankas gramatikaj teoriemaj libroj. Mankas ĝuste komunik-orientitaj lernolibroj — kaj tiun mankon Kunvojaĝu parte kovras.
Oksana Burkina (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)