Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il.

HEL

Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.

La du aŭtoroj dividis inter si la verkadon. La diversaj ĉapitroj ne estas aparte subskribitaj, sed evidente Silfer ĉefe respondecas pri epokaj superrigardoj kaj ĉapitroj pri teatro, dum Minnaja ĉefaŭtoris la reston, do la plimulton. Oni sufiĉe facile distingas la du stilojn.

Mi tre ŝatas la manieron laŭ kiu Minnaja rakontas kaj analizas la historion. Lia stilo estas simpla kaj klara, la lingvaĵo plejparte bona kaj la rakonto konkreta, flua kaj atentokapta. Li ofte uzas historian prezencon, kio helpas al mi senti proksimecon kaj ĉeeston en la evoluo kaj eventoj. La stilo de Silfer estas pli vortriĉa, kelkfoje vante esotera, kaj liaj manioj kaj ŝiboletoj iom lacigas min.

KOMPARO

La sola pli frua verko de sama amplekso estas la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE) de Geoffrey Sutton aperinta en 2008. La du verkoj tamen ege diferencas inter si, ne nur per la lingvo. Dum Historio de la Esperanta literaturo (HEL) pli amplekse traktas la fruajn epokojn ol la malfruajn, en CEOLE estas male. Dum HEL kronikas, revuas kaj analizas, CEOLE ĉefe kolektas amason da faktoj. Sutton ne eldiras proprajn prijuĝojn pri la verkoj, sed citas erojn el diversaj recenzoj, tiel ke mi ofte sentas min invitata en diskuton. Male, Minnaja preskaŭ ĉiam prezentas sian propran prijuĝon kaj nur de temp' al tempo citas el recenzoj, ofte por subteni aŭ precizigi la eldiritan opinion, relative malofte por pridiskuti ĝin. Persone mi trovas esence, ke la aŭtoro mem pesu kaj prijuĝu la traktatajn verkojn, sed mi plej ŝatus havi kombinon de ambaŭ aliroj, kio kompreneble rabus pli da spaco.

Sutton en CEOLE strebas katalogi ĉiujn verkojn originalajn kaj tradukitajn de ĉiu traktata verkisto. En HEL ni ricevas elekton, kies kriterioj kaj motivoj ne klaras. Tute ne aperas listoj de kompletaj verkaroj, kion mi trovas manko. La leganto ne povas scii, kio estas ekskludita.

CEOLE

La traktado de tradukita literaturo en HEL estas kaprica. Komence oni ja mencias multajn tradukaĵojn fare de Zamenhof, Grabowski, Kabe kaj aliaj. Poste estas menciataj verkoj el Dante, Boccaccio, Madách, Martinson, Grass kaj kelkaj aliaj. Sed mankas amaso da gravaj tradukaĵoj, kiel tiuj el Gogol, Dostojevskij, Kalevala, Kivi, Lagerlöf, Bulgakov, García Márquez, Hemingway, Miyazawa, Tolkien, Kertész kaj multaj aliaj.

Se daŭrigi la komparon, mi trovas HEL-on pli bela, pli zorge kaj konscie redaktita kaj pli flue legebla ol CEOLE. HEL amase citas el poemoj, malofte ankaŭ el prozaj verkoj, dum ĝi iufoje resumas la intrigon de romano, kio ne okazas en CEOLE. Ankaŭ la ampleksa referencaro estas atuto en HEL.

En CEOLE aperas mallonga parto kun “specimenoj”, por montri al la anglalingva leganto kiel aspektas Esperanto, kaj aldone vortareto por helpi deĉifri la tekstojn. En HEL aperas antologio, kies poezia parto ampleksas 56 paĝojn kaj la proza 22. La kriterioj de elekto estas neesprimitaj kaj nekompreneblaj al mi. Relative multaj poetoj ja estas reprezentitaj. Sed la malgrandega proza elekto estas nur bizara.

Ambaŭ verkoj dividas la Esperantan literaturhistorion en epokojn, sufiĉe simile. La interperiodaj limjaroj laŭ Sutton estas 1920, 1930, 1952, 1975. Laŭ Minnaja kaj Silfer temas pri 1921, 1937, 1952, 1970, 1993. Mi persone ne komprenas la obsedon de esperantistoj pri divido en epokojn, kiu en HEL havas la maloportunan sekvon, ke verkistoj longe aktivaj estas dishakitaj en pecojn.

Fine de la komparo mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?

ANALIZOJ

Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion. Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj. Evidente la multaj kaj ampleksaj citaĵoj helpas krei imagon pri la verkoj. Konkludoj foje estas ege trafaj. Pri Kalocsay li skribas: “entuziasmo estis ne pri tio, kion li diris per la versoj, sed pri la versoj, per kiuj li tion diris” (p. 121).

Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.

Traktante Metropoliteno de Varankin, li mencias nek la metrokonstruon nek la meta-literaturan trajton, do ke ĝi estas romano pri la verkado de tiu sama romano. Pri Sen titolo de Ŝirjaev li asertas, ke ĝi “estis finita jam en 1898”. Simpla komparo kun la tekstoj, kiujn la junulo vere kreis tiuepoke, tuj pruvus tion absurda. Ĉe Homoj sur la tero de Engholm Minnaja ŝajne maltrafis la ĉeftemon esprimitan jam en ĝia titolo.

