Koncize kaj konvinke

Handzlik, Georgo. Verdeskaj pensoj: Originalaj esperantaj aforismoj. Kun multaŭtora antologio. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2009. — 136 p.

Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik estas la unua aro de kurtforme esprimitaj opinioj kaj rimarkoj pri Esperanto, esperantistoj kaj Esperanto-movado.

En la unua, 83-paĝa parto de la publikaĵo oni fiksis, kiel informas la subtitolo, “originalajn esperantajn aforismojn” de la aŭtoro mem, verkitajn kaj prezentatajn publike dum multaj jaroj. Sur 50 paĝoj de la dua parto ni trovas la “multaŭtoran antologion” — trarigardon de pensoj kaj eldiroj de konataj, diversnaciaj esperantistoj.

Teoriuloj pri literaturo diferencigas ĉiujn eblajn formojn de la kurta eldiraĵo. Jen kelkaj el ili, aplikataj abunde de filozofoj kaj verkistoj dum jarcentoj:

Maksimo. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo esprimita koncize. Ofte ĝin aplikis, ekzemple, La Rochefoucauld [Laroŝfuko].

Sentenco. Mallonga frazo enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo. Popularaj estis iam sentencoj de Seneka, ĝis nun oni ofte citas sentencojn de Salamono.

Proverbo. Popola maksimo enhavanta konsilojn aŭ konstaton pri la ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.

Aforismo. Konciza, sensoriĉa eldiro esprimanta principon aŭ penson rilatantan al scienco, arto, moro aŭ kredo.

Tiuj difinoj taŭgas al la interesato, kiu volus pretigi teorian bazon por la legado. Tamen estus troigo kalkuli, kiom da frazoj el la volumeto apartenas al tiu aŭ alia ĝenro de la kurtaj formoj. Gravas, ke la libreto enhavas ĉiujn el ili kaj plimulto povas nin pensigi kaj ĝojigi.

La menciitaj kurtaj formoj de la elparolo, allogaj kaj efektaj postulas fortan disciplinon. Sen koncizeco kaj samtempe klareco, en certaj formoj ankaŭ sen sprito ne naskiĝos atentinda penso, kiun valoras memori kaj apliki. Verdeskaj pensoj feliĉe sukcesis eviti kaptilojn, en kiujn povas enfali tro loze pensantaj ŝatantoj kaj prononcantoj al tiu ĝenro.

La aŭtoro dividis la propran parton de la aro je kurtaj ĉapitroj, kies titoloj prezentas la klasikan devenon. La plej efika rekomendo estos citi kaj ĉi titolojn kaj erojn de la enhavo.

El Dek ideoj por ne studi Esperanton precipe konvinkas min la kvara: “Tiuj, kiuj nur bojas, bezonas ne helplingvon, sed psikiatron”.

La pensoj el la ĉapitreto Tra densa mallumo... ne tro modeste sed sprite aludas al vivo de la Majstro: “Mi ege similas Ludovikon, ankaŭ mia patro diris, ke mi ne okupiĝu pri stultaj ideoj”. Aliaj prezentas scion de spertulo vivanta sufiĉe longe en la difinita socio: “Oni batalas kontraŭ malnovaj antaŭjuĝoj por starigi la novajn”, aŭ “Eĉ diojn homoj kreas laŭ la propraj ideoj”.

Amare admonas nin la ĉapitro Plej bela lando Promesujo: “Kelkaj eternaj ideoj mortis jam pro malsato”; “Sobra rigardo al la mondo tuj devigas min trinki glason da vodko”.

Devas plaĉi la parto titolita Diligenta kolegaro. Ĉiu, kiu sufiĉe longe okupiĝas pri niaj strangaj ideoj kaj vivas eĉ de tempo al tempo en nia internacia komunumo alte taksos tiajn observojn: “Havante tutan PIV en la kapo, li ne havas jam liberan spacon por pensi”; “Amikojn vi povas havi multajn, ĝis kiam vi ne intencos loĝi ĉe ili”; “Esperanto rejunigas homojn, kelkaj iĝis jam infanecaj”.

Tiklajn aferojn kunligitajn kun la populara strebo de esperantistoj priskribas la ĉapitreto Dumvoje al la Fina Venko, kio povas okazi pli ĉagrena ol konsola: “Vivu la verda stel' — ĝis kiam?”; “Li ne konas Esperanton, sed kapablas ĝin surkraĉi”; “Pioniroj: mortintaj problemfarantoj”.

La ĉapitro Ekvilibro precipe perverse montras diversajn homajn malbonsentojn: “Ne piedfrapu erinacon... nudpiede”; “Tio estis prospera jaro, diris... tombeja enterigisto”; “Por la kato ne gravas la musa vidpunkto”.

