Legaĵo senenua kaj interesa

Laucius, Jeronimas. Libro de leono. Via amiko dinosaŭro: Infanlibro / Tradukis el la litova Gediminas Degėsys. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 24 pĝ., il. — 1000 ekz.

Kio necesas por krei bonan libron? La bona teksto, certe! Sed kio necesas por krei bonan porinfanan libron? Ĝuste la samo — bona enhavo plus konvena formo: luksa kovrilo, altkvalita papero, originalaj ilustraĵoj ktp. Ankaŭ en la plenaĝula libro bona ornamo estas afero inda, sed se temas pri porinfana libro tio estas afero enda.

Ĉion ĉi havas la prezentata litova eldonaĵo. Fakte — du libroj sub unu kovrilo, unu el kiuj “libro de dinosaŭro” estas destinita por kolorigo. El la libronomo ne malfacilas diveni, ke kolorigi necesas dinosaŭrojn, kiuj dank' al laboro de pentristino, Jūratė Leikaitė, aspektas kiel vivaj.

Miaopinie, eĉ tro vivaj. Imagu: je la fono de nubkovrita montaro ĉe la rando de malluma praarbaro vagaĉas, kvazaŭ ion serĉante, du antaŭdiluvaj gigantoj, dense kovritaj per kornegoj, dentegoj kaj ungegoj. Iliaj sang-avidaj muzeloj sendube vidigas kion konkrete ili serĉadas. La efekton plifortigas apuda malbonaŭgura surskribo — “restu kun dinosaŭroj”. Resume: la bildo lasas impreson de la scenero el fama filmo de Stephen Speelberg.

Sed eble mi troigas kaj moderna infanaro, “fuŝedukita” per krim-kaj-hororfilmoj ne konsideros ĝin danĝera kaj malica? Mi enketis miajn kunlaborantojn-psikologojn, kaj ili unuanime konfirmis miajn impresojn pri tiuj dinosaŭroj kaj iliaj fiintencoj. Atentinda estas ankaŭ la bildo sur la 9a paĝo, kie ĉirkaŭite per petolantaj fiŝoj la baleno gaje ellasas la fontanon.

Tiun idilion malbonigas du eraretoj; unue, neniu speco de fiŝoj havas brovojn aŭ palpebrojn, kaj due, la balenoj ne ellasas akvofontanojn — ili elirigas spirvaporon, kiu dank' al temperaturodiferenco en la aero kaj ene de la baleno fariĝis videbla. Pri aspekto de dinosaŭroj la pentristo povas kaj rajtas fantazii kion ajn li (ĉi-okaze, ŝi) volas, sed ĉu tia malĝusteco estas allasebla se temas pri animaloj modernaj?

En la dua parto, Libro de leono, lasis siajn spurojn preskoboldoj. Iufoje ilia laboro aspektas nesenkonscia — “kulero” anstataŭ “kolero” (pĝ. 2) kaj “batulfolio” anstataŭ “betulfolio” (pĝ.4) igas min pensi ke celo de ilia fiagado estis plia amuzo de legantoj.

Tamen la malglataĵoj ne malvalorigas la ambaŭ fabelojn. La tradukisto sukcese evitis primitivigon de la teksto, kies riĉa vortprovizo malavare saturita per vegetaĵ-kaj-bestonomoj postulas de junaj legantoj bonan lingvoposedon. Mi ne juĝu, ĉu la fabeloj plaĉos al infanoj, sed por mi la legado estis senenua kaj interesa.

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №7 (117)


Recenzoj | Hejmo