Konfesende krim-romanoj neniam vekis ĉe mi grandan intereson, eble ĉar la ĝenron mi rigardis — sendube malĝuste — iom rigida kaj antaŭvidebla.
Tamen difini La lasta somero kiel nur kriminalan romanon probable lamas kaj maljustas, same se oni reduktus ĝin al psikologia aŭ eĉ politika romano.
Efektive, sur la krim-intriga fono la leganto trovas ankaŭ subtilan psikologian portreton de la personoj kaj plurflankan prezenton de iliaj ideologiaj spronoj kaj pravigoj en la konvulsie prerevolucia Peterburgo komence de la dudeka jar-cento. Anarkiistoj, teroristoj, malnov-reĝimuloj kaj revoluciaj studentoj el bon-havaj familioj plektas intrigon lerte dozitan kaj atento-kaptan.
Aparta trajto de la romano estas ĝia strukturo, sen tria-persona rakont-voĉo kaj konsistanta nur el la leteroj, kiujn interŝanĝas la diversaj rolantoj. Dank' al tia plur-voĉa tekniko eblas spuri la agojn kaj motivojn el malsamaj kaj ŝanĝiĝantaj perspektivoj, kiel en mozaiko, kio tamen je la fino liveras al la teksto solidan kaj unuecan karakteron.
La esperantigo de Reinhard Haupenthal, unu el niaj grandaj tradukistoj kaj portanta valizon kun mult-jara meti-spertado, respondas al la atendoj, kaj fluas de la komenco ĝis la fino. Nur eble neinicita leganto dankus glosareton kun klarigoj pri kelkaj vort(er)oj, kiuj ankoraŭ ne sidas en la “normiga” NPIV, sed ja aperas en ĝia neoficiala “suplemento” (t. e. la Neologisma Glosaro de H. Vatré): ĵuĵuo (bagatela luksaĵeto); oferti (uzata sinonime al proponi), suĵeto (temo de beletra verko), -im (sufikso esprimanta unu solan agon), k.a.
Resume, agrabla legaĵo kun murdito (aŭ eble ne…?).
Joxemari Sarasua (Hispanio)
La Ondo de Esperanto. 2010. №11 (193)