Virinoj estas heroinoj de la ĉapitretoj Ina Venko kaj In-formoj. Ilia enhavo abundas je malicetaĵoj, sed ankaŭ je vortoj de admiro al duono de la homaro, ĉar ja: “Viro kaj virino: la samo, sed kontraŭa”; “Virino mem decidas, kiu ŝin venkos”; “Ŝi facile forgesas pri siaj sinforgesoj”; “Ĉiuj virinoj estas belaj, tamen kelkaj pli”.

Interlingvistiko praktikata alportas al ni gravajn kaj malpli gravajn konsiderojn pri lingvoj, ties praktikado kaj eblecoj interkompreniĝi. “Malgrandaj homoj ofte krias grandajn vortojn senenhavajn”; “Ju pli da interhomaj kontaktoj, des pli da miskomprenoj”; “Esperanto ŝanĝis lian vivon, kiam la edzino komencis... legi liajn E-leterojn”; “Ankaŭ por kvereloj necesas komuna lingvo”.

La ĉapitreto Nia unika kulturo verŝajne entute nekomprenebla, se ni strebus traduki ĝin al iu ajn lingvo, povas doni al esperantistoj multe da kontento. “Ĉiu havas sian Beaufront”; “Esperantisto: ĉiu persono, kiu uzas la internacian lingvon por kiu ajn celo, eĉ por idigi ĝin”; “Eĉ la Ŝlosilo de Esperanto ne efikas, se la seruro rustas”; “Fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas la propran tombon”.

La partoj Malproksimaj konatoj, Rapida kurso pri vivo, Mi parolas kun rapido, Vidpunktoj, Sinonimoj kaj Verdire abundas je konstatoj rilatantaj al la vivo ĝenerale: “Ne instruu al birdoj flugi”; “Mi estas tolerema, se aliaj obeas min”; “Ju pli granda vizitkarto, des pli eta posedanto”; “Kial oni ne punas ŝtelistojn de la tempo?”; “Se vi ŝatas rozojn, alkutimiĝu al dornoj”.

Al la Esperantaj aferoj revenas la aŭtoro en ĉapitreto Niaj UK-oj. La partoprenantoj de ĉi tiuj ĉiujaraj kongresoj scipovas apreci agacajn observojn kaj spritajn, ne tro malicajn pikojn: “Dum UK oni parolas nur esperante — ĉu manko de toleremo?”; “Oni povas koni esperantistojn kaj malgraŭ tio ŝati Esperanton”; “La kongresanoj danke aplaŭdis lin pro la parolado, kiun li ne faris”; “Li paŝis la vojon celitan, sed en misa direkto”; “El teatra programo: Li naskiĝis en 1961; Ŝi naskiĝis en Zagrebo”.

La lasta aŭtora ĉapitro estas ŝerca kompletigo de la Plena Ilustrita Vortaro. La terminojn kompreneble li ordigis laŭalfabete. Jen kelkaj el ili: “Bumerango: Ĵetilo, kiu alkutimiĝis al la ĵetanto”; “Dankemo: Plej efemera el la sentoj”; “Idioto: Homo, kiu opinias malsame ol mi”; “Kongresa libroservo: Loko, kie kuŝas libroj kaj oni vendas bildkartojn kaj globkrajonojn”; “Samideano: Homo, kies ideoj tute ne gravas”.

Bona koncepto estis kompletigi la pensaron per verkoj de antaŭuloj de la aŭtoro. Kun vera interesiĝo kaj ne rare kun raviĝo ni ekkonas aŭ relegas orajn kaj verdeskajn pensojn de la Majstro mem kaj de aliaj elstaraj literaturistoj — Julio Baghy, Raymond Schwartz, Claude Piron, William Auld, Marjorie Boulton, Vinko Ošlak, Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec. Kaj ankaŭ de multaj aliaj, kiuj por instrui vivon aŭ ridigi ne bezonas verki romanojn.

Ĝue ni memoros, ke “Trinki brandon el respektinda kafotaso povas trompi viajn najbarojn, ne vian hepaton” (Schwartz); “Nin oldigas ne jaroj, nur pensoj malgajaj” (Bronŝtejn); kaj “Kiso, pri kiu oni rezignas, daŭras eterne...” (Ošlak).

Tutcerte la fama alvoko de Izrael Lejzeroviĉ “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin” ne taŭgas por Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik. Kun sinceraj gratulaj vortoj pro la pripenso kaj realigo de ĉi tiu libro mi emas certigi la aŭtoron, ke lia verko estos aĉetata kaj legata... eĉ kelkfoje.

Lidia Ligęza (Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2010. №10 (192)


Recenzoj | Hejmo