La komplikaĵoj de Katinjo

Johansson, Sten. Katrina malfruas: Facila rakonto. — Skövde: Al-fab-et-o, 2004. — 48 paĝoj.

Unue ni konatiĝis kun Katarino krimfarante (en 2002), poste (en 2003) ni vojaĝis kun ŝi kaj jam tiam ni havis la certan dubon, ke ŝi ne estas eleganta heroino sur glacea papero, sed ordinara nuntempa persono kun teda profesio kaj kun normalaj revoj, kiujn averaĝa dungito do havas. Mi povas imagi, ke sen Esperanto la vivo de Katrina estus tute enua. Ŝajne tiu lingvo ne pliriĉigas ŝian vivon en hejma Gotenburgo, ĉar tie ŝi ne frekventas kunvenojn, sed ja estas konata — almenaŭ al mi — fenomeno, ke oni ne bezonas Esperanton en sia hejmurbo.

Post la subita morto de la patrino, Katrina bezonas novan orientiĝon en la vivo. Evidente ŝi ne tuj amikiĝas kun ajnulo, tiaj estas skandinavoj, fakte ŝi havas nur malmulte da sociaj kontaktoj kaj tiujn, kiujn ŝi havas ankaŭ ne estas tro kontentigaj. Nun ŝi faras ion tute surprizan, nome preskaŭ spontanan decidon vojaĝi al Esperanta renkontiĝo en Francio. Tie ŝi spertas ĉiujn nemalhaveblajn erojn de tia kunestado: prelegoj, kursoj, kantado kaj verŝajne ankaŭ popoldancoj, sed ŝi “ne vere trovis novajn amikojn” (pĝ. 17). Kaj nun ŝi falas en la manoj de franca gvidisto, kiu molas ĉion, eĉ la lingvon. Iun matenon Katrina vekiĝas apud li en la lito — kaj kio okazis poste, vi legu mem…

Katrina malfruas estas — kiel la du pli fruaj romanoj de tiu serio — didaktika romaneto. La lingvo estas tre baza, simpla. Tamen pli kaj pli progresas la denseco de strukturoj, ekde tre simplaj, kvazaŭ akvarele skizitaj situacioj ĝis pli fajne pentritaj situacioj. La arto estas, ne perdi la komencantojn kaj tamen teni la intereson de tiuj, kiuj jam konas la lingvon. Denove Sten Johansson brile sukcesas kaj kontentigas ambaŭ celgrupojn.

Ĉu ni rajtas esperi la grandan romanon pri nia nuntempo el la skribmaŝino de Sten? Ĉu mi nun estas tropostulema? Eble, sed foje recenzanto ja ankaŭ rajtas inciti verkistojn. En tiuj romanetoj (kaj ankaŭ en la “sezonaj krimoj”) ni jam vidis la semojn de io pli granda; mi volonte atendas la rikolton de tio.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №3 (125)


Recenzoj | Hejmo