La triobla fiasko de Zamenhof

Homarane: Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 1, numero 1 / Redaktis Bertil Nilsson. — La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2010. — 213 p.

Recenzante la libron Granda galerio zamenhofa (1973) de Adolf Holzhaus, Fernando de Diego jene esprimis sian embarason: sur p. 469 “troviĝas foto de la aŭtoro staranta apud blanka urso <...>. La foto estas ne malmulte amuza kaj per si mem valoras preskaŭ la duonon de la prezo de la libro, sed mi tute ne povas kapti, kion komunan ĝi havas kun Zamenhof... eĉ se la urso parolus esperanton!” (Boletín. 1975, №72, p. 22).

Similan impreson mi ricevis ĉe la lego de Homarane, nova frukto el la varieteo de la Civito, kies artikoloj apenaŭ rilatas al la Zamenhofa kimero. La projekto hilelismo/homaranismo estas nenio alia ol obsedo de Zamenhof kiu, definitive kaj senrevene, apartenas al la historio. La juda historiisto Josef Meisl (1883–1958), bofilo de Saul Pinchas Rabbinowitz (1845–1910), konato de Zamenhof el ties cionisma periodo, diras, ke li “estis ĉiam solulo, revulo kaj fantaziulo”, “apartulo!” kaj liajn ideojn nomas “klerula kimero, fantazia revo de feliĉigisto de la mondo.” (Josef Meisl. Der “Hillelist // Der Jude. Berlin: 1917/18, №4, p. 274–276.)

Efektive, nek dum lia vivo nek poste liaj pseŭdoreligiaj ideoj trovis apogon. Eĉ pli ol la lingva reform-projekto de 1894 ili apartenas al la ruboj postlasitaj de la aŭtoro de Esperanto kaj atestas nur tion, ke dum sia tuta vivo li balanciĝis kiel kano en vento. Ĉio dirinda pri ĉi temo jam diriĝis post la studoj de Caubel, Janton kaj Maimon. La historion de la Zamenhofa projekto detale kaj elĉerpe pritraktas Christer Kiselman en la recenzata volumo. Post ĝi oni povus meti dikan punkton fino-faran. La studoj de Kiselman kaj Janton kaj la kolekto de la koncernaj tekstoj (inkluzive de tiuj el 1914 ĝis nun preteratentitaj) povus formi volumon por definitive fermi la ĉapitron.

Sed la bombastologio de la Civito, en sia karakteriza patoso, parolas pri “homaranistiko”, kaj “aplikata homaranismo”, kvazaŭ temus pri io reala kaj palpebla.

Tio validas aparte por la slango de Silfer: praraŭmismaj trajtoj, raŭmisma fenomeno, raŭma vojo... Per ĉi deliro Silfer intencas “enkasigi” historiajn figurojn de la Esperanto-movado kiujn li difinas “praraŭmistoj” (Zamenhof, Adam, Privat) kaj kiujn li prenas sub la Civitan mantelon laŭ la moto: “Nathan, Ihr seid ein Christ!” (Natan, vi estas kristano!).

Eĉ se oni provos tordi ŝnurojn el sablo, la asertataj paraleloj kaj modeloj ne ekzistas, nek kun Masaryk (C. Minnaja), nek kun Gandhi (H. Masson), nek kun Mazzini kaj Garibaldi (P. Penacchio) kaj des malpli kun Comenius kaj Obama (!!!) (J. Karhan).

Banet-Fornalowa, kiel ĉiam supraĵe babilema, simple rakontas stultaĵojn (p. 126–127) neniel kongruajn kun la faktoj prezentitaj de Kiselman (p. 50). Ŝi maĉas sen diri unu solan novaĵon.

Pro la neniiĝo de la privata biblioteko kaj arkivo de Zamenhof kaj de signifa parto de lia korespondo (precipe el la antaŭesperanta tempo, sed ankaŭ de la ricevitaj leteroj) multaj detaloj de lia vivo kaj pensado restos por ĉiam en mallumo. La esencan problemon formulis A. Künzli:

“Ĉar Zamenhof neniam referencis al io ajn, kion li legis, aŭ al iu ajn grava aŭtoro <...>, ni ne scias, ĉu Zamenhof konis aŭ legis la programajn verkaĵojn de la menciitaj aktivuloj” [Pinsker, Sokolov, Herzl, Dubnov, Geiger]. (Spegulo, 2009. №4)

Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas.

Reinhard Haupenthal (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2010. №7 (189)


Recenzoj | Hejmo