Kortuŝa majstroverko

Heller, Wendy. Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto / Tradukis el la angla Bernhard Westerhoff. — Antverpeno: Flanda Esperanto-Ligo, 2007. — 389 p., il.

Kiam Wendy Heller, kalifornia bahaanino kun rusaj kaj jud-germanaj radikoj, en 1976 ekhavis la ideon verki pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de L.L. Zamenhof, ŝi sciis tre malmulte pri tiu rara virino kaj preskaŭ nenion pri Esperanto, eĉ ne havante konojn en tiu lingvo kreita de ŝia patro.

En 1985 aperis ŝia plurcentpaĝa libro pri la vivo kaj agado de Lidia Zamenhof en la angla lingvo. Intertempe ĝi estas elĉerpita kaj nur malfacile havebla brokante. Nun, dank' al la klopodoj de la tradukinto Bernhard Westerhoff, la grava kaj nepre leginda studo ekzistas en Esperanto.

Nur en 1980 Heller komencis sian esploradon, kiu kondukis ŝin al diversaj personoj en pluraj landoj, kiuj konis la zamenhofan filinon aŭ konservis ŝiajn leterojn. La plej fruktodona kontakto estis trovita kun sinjorino Roan Orloff Stone. Sed ankaŭ multaj esperantistoj helpis al ŝi trovi la dokumentojn. La tasko verki pri Lidia Zamenhof necesigis la ellernadon de Esperanto, kaj Heller surpriziĝis kiom rapide ŝi lernis tiun mirindan lingvon pli flue ol kelkaj lingvoj, kiujn ŝi studadis antaŭe dum jaroj.

En sia infanaĝo Lidia Zamenhof ne interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ mokis prie. Ĉar ŝiaj gepatroj ne volis lasi ŝin sola en Varsovio, kiam ili veturis al la berna Universala Kongreso de Esperanto en 1913, ili kvazaŭ devigis ŝin lerni Esperanton. Tion ŝi sukcese faris en kelkaj semajnoj por kompreni la paroladojn de la kongreso. Tie ŝi aŭdis ankaŭ pri la bahaaj kredo kaj movado kiam ŝia patro donis intervjuon al ĵurnalisto de brita religia periodaĵo.

La biografio de Lidia Zamenhof (naskita en 1904) estas rimarkinda kaj nekutima en pluraj rilatoj.

En la aĝo de dek tri jaroj ŝi perdis sian patron, en la aĝo de dudek — sian patrinon. En kontrasto kun la plimulto de la Zamenhof-familianoj ŝi elektis ne medicinon, sed juran studadon, sed fakte ne interesiĝis pri tiu ĉi profesio. Anstataŭe ŝi decidis dediĉi sin plene al la Esperanto-movado, al la pacifismo kaj la problemoj de la virinoj. Varbita de Martha Root por la bahaa kredo, ekde la mezo de la dudekaj jaroj ŝi engaĝiĝis kun ĉiuj siaj fortoj por la disvastigo de la idealoj de la bahaa movado. Iuj kredis, ke la bahaa kredo signifas pli altan nivelon de la homaranismo, kiun Zamenhof inventis. Ŝia sindediĉo al la bahaa movado tamen ne trovis aprobon ĉe la Zamenhof-familio, sed kiel liberalaj judoj oni lasis ŝin fari. Krom tio ŝi estis pli malpli la sola, kiu propagandis la bahaan kredon en Pollando.

En 1930 Lidia pilgrimis al Hajfo al la ĉefsidejo de la bahaa komunumo por engliti la influon de Ŝogi Efendi, la “Gardanto de la Kredo”.

Ĝis la eksplodo de la dua mondmilito Lidia entuziasme instruadis Esperanton laŭ la Cseh-metodo en diversaj landoj, ĉefe Francio kaj Svedio. Invitita de esperantistoj kaj bahaanoj, en septembro 1937 ŝi vojaĝis al Usono, kie en diversaj urboj ŝi instruadis Esperanton.

Kiel personeco Lidia estis korpe iom malforta, ĉar nur 1,5 metrojn alta, sed despli verva ŝi estis kiel instruistino. La plimulto de la kursanoj tre ŝatis ŝin, sed samtempe oni konsideris ŝin iom stranga, fermita kaj distanciĝema (precipe kiam ŝi ne laboris, estante laca).

