Homa vivo kaj Loĝado

Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. — Poznań: Prodruk, 2005. — 156 paĝoj. — (Celtrafo; AEH 3).

Post Lernado kaj Laboro (2002) kaj Lingvo kaj Komunikado (2003), ĉi-foje Ilona Koutny CELTRAFis al Homa vivo kaj Loĝado, la tria etvortaro en la serio de laŭtemaj etvortaroj angla-esperanta-hungaraj.

Estas interese, se ni observas la sinsekvon de tiuj ĉi tri etvortaroj. La unua temas pri lernado kaj laboro, kio montras ke la fono, kie la serio naskiĝas, intime rilatas al lernado. La dua kredigas nin ke Esperanto estas interlingvo por interkomunikado, kaj la parolantoj de la lingvo tre interesiĝas pri lingvaj kaj komunikadaj temoj. Tamen tio estas ne sufiĉa, ĉar Esperanto estas lingvo ankaŭ por esprimi ĉion kio rilatas al la homa vivo. Laŭ la maniero de naskiĝo Esperanto estas malsama al aliaj lingvoj por la homaro, tamen se oni konsideras ke la lingvo ĉefe funkcias kiel komunikilo, Esperanto jam estas normala lingvo. Tie ĉi la vorto “normala” enhavas du signifojn: lingvistoj povas kaj devas studi ĉi tiun lingvon laŭ kutimaj metodoj kaj teorioj kiel ili estas uzataj por aliaj lingvoj; kaj la lingvo ankaŭ devas kapable plenfunkcii en diversaj kampoj de homa vivo, ĉar esperantistoj ne ĉiam diskutas temojn pri internaciaj kaj interkulturaj rilatoj. Do, la tria etvortaro montras nin kiel normalajn homojn en ĉiutagaj kondiĉoj.

Kiel kutime, la vortaro enhavas du ĉeftemojn. La subtemoj de Homa vivo estas: personaj datumoj; familianoj, parencoj; naskiĝo kaj infanaĝo; junaĝo, geedziĝo; amo, sekso, familiplanado; maljuneco kaj morto. La subĉapitroj de Loĝado: lando, urbo, vilaĝo; akiro de loĝejo; domo, loĝejo; antaŭĉambro, banĉambro; kuirejo; ĉambroj; hejmaj laboroj. Kompreneble, ĉiuj subtemoj dispartiĝas en pli konkretajn nociojn, ekzemple, sub personaj datumoj estas la ĉefvortoj nomo, aĝo, familia stato, k.t.p. Fakte, la verkanto de la etvortaro konstruis prove hierarkian sistemon en la tereno de homa vivo. Tio ne estas malofte en etnaj lingvoj, tamen ne ofte en Esperanto.

Same kiel ĉe la antaŭaj du, la kerno de la etvortaro estas la kapvortoj, kies rolo estas ne nur unu simpla vorto, ili funkcias kiel kernaj nocioj de iu temo. Sub ili aperas diversaj rilataj esprimoj, ordigitaj laŭ 4 kategorioj: 1. tipoj de la kapvorto (indikilo •); 2. verboj kaj verbaj esprimoj (indikilo ►); 3. adjektivoj (indikilo ○) kaj 4. vortoj asocieblaj al la kapvorto (indikilo ♣). Kompreneble, ne ĉiuj kapvortoj enhavas la kvar menciitajn kategoriojn. Avertindas, ke la kriterioj, laŭ kiuj la vortoj kuŝas en siaj litoj, ankaŭ ne estas tre klaraj. Ekzemple, sub la kapvorto gepatro(j) ni povas trovi la vortojn aŭ esprimojn patrino, fraŭlina patrino, dimanĉa patro … sub la indikilo •; eduki infanon, ŝpari iun de io, postuli ion de iu … sub ►; severa, pacienca … sub ○; gepatra aŭtoritato, bofilino … sub ♣. Tamen, sendube, tiujn vortojn kaj esprimojn iel kunligas la centra nocio.

La vortaro ne nur utilas por lerni Esperanton, kiel Koutny diras al la uzantoj «Esperanto meze servas por kompari la du etnajn lingvojn, kiel “komuna denominatoro”». Tia komparo ne nur estas interesa por la lernantoj de la du lingvoj, sed ankaŭ helpas al lingvistoj, ekzemple, oni ofte diras ke ĉinoj havas pli multajn vortojn por esprimi la parencajn rilatojn ol eŭropaj lingvoj. Tamen, pere de la vortaro, nun mi ekkonis ke ankaŭ la hungara lingvo havas sistemon similan al la ĉina. Mi diros la fakton al miaj studentoj en socilingvistika kurso.

Por helpi la lernantojn regi la lingvon, en la fino de la vortaro, troviĝas ankaŭ taskoj por la uzantoj. La taskoj estas klasigitaj en kvar tipoj: vortprovizaj esploroj; gramatika refreŝigo; prezentoj kaj ludoj; temoj por diskutoj kaj hejmtaskoj. Tio faras la vortaron ankaŭ bona lernilo. Vi povas elŝuti specimenajn ekzercojn ĉe http://www.edukado.net/.

Mi ne tuŝas detalojn por kelkaj kapvortoj, kiuj eble ne estas taŭgaj, ĉar tio estas normala por mi en laŭtema vortaro kun diversaj temoj en tri lingvoj. Ne estas facile klarigi la saman ion per tri lingvoj, eĉ se la sama aĵo vere ekzistas en la tri kulturoj. Mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al sg kaj sy kiel la mallongigoj de la anglaj “something” kaj “somebody”, ĉar oni plej ofte uzas sth kaj sb en la vortaroj ĝeneralaj.

Resume, la etvortaro estas tre taŭga ilo por helpi produkti esperantajn tekston kaj parolon.

Kvankam ĝi estas modesta, ĝi povas funkcii iomete simile al la konata Longman Language Activator, kiu estas la unua vortaro en la mondo celanta al produktado. Tial mi rekomendas la vortaron al ĉiuj, kiuj volas aktive uzi Esperanton.

Kompreneble, ĝi ankaŭ helpas al tiuj, kiuj volas aktive lerni kaj uzi la du aliajn lingvojn.

Liu Haitao (Ĉinio)

La Ondo de Esperanto. 2006. №1 (136)


Recenzoj | Hejmo