Iam La Leciono estis avangarda dramo, nuntempe ĝi jam estas klasikaĵo, eĉ sukcesa, ĉar dum 55 jaroj ĝin oni ludas sur la scenejo de la eta “Teatro de la Huchette” en Parizo. La verkisto notis pri tio: “Granda sukceso en malgranda teatro estas pli bona ol malgranda sukceso en granda teatro”.
Spektantoj do eĉ post tiom da jaroj povas preni ion de tiu leciono.
Nia lecionisto estas la profesoro, malgranda oldulo kun blanka mentonbarbo. Li estas unue ekscese ĝentila, tre timida, voĉo mallaŭta pro timideco, tre deca, tre profesoreca. Li daŭre frotas al si la manojn: de tempo al tempo malĉasta brileto en la okuloj, rapide bridita. Nova lernantino anoncas sin, en griza kitelo, blanka kolumeto, tekon sub la brako. La lernantino soifas kleriĝi – ankaŭ ŝiaj gepatroj opinias, ke simpla, ĝenerala kulturo, eĉ se ĝi estas solida, ne plu sufiĉas niaepoke. La profesoro konfirmas tion: Hodiaŭa vivo iĝis tre kompleksa kaj ampleksa scio estas la vojo al sukceso.
La profesoro ekzamenas unue la scion de la lernantino en la geografia fako (Parizo estas la ĉefurbo de…?) kaj gratulas ŝin abunde, ĉar ŝi diras la ĝustan respondon: Vi konas vian landan geografion ĝis la pinto de viaj ungoj, tutparkere, ĉu ne?
La servistino eniras kaj klopodas bridi la entuziasmon de la profesoro, ŝi konsilas al li kvietiĝi: Vi pli bone farus ne komenci per aritmetiko kun la fraŭlino. Aritmetiko lacigas, eĉ nervozigas.
La profesoro ne aŭskultas, sed daŭrigas la ekzamenon (Kiom estas unu plus unu?) kaj plene kontentas pri la adiciaj kapabloj de la lernantino: Vi estas grandioza. Vi estas superba. Mi varme gratulas vin, Fraŭlino.
Sed tuj montriĝas, ke la subtrahaj kapabloj de la fraŭlino estas tre nekoheraj. Vane la profesoro klopodas klerigi ŝin: Ni havas la nombron kvar kaj la nombron tri, kun por ĉiu nombro egala kvanto da unuoj; kiu nombro estas la pli granda, la pli eta nombro aŭ la pli granda nombro? Pli kaj pli strangiĝas liaj klopodoj: Vi havas du orelojn, mi prenas unu, mi manĝas unu, kiom da restas al vi? Finfine la lernantino koncedas, ke ŝi ne povis fidi sian rezonadon. Tial ŝi parkere lernis ĉiujn eblan rezultojn de ĉiuj eblas multiplikoj.
Konstatinte ke la lernantino estas tiel malmulte progresinta pri specialaj matematikoj la profesoro ŝanĝas la fakon. Nun temas pri la elementoj de lingvistiko kaj de kompara filologio. Denove la servistino eniras kaj provas nepre malhelpi tiun parton de la leciono: la filologio kondukas al katastrofoj …
La profesoro jam komplete perdis sian antaŭan timidecon kaj plenaŭtoritate li eksplikas sian sensencan kurson pri la lingvoj novhispanaj. La lernantino fariĝas pli kaj pli malkomforta, ŝi havas dentdolorojn kaj vane ŝi provas eviti la profesoron.
Finfine ŝi submetiĝas al la frenezaj asertoj de la profesoro: Por ekscii distingi ĉiujn tiujn diversajn lingvojn, mi jam diris ke nenio pli bonas ol la praktiko… Por pli bona praktiko li trovas en sia tirkesto tranĉilon: Domaĝe, ke estas nur tiu-ĉi; sed ni provos uzi ĝin por ĉiuj lingvoj!
Kaj per praktiko la profesoro demonstras la frazon: La tranĉilo mortigas. – La leciono estas finita, jam la kvardeka de tiu tago. La servistino riproĉas la profesoron kaj li klopodas ekataki ŝin, sed du vangofrapoj sufiĉas por haltigi lin. Ili surmetas brakbendojn, kun insigno, eble la nazia svastiko. Kune ili forigas la korpon de la lernantino. Post nelonge sonoras la pordosonorilo – alvenas la 41a lernantino.
Evidente eblas kompreni tiun tekston sur diversaj niveloj. En la dramo mem Ionesco aludas al la temo. La dogmo de la profesoro estas: Nepras ne nur integri, sed ankaŭ malintegri. Tia estas la vivo. Tia la filozofio. Tia la scienco. Ionesco demonstras la malintegrigan povon de ideologioj – tio sufiĉu pri la temo.
Traduki Ionesco'n estas defio, ĉar speciale en la frenezaj elŝutoj pri lingvistika filologio estas aludoj, kiuj nur plene funkcias en la franca. Ekzemple Ionesco ludas kun la sonoj ku to, kio estas la normala vorto por “tranĉilo” (couteau), sed kio ankaŭ sonas kiel “cou tôt” (gorĝo baldaŭ). Tiam la tradukanto devas rezigni. Sed en aliaj fojoj – daŭre dum la filologia sesio – Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil traktis la tekston iom tro liberale. Ne eblas meti piednotojn en la teatro, do necesas trovi aliajn vortludojn kaj ŝercojn, sed la traduko devas – bedaŭrinde – esti pli pala ol la originalo. Sed la traduko funkcius sufiĉe bone sur scenejo kaj tio estas la plej grava. Jen ĝenerale bone legebla traduko de grava teatraĵo de la 20a jarcento.
Ĝi havu multe da legantoj kaj elĉerpiĝu baldaŭ.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
La Ondo de Esperanto, 2012, №6 (212).