Utila fonto pri historio kaj ideologio

Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktis Bertil Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. 161 p.

Homarano

Esperantistoj kutime scias, ke certaj ideologiaj kaj religiaj movadoj estas idee proksimaj al homaranismo de nia Majstro kaj, kutime, pozitive rilatas ankaŭ al nia lingvo. Tamen konkretaj informoj pri tio estas plejparte fragmentaj, iom nebulaj kaj havas pli mitan ol precizan karakteron. La prezentata libro enhavas almenaŭ kvar gravajn artikolojn (ĉ. duonon de la enhavo), kiuj sisteme kaj serioze ŝtopas tiujn lakunojn en niaj scioj. Ili estas: historia esploro de Zofia Banet-Fornalowa pri la societo Konkordo, kiu en intermilita periodo penis disvastigi kaj evoluigi homaranismajn ideojn; skizo pri interrilatoj inter bahaismo kaj esperantismo de Giorgio Silfer, esploro de Rita Valčiukaitė pri la rolo de Esperanto por kosmologio de Martinus; kaj resumo de doktora disertacio de Leif Nordenstorm pri interrilatoj inter Oomoto kaj homaranismo.

El la tri lastaj artikoloj sekvas, ke, malgraŭ certa bona rilato de tiuj religiaj movadoj al Esperanto, la reala rolo de Esperanto por ili ne supertaksendas; Silfer ial eĉ ne mencias la tre bedaŭrindan lastatempan fakton, ke al membroj de la Bahaa Esperanto-Ligo oni malrekomendas propagandi Esperanton inter bahaanoj… Do, tiuj, kiuj volas konatiĝi kun la problemo, havas nun koncizan kaj fidindan fonton.

Ankaŭ enestas tre interesa semantika analizo de Francisko Degoul pri la Zamenhofa uzado de la radiko “neŭtral-”, kiu, evidente, diferencas de la komune komprenata kaj, sekve, la propra Zamenhofa kompreno de neŭtraleco pli proksimas al nocioj ekster- aŭ sennacieco ol al la neŭtraleco kultivata en neŭtralismaj organizoj.

Iom idee dubinda estas la artikolo de Walter Żelazny pri “Zamenhofa teologio”, kie li reduktas homaranismon (laŭ mia opinio, pure klerisman projekton!) al judismaj radikoj de la Majstro. Al mi ŝajnas, ke supertakso de la Zamenhofa juda deveno kaj ties influo je liaj projektoj multe pli odoras je kaŝita antisemitismo ol ĝia ignoro…

La libron eldonis LF-koop, kaj tial fojfoje iom amuze renkonteblas strangaj mencioj pri dominantaj tie ideoj, ekzemple, rekomendo al bahaanoj uzi la raŭmisman vojon, aŭ enkonduki homaranismon en Esperantan Civiton, sed tiuj strangaj deviaĵoj ne influas la bonan kvaliton de la koncernaj artikoloj.

La cetera enhavo de la kolekto ankaŭ estas plejparte interesa (krom pure teologiaj kontribuoj, ne havantaj rilaton al homaranismo kaj Esperanto, kiel tiu de Wolfram Rohloff pri liturgio), sed analizi kaj eĉ mencii ĉiujn interesaĵojn en mallonga recenzo ne eblas. Do, legu mem.

Nikolao Gudskov

La Ondo de Esperanto, 2016, №10 (264).