La mikso inter la judino el Pollando, la esperantistino kaj la bahaanino devis veki suspekton, precipe ĉe la perpleksaj kaj sensaciavidaj ĵurnalistoj, kiuj kutime skribis stultaĵojn pri ŝi kaj Esperanto. Kiel simpatianto de la bahaa kredo ŝi ne ĉiam trafis al akcepto en esperantistaj medioj (kaj inverse). Okazis eĉ malfeliĉaj konfliktoj kaj miskomprenoj inter diversaj aktivuloj, organizantoj kaj gastigantoj, kiujn Heller imprese priskribas. Do Lidia konsideris sian mision en Usono malfacila, eĉ parte malsukcesa, eble ankaŭ ĉar la usona pensmaniero diferenciĝis de tiu en Eŭropo. La usonanoj ne lasis sin amase mobilizi por Esperanto-kursoj, konstato, kiun jam Zamenhof faris en 1910, kiam li vizitis Usonon okaze de la Universala Kongreso en Vaŝingtono. Malgraŭ tio al Lidia estis sugestite flanke de la usonaj esperantistoj, ke ŝi restu en Usono aŭ eĉ provu ricevi la usonan civitanecon.

Ĉar la furora antisemitismo en Eŭropo ĝuste fine de 1938, kiam eksplodis la fifamaj kontraŭjudaj pogromoj (Reichskristallnacht) fortimigis ŝin reveni al Pollando. Bedaŭrinde la usonaj enmigraj aŭtoritatoj rifuzis ŝian peton pri longigo de la vizo. Seniluziigita Lidia do forlasis Usonon fine de novembro 1938 por esti en Pollando la 10an de decembro. Tie ŝi vizitis urbojn en la orienta parto por propagandi la bahaan kredon. Post la eksplodo de la milito Lidia klopodis ricevi vizon por Francio aŭ Nederlando, kie esperantistoj pretis ŝin inviti por instrui Esperanton. Vizojn ŝi bedaŭrinde ne ricevis. Ĉar ŝi ne povis forlasi Pollandon, ŝi ankaŭ ne veturis al Svislando, kie en 1939 okazis la 31a Universala Kongreso de Esperanto. Ankaŭ ŝia provo pilgrimi denove al Palestino fiaskis. La bahaa Gvidanto Ŝogi Efendi respondis al ŝi en printempo 1939, ke pro la tikla situacio en lia lando ŝi prefere prokrastu sian pilgrimon kaj helpu disvastigi la bahaan kredon en Pollando.

La 25an de septembro 1939 la Zamenhofa domo ĉe strato Królewska 41 estis trafita de bombo, kaj la Zamenhofoj devis serĉi alian tegmenton. Adamo, Wanda kaj Sofio, kiuj laboris en la juda hospitalo, estis arestitaj de Gestapo kaj portitaj en la malliberejojn de Varsovio. Komence de marto ili denove estis liberigitaj, sen proceso. Adamo ne revenis, ĉar supozeble li estis mortpafita en arbaro ĉe Palmiry proksime de Varsovio. La esperantistoj kaj bahaanoj de Usono klopodis organizi la vojaĝon de Lidia, sed estis jam tro malfrue. Fakte ĉiuj internaciaj klopodoj forporti Lidian al sekura loko restis vanaj.

En la varsovia geto Lidia instruis la anglan por vivteni sin. La 22an de julio 1942 komenciĝis la likvido de la varsovia geto kaj la deportado de judoj al Treblinko. Pri la sorto de Lidia longe nenio estis certa, kaj onidiroj cirkuladis. Dum Wanda Zamenhof, la edzino de la filo de Zamenhof, kun sia filo — kaj Zamenhof-nepo — Ludwik (nun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof) sukcesis fuĝi el la transŝarĝa selektejo, oni kredis ke ankaŭ Lidia povis savi sin kaj ke ŝi troviĝas ie en Ruslando.

Sed fakte nur en 1993 oni ekhavis certecon pri la sorto de Lidia, kiam atestantino kun la nomo Eva Toren, vivanta en Tel-Avivo, rakontis en artikolo de Josef Ŝemer publikigita en Israela Esperantisto, ke ŝi konatiĝis kun Lidia Zamenhof en aprilo 1942 okaze de paska festeno ĉe komuna konato. Laŭ propraj eldiroj, Toren vidis la 5an de septembro 1942, kiel Lidia en la selektejo apartenis al la malfeliĉuloj, kiuj estis pelitaj al la vagonoj por transporti ilin al la detruejo en Treblinko. La tiam dekkvar-jara virino memoris, ke Lidia, “marŝis reĝmaniere, rektastature, kun fiero, malsame al la plimulto de la aliaj viktimoj, kiuj estis kompreneble panikitaj”. Bone, ke ĉi tiu aktualigo povis esti aldonita en la esperanta versio de la libro de Wendy Heller.

La libro pri Lidia estas do nekutime bone verkita esperantaĵo, konceptita laŭ la usona modelo, kies avantaĝo estas ĝia vigla, malseka rakontstilo kun multaj epizodoj kaj konkretaj ekzemploj.

