Dua akto en atentinda muzik-serio

Inicialoj DC. Signoj de viv': K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012.

Inicialoj DC

La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv' entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al la antaŭa disko, tial dum la recenzado ne eblas eviti ripetojn.

La muzika stilo de la disko prezentas nelaŭtan miksaĵon de elektronika “ambienta” muziko, popular-sonaj koloroj kaj iom milda pop-roko. La melodioj entute ne estas tro atentokaptaj (foje ili estas eĉ iom rep-stilaj, kiam temas ne pri veraj melodioj, sed pri nura parolado; ĉi-foje tamen ne tro ritma kaj skanda, sed ja iom persona kaj intima), sed ili estas bone enplektitaj en la ĝeneralan “ŝveban” kaj malstreĉan son-kanvason. En la muziko dominas iom hele minora tono kaj trankvilaj ritmoj, tamen ankaŭ kelkaj pli viglaj pecoj enestas. Tiuspeca muziko bone taŭgas por servi kiel iom malstreĉa fono, sed ĉi-okaze ĝi posedas ne nur fonajn kvalitojn, sed ankaŭ ian agrablan sorĉon.

La tekstoj restis same interesaj kaj belaj poezie (kvankam kun iom da lingvaj malglataĵoj). Plejparte ili prezentas “vivo-notojn” kaj “vivo-impresojn” de la aŭtoro; foje temas pri metafor-riĉaj personaĵoj komprenendaj nur sente-intuicie, foje – pri pli objektivaj privivaj rezonadoj. La ĝenerala humoro de la tekstoj tre varias kaj pendolas de preskaŭ tute nigra melankolio (“nin atingos nek ĝojo nek pen'”) tra filozofia introspekto (“ĉu min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem?”) al optimismigaj (“sed ni unikas ĉiuj en milionoj”) kaj aktivigaj tekstoj (“estas tempo fari ion por vi mem”). Kompreneble, ankaŭ la priamaj fragmentoj ne mankas; enestas ankaŭ soci-engaĝitaj tekstoj. De la lingvaĵa vidpunkto la tekstoj ja enhavas kelkajn erarojn (ĉefe pri (ne)transitiva uzo de la verboj), sed la kvanto de tiuj misoj, laŭ mi, estas malpli granda, ol tiu de la averaĝa Esperanto-muzikalbumo. Feliĉe, ĉiuj akcentoj ŝajnas esti en la ĝusta loko.

Ĝenerale la albumo rezultis, mi ripetu, tre simila al la antaŭa, kvazaŭ temus pri albumo-ĝemelo aŭ dua seriero de iu album-serio. Ĝi tamen ne estas nura teda ripetado, sed plu praktikas kaj arte ellaboras daŭre interesan kaj aŭskultindan stilon. La peco Rendevuo, mirinde kombinanta eksteran muzikan simplecon kun fiksa poezia formo de la teksto, estas vera ĉarmaĵo de la albumo.

Se vi ŝatas nelaŭtan trankviligan muzikon kun iom da pop-rokaj elementoj (foje pli, foje malpli ekscitan) kaj kun ne tro komplikaj, sed kunsento- kaj eĉ pensad-vekaj tekstoj, tiu ĉi albumo estos por vi nepre atentinda. Ĝi plaĉos ankaŭ al ĉiuj ŝatantoj de nepordanca, sed iom “persone diskreta” popular-elektronika muziko.

Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio)

La Ondo de Esperanto, 2014, №6 (236).