Pli grava manko estas la plena silentado pri iuj verkoj kaj verkistoj. Plej ŝoke mankas ajna mencio de Karuseloj... de Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva). Tiu estas romano el 1987, kiu unikas el pluraj vidpunktoj, plej grave pro la vertiĝa stilo adaptita al la rakonto. Ne eblas, ke Minnaja ne konscias pri ĝia ekzisto, do la ekskludo estas grava misdecido.

Mankas ankaŭ mencio de verkistoj kiel Peter Brown, Jana Cichová, Gerard Cool, Deng Huijin, Vladimir Glazunov, Adalberto Huleŝ, David K. Jordan, Anja Karkiainen, Benita Kärt, Yohanes Manhitu, Donald W. Munns, Eduardo Novembro, Darik Otira, Penka Petkova Papazova, Benoît Philippe, Eija Salovaara, Viktor Sapoĵnikov, Margit Thoraeus-Ekström, Valda Vinář kaj Ye Junjian (Cicio Mar). Laŭ mi ili ja meritus mencion almenaŭ samrange kun pluraj minoraj aŭtoroj aperantaj en la verko. Ĝenerala problemo en HEL estas malekvilibro inter la spaco dediĉata al diversaj verkistoj, verkoj kaj aferoj. Mi volonte legus pli amplekse pri la verkoj de Ŝirjaev, Tóth, de Jong, Ungar, Löwenstein. Ial oni tute ne citas el verkistoj kun rimarkinda proza stilo, kiel Ŝirjaev, Szilágyi, Lorjak, Tóth, Urbanová kaj Bronŝtejn.

SILFER

Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas “popolo aŭtonoma” (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio “restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj” (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko. Estus domaĝe, se ĝi ekhavus reputacion de “Civita” memglorado, ĉar malgraŭ siaj mankoj ĝi ja estas riĉa, valora kaj alloga prezento de la Esperanta beletro.

La teatraj ĉapitroj de Silfer konstituas detalan kronikon pri teatroprezentadoj inter 1898 kaj 1993, en kongresoj, radiodisaŭdigoj kaj klubvesperoj. Temas plejparte pri verkoj tradukitaj, kaj la originala dramverkado iel perdiĝas en amaso da detaloj pri aktoroj kaj alio. Eble estus pli oportune eldoni ĉi tiujn ĉapitrojn en aparta volumo pri teatro. Tiu povus esti valora dokumento, kvankam la teksto estas senfokusa kaj bezonus sarkadon kaj redaktadon. En la nuna kunteksto ĝi iom malkonvenas, ankaŭ pro la stilo. Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo.

La Esperanta literaturo estas relative vira afero. Ofte ĝi ŝajnas eĉ pli vira pro la emo de viraj kritikistoj atenti precipe aliajn virojn, kaj pro la konata fenomeno de klikoj aŭ “skoloj” el viroj, kiuj admiras kaj helpas sin reciproke. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke ankaŭ HEL iomete kontribuas al tiu tendenco. Pluraj aŭtorinoj estas traktataj pli avare kaj malestime ol kompareblaj viraj verkistoj, aŭ eĉ mankas tute. Nu, oni trovas ankaŭ esceptojn bone prezentatajn.

Aperas en la verko kelkaj neglositaj terminoj, kiujn mi ne renkontis pli frue, komprenataj nur per la kunteksto: kanvaso (= intrigo, fabulo), marketro (= muntaĵo de intrigeroj) kaj nigra literaturo (= distraj verkoj pri krimoj). Krome Silfer uzas kelkajn teatrajn terminojn, kiujn li tamen piednote glosas.

RESUME

Resume mi dirus, ke la verko donas tre valoran kaj interesan imagon pri la originala Esperanta poezio de 1887 ĝis 2014. Ĝi faras tion per plejparte trafaj analizoj kaj abundaj poemcitaĵoj, jen en la kronikaj ĉapitroj, jen aldone en la antologia parto. Oni tamen ne traktas la plej popularan poezion – tiun kantatan.

La prozon ĝi traktas iom malegale, jen bone kaj interese, jen en iom mankhava kaj magra prezento, jen tute neglekte. La analizoj kaj interpretoj de prozaj verkoj kelkfoje estas trafaj. Alifoje ili ŝajnas al mi ne tre lertaj, aŭ eĉ tute mankas. Malofte aperas prozaj citaĵoj, kaj la tielnomata antologio proza estas nur malbona ŝerco. Fojfoje Minnaja donas resumojn de romanintrigoj, kio tamen ne egalas analizon. (En unu tia resumo sur p. 302 li eĉ ne hezitas malkaŝi la finon, kion legantoj de krimromanoj ne aprezas.) Ankaŭ la spaco dediĉita al diversaj prozverkistoj ŝajnas al mi iom malekvilibra, kaj la plena silento pri iuj verkoj kaj aŭtoroj konsternas min. La informoj pri originalaj teatraj verkoj riskas droni en kaprica vortlavango pri ĉio kaj nenio.

Tamen, malgraŭ evidentaj mankoj, HEL estas valora historia kroniko, precipe pri la poezio kaj la fruaj epokoj de la Esperanta literaturo. Se temas pri la prozo kaj la malfruaj epokoj, la verko de Sutton donas gravan kompletigon, kiun utilus esperantigi.

Sten Johansson

La Ondo de Esperanto, 2015, №12 (254).