Parte la teksto legiĝas flue preskaŭ kiel ekscita romano (sed ĝi ne estas romano!). Iuj eroj estas eble iom tro detalaj kiel ekzemple citaĵoj el paroladoj de Lidia, kio faras la verkon iom longspira kaj dika. La decido prezenti la tutan tekston en 30 relative mallongaj ĉapitroj tamen savis ĝin. Iom kuriozaj estas eble la titoloj de la unuopaj ĉapitroj, sed tio ne gravas.

Al la literatura sukceso kontribuas kompreneble la traduka talento de Bernhard Westerhoff, dank' al kiu la teksto fariĝis bone komprenebla, kvazaŭ kiel se oni legus ĝin en sia propra nacilingvo. Mi renkontis nur unu eraron, tute banalan, sur paĝo 272: “Al Della estis dirita, ke” anstataŭ dirite. Pri la esperantigo de iuj geografiaj nomoj eblas nature ree disputi (Verduno, Ilinojso, k.s.).

Entute temas pri elstara kaj serioza esplorlaboro plenumata de Heller, kiu plene liberas de legendoj, fantazioj kaj hagiografiaĵoj, karakterizaj parte por la malnovaj biografioj pri L.L. Zamenhof.

La esencan bibliografion pri la temo Heller konsultis, same multajn gazetajn fontojn kaj leterarkivaĵojn. En la verko tamen oni (t. e. historiistoj) sentas la mankon respektive bezonon de minimuma fontindikaro. Ankaŭ la elektitaj fotoj estas tre vidindaj, kvankam estas bedaŭrinde, ke ili ne povis esti presitaj en pli bona kvalito. Ankaŭ kiel eldonaĵo mem la libro estas minora.

Tiel do estiĝis signifa teksto ne nur por prezenti la vivon de Lidia Zamenhof, sed ankaŭ por kompletigi malpli konatajn sciojn pri la historio de la Esperanto-movado, kiu post la morto de L.L. Zamenhof misie estis daŭrigata de lia vojaĝema filino. Ĉar la libro de Wendy Heller estas sendube ankaŭ signifa kontribuo al la priholokaŭsta literaturo, indus pripensi ĉu traduki ĝin ankaŭ al la germana lingvo. Ĉu Bernhard Westerhoff denove pretus transpreni tiun taskon?

Koncerne la mondkoncepton de Lidia, mia persona impreso estas (eble erara), ke Lidia ne estis tiom vere konvinkita religia kredantino (kiel asertis Martha Root) — ŝajnas ke sole ŝi kredis je la volo de Dio, kiu laŭdire decidas la sorton de la homoj; multe pli ŝi vidis en la bahaismo taŭgan rimedon por plu porti la torĉon de la projektoj de sia adorata patro, precipe de la idealoj de la homaranismo, kiun li inventis. Nu, la plej lastaj vortoj, konservitaj de Lidia tekstas, ke ŝi kredis je Dio, ke ŝi estas bahaano kaj mortos kiel bahaano, ĉio estus en Liaj manoj (p. 356). Ĉu estas eraro, ke Lidia aliĝis al la bahaa movado, estas malfacile diri kaj alia demando. Ĉe nebahaanoj tiu decido en ŝia vivo povas kaŭzi ian konfuziĝon kaj distanciĝemon vidalvide de ŝi, malgraŭ ĉia simpatio por tiu idealisma zamenhofa filino. Definitiva eraro estis ŝia reveno al Eŭropo, kie ŝi finiĝis kiel judino en la neniigejo de Treblinko. Se ŝi estus serioze preparinta sian volon, ŝi estus povinta peti la statuson de rifuĝinto, despli ke sub Franklin D. Roosevelt ekzistis tia leĝo kaj dudek mil homoj, supozeble judoj plejparte, profitis la eblon resti en Ameriko. Sed Lidia volis rehejmiĝi, unue ĉar ŝi timis, ke ŝi povus perdi la polan ŝtatanecon, due ŝi celis rigardi kiel fartas ŝiaj familianoj. Ĉiuj postaj provoj forigi ŝin el Pollando al sekura loko estis vanaj, nelaste ĉar Lidia mem ne volis forlasi siajn proksimulojn.

La dubon, ĉu Lidia estis bela virino aŭ ne, oni povas definitive meti ad acta per la prezento de la du fotoj kun ŝia porteto sur paĝoj 88 kaj 369.

Andreas Künzli (Svislando)

Ŝogi Efendi estis la plej maljuna nepo de Abdu'l Baha, la filo de Baha'u'llah kiu fondis la bahaismon.

La Ondo de Esperanto. 2009. №1 (171)


Recenzoj | Hejmo