Tamen pensostimula

Intimaj temoj en la Esperanto-beletro: Prelegoj / Komp., enkond. Petr Chrdle; Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 104 pĝ.

Petro Chrdle en la prefaco skribas, ke ne estis tradicio eldoni prelegkolekton de OSIEK-konferencoj, tamen pluraj kontribuoj meritas publikon — tial li multe klopodis por aperigi ĉi kolekton.

Christian Declerck (Intimeco en beletro) rezonas (iom palavre) — kio signifas “intima”, kaj revuas originalan Esperanto-literaturon koncerne trakton de intimeco, listigas kelkdek verkojn kun mencio de ties ĉefaj trajtoj; dekon da plej signifaj romanoj li esploras pli detale (tre utilaj paĝoj!).

En la sekva eseo Declerck daŭrigas sian esploron rilate al biografioj. Gravas lia atentigo pri “aŭtobiografia miskompreno”: multaj legantoj kredas ke “la personoj kiuj ludas rolon en libro povas esti neniu alia ol la aŭtoro”. La saman miskomprenon menciis jam Puŝkin (Eŭgeno Onegin, 1: LVI), sed dum preskaŭ 200 jaroj fakte nenio ŝanĝiĝis… Poste, jam forgesinte pri intimeco, Declerck meditas — kio necesas por ke iu verko apartenu al beletro kaj kial necesas recenzado kaj literaturscienco. Plue li instruas — kia devas esti bona recenzo, kion ĝi traktu kaj atentu. Ankaŭ ĉion ĉi akompanas pluraj ekzemploj kaj detalaj klarigoj.

Gerrit Berveling, konata fakulo, rakontas pri Intimaj rilatoj en la Biblio. Li traktas fakte konatajn rakontojn, tamen analizas kaj sistemigas ilin tiel, ke la leganto vidu: kiom malsama estas la biblia traktado de intimaj rilatoj — disde la kutima nun. Estas rilatoj, sed preskaŭ tute mankas la sentoj! Temas fakte nur pri proprietaj rajtoj, heredo ktp. Pripensinda estas la rezonado pri rolo de virinoj en bibliaj eventoj. Ĉio altnivelas, tamen estus pli bone, se Berveling ne penus, laŭ sia kutimo, pravigi samseksemon. Kelkaj lastaj paĝoj estas interesaj nur al fervoraj kristanoj.

Vlastimil Kočvara rakontas pri Karel Hynek Mácha, spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio. Tiun samtempulon de Puŝkin kaj Mickiewicz — kiu samkiel ili fakte kreis tutan nacian poezion kaj la lingvon mem — oni apenaŭ konas ekster lia patrolando. Legante la rakonton, oni povas mem kompari ĉion kun la samtempaj okazaĵoj en la rusa, pola kaj aliaj kulturoj, paraleligi respektivajn ĉefverkojn. Por mi, post longa traduklaboro super Eŭgeno Onegin, estis treege interese kompari la originalon kaj du Esperanto-tradukojn de la ĉefa poemego de Mácha Majo. Verdire, fine mi komprenis, kial la ĉefverko de la ĉeĥa poezio restas nekonata eksterlande: ambaŭ cititaj tradukoj estas nur pala ombro de la originalo…

Miroslav Malovec prezentas informriĉan biografion de Eli Urbanová. Kiu konas tiun nomon (ĉu ekzistas iu sperta esperantisto, kiu ne konas?) — al tiu ne necesas klarigi, kial ŝia biografio aperis en la prelegaro pri intimaj temoj… Mem Eli kurte parolas pri si — kiel ĉiam, ŝoke sincere — sub la titolo Ĉion kulpas viroj.

Maria Butan en La atendo, riĉa je emocioj rezonas pri la signifoj de la vorto “atendi” kaj analizas plurajn ekzemplojn de diverstipa atendado en beletro. Interese, kvankam ne rekte rilatas la temon de la kolekto.

Jean-Luc Tortel meditas, Ĉu aŭtobiografioj estas literaturo?, skizas historion de apero de aŭtobiografia ĝenro, sed baldaŭ transiras al la demando — kio estas beletro ĝenerale.

Fine, Eugene de Zilah rifuzis doni tekston de sia prelego — ĉar tiu ne ekzistis, li ĉiam parolas duonekspromte (mi bone komprenas tian sintenon, ĉar mem agas same) — do sekvas du liaj proksimtemaj eseoj, jam aperintaj en La Gazeto. En la “memintervjuo” pri sia libro Kaj kiu pravas… EdZ plejparte eksplikas sian mondkoncepton. En Tri teroroj li montras esencon de teroro, la konatajn ties specojn — “ruĝa” desuba, “blanka” desupra kaj “nigra” horizontala, instigas fiksi la limojn de la esperantisma toleremo, nomata “neŭtraleco”, ĉar “toleremo” ne estas la tolero de ĉio ajn. Multo estas pensiga, sed ne kun ĉio eblas konsenti — ekzemple, kiam li inkludas en terorisman agadon ankaŭ polican punon al drinkinta aŭtostiristo.

Ilustraĵoj de Pavel Rak daŭrigas la serion de bildoj, aperintaj en Rapide pasis la temp' de Eli Urbanová — ĉarmaj erotikaj desegnaĵoj en specifa rekonebla maniero, tute ne simila al la kutima “jun-amika” stilo de Pavel. Pri la bildo sur pĝ. 57 mi ne sukcesis diveni: kies kromaj brakoj tie videblas…

Do la libro ne tute kohera, ne plene konforma al la deklarita temo, tamen utila kaj pensostimula.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2006. №3 (137)


Recenzoj | Hejmo