Radikoj kaj branĉoj

Herodoto. Historio / Tradukis el la helena Spiros Sarafian. — Ateno: Silloges, 2006. — 623 pĝ., il.

Tiu mikrona kaj giganta (depende de la punkto de la vido) diferenco, kiu disigas la homon de la besto, situas en la fenomeno de akumulita memoro. La tute malgranda avantaĝo, se ni prenas ĝin kiel unuaĵon, iĝas kvalite decida ĝuste pro sia multobliga efekto kaj kreas abismon inter tiel similaj mamuloj. La insistaj klopodoj revenigi la homon al la simpla stato de senpera percepto supozas ĝuste la eliminon de tiu akumulita memoro kaj signifas nenion alian ol atakon kontraŭ la esenco de la homo.

Kurta filozofia eskapo ŝajnas al mi necesa por pritaksi la gradon de la graveco de la laboroj de Spiros Sarafian kiu — volumon post volumo — prezentas al ni bazajn kreaĵojn de nia kulturo. Ĉar oni povas senhezite similigi la homon al arbo kies branĉoj sin etendas al futuro kaj kies radikoj serĉas nutron en estinto. Ju pli abundas la radikaro des pli prosperas la arbo. Pater historiae Herodoto estas en nia konsidero ne nur objekto de nutra konsumo, suko de nia kultura grundo, sed ankaŭ subjekto, radiko nutranta la trunkon.

Ni ĉiuj ion aŭdis pri Herodoto, estas la okazo de pli proksima konatiĝo. La unua historiisto havis sufiĉe raran ŝancon vivi en Grekujo en la 5-a jarcento aK, amikumi kun Sofoklo kaj Periklo kaj samtempi la helenan triumfon en la milito de du mondoj. La traduko de Sarafian donas al ni eblon rigardi diakrone almenaŭ du problemojn de la plej moderna kultura estantaĵo: tiun de historia aŭtenteco kaj tiun de konflikto de civilizoj.

Herodoto vivis en kultura mondo, kiu riĉe kaj sinteze akumulis sian komunan memoron. Tiu memoro estis kunfando de mitologio, geografio, etnografio kaj propre historio. Evoluo bezonas ja diferencigon, Herodoto estis do la unua, kiu emfazis la lastan — historian — elementon. Kiel li diris mem simple kaj klare, li skribis sian verkon “por ne estu forgesita pro la tempo ĉio, kion faris la homoj”; tiel li donis la komencon al nova scienco kun ĝiaj propraj taskoj kaj objektoj. La separo ne estas ĥemie pura. Ni trovos ĉe Herodoto fabelojn, mitojn, folkloron, geografian kaj etnologian detalaron, ni trovos Heraklon apud Temistoklo, amason da orakoloj kaj aŭguraj sonĝoj, kaj ni ne trovos alian historian faktoron krom la volo de dioj. Tio ne estas fatala. La vorto estas dirita kaj ĝi enkorpiĝos en la aferon.

Herodoto ne multe kulpas ke li ne sukcesis ĥemie puran rezulton. Sub la helena suno dioj ŝajnis ne malpli realaj ol luna polvo aŭ elektronoj en la lumo de nia moderna scienco kaj tekniko. (Ĉu vi vidis foje lunan polvon aŭ elektronon? Mi trovis tamen en lia libro fragmenton, kie la patro del historio sin montras iom pretergrunda. Temas pri la katoj de Egiptujo.)

Por ne tro akuzi Herodoton ni rigardu la nuntempajn historiistojn. Iliaj ekstervidaj “leĝoj del evoluo” ne diferencas kardinale de “favoro (aŭ kolero) de dioj”. Sed ilia tro evidenta partianeco ofte faras de la historio blokon de propagandaj komikbildoj, kies kvalito senteble cedas la valoron de antikvaj anekdotoj. Tute male, Herodoto konscie kaj konsekvence aspiras prezenti ambaŭvidan bildon de la realo. Tia sana strebo donas al li pli da volumeno en la vido de lia esenca objekto. “La batalado inter la helenoj kaj la barbaroj”, la konflikto de la civilizoj, la milito de la mondoj sin apertas antaŭ la okuloj de Herodoto en tuta sia dimensio vere universa. La du kulturaj aksoj estas deklaritaj, — tiujn aksojn ni vidas ĝis nun. La karikatura paro moderna ne kaŝas la esencon. Usono kaj Irano nur simbolas sur sia (ve, degenera) nivelo la saman kontraŭstaron. (La branĉoj ja velkas, ĉar povras la radikoj.) Kaj, malgraŭ siaj plej ardaj simpatioj por kara Helenio nia pater historiae demonstras tian estimon rilate al opozaj persaj realaĵoj, kiu aludas certan specialan moralan superecon, se ni komparos lin kun iu samtempa al ni pater politicae.

Malkiel lia glora samlandano Sokrato, Herodoto estis fidela partizano de la atena demokratio. Verŝajne tuta lia sperto kaj intuo sugestis al li, ke ekzistas iu firma grundo, sur kiu oni sin apogas por sin senti prava kaj por venki.

Kiel ordinare Spiros Sarafian zorge kaj arte prilaboris la verkon. La antaŭ- kaj apudkomentoj, la postindikoj nomaj kaj dataj lerte orientigas la leganton necesflanken. “Historio” mem prezentas vere elegantan naŭlibran kolekton, kies partoj markiĝas per la nomoj de naŭ Muzoj, tre muzike, miaorele: Klioa, Eŭterpa, Talia, Melpomena, Terpsikora, Eratoa, Polimnia, Urania kaj Kaliopa.

Vi povos senti la tempon kiel veran dimension. Vi povos vidi bildojn simplajn sed stereoskopajn, do donitajn en sia volumeno. Vi trovos aĵojn, kiujn alie vi ne tuŝus. Sapienti sat.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)


Recenzoj | Hejmo