En 1961 Henri Baupierre aperigis Specimene — kolekton de pastiĉoj pri diversaj E-verkistoj. Pasis jardekoj, iuj aŭtoroj forgesiĝis, aliaj klasikiĝis (do jam ne decas moki ilin), intertempe aperis la novaj… kaj jen Sten Johansson prezentis al ni novan libreton de la sama rara ĝenro. Nu, estas li kiu kreis kaj subtenas valoran retejon “Originala literaturo Esperanta”, verkis centon da recenzoj, famas kiel novelisto, poeto kaj humuristo — do kiu alia povus?..
Pasteĉo konsistas el 25 kelkpaĝaj ĉapitretoj (22 numeritaj plus antaŭparolo, epilogo kaj “recenzo” helpaŭtore Haupentala) kvazaŭ verkitaj de 25 konataj aŭtoroj; la 26a estas “la prasidanto de ĉiuj esperantistoj”, kies korsare Korseta (mal)rekomendo okupas la dorskovrilon. Do diference de Specimene ĉi libro estas tuteca, pli-malpli kohera miniromano.
La intrigo mem sufiĉe primitivas kaj nerealas, kun multaj deflankiĝoj kaj strangaĵoj (tamen, ne pli ol en, ekzemple, Gerda malaperis!) — sed ĝi ja estas nur preteksto por prezenti diversajn verkmanierojn. Tiurilate Johansson brile sukcesis. Estas transdonitaj ne nur la lingvaĵo, stilo kaj ŝatataj temoj (kio certe ne facilis en unueca rakonto!), sed eĉ personaj trajtoj de aŭtoroj. Aperas eĉ la ĉiamaj roluloj, kiel detektivo Jano Karal kun sia psikologa edzino en vole Valana ĉapitro. Perfekte imitita estas Karolo Piĉ: vortprovize, teme (tombejo, voluptaĉo, vergado, neologismoj en Esperanto) kaj etose. Fakte, la samon eblas diri pri ĉiu tuŝita aŭtoro.
Apudas aŭtorine Aŭstina teda priskribo de bagatelaj detaloj; modeste Modesta klarigo de memevidentaĵoj; legeble Gbegla rakonto pri ordinaraj civilizaĵoj el vidpunkto de sovaĝulo; bonŝajne Bronŝtejna priskribo de sovetia E-tendaro, eĉ kun ruslingvaj (presitaj cirile kaj sen traduko) frazoj de oficulo kaj tendara kanto, kiu havus bonajn ŝancojn populariĝi, se ĝi reale aperus en Sovetio en la 1970aj jaroj. Kaj multo alia.
Certe ĉeestas en necesaj lokoj tipaj kaj kutimaj eraroj laŭ nacilingvaj influoj: ĉeĥa “doni” en senco “meti” (pĝ. 28), fama hungara “stiris aŭton enmane kun la mapo” (pĝ. 87), ruseska “kantvoĉo sonoris tra la plena de milda romantiko krepusko” (pĝ. 57). Ne mankas elloge Elgoa “anke”, “hodie”, “istas” ks.
Troveblas eĉ, se tiel diri, parodioj de la dua potenco, kiel la ĉapitro amkaĉe Kamaĉa, spuranta “La Majstron kaj Martinelli”, kiu mem estas parodio kaj satiro. Ankaŭ aludoj pri konataj eventoj: “ĉiuj regnanoj jam delonge alkutimiĝis nenion kredi el tio, kion heroldo komunikas” (pĝ. 142).
Ĉiujn ĉapitrojn akompanas humuraj portretoj de koncernaj aŭtoroj (ankaŭ de la vera aŭtoro kaj de la ilustranto mem), majstre desegnitaj de Niko Voloŝin. Ĉiuj tuj rekoneblas. Amaso da stile necesaj neologismoj estas akurate glosita.
La sola malavantaĝo de la libreto estas, ke por plene ĝuegi ĝin, oni devas anticipe tralegi kelkdek volumojn, de ĉiu menciita aŭtoro, kaj tiuj volumoj ja estas nefacile akireblaj, diversĝenraj kaj diversnivelaj. Tamen — jen bona preteksto por konatiĝi kun originala Esperanto-literaturo. Komencu de la retejo, kompilita kaj prizorgata de Sten Johansson: http://esperanto.net/literaturo/autor/.
Eĉ se vi legis ne ĉion el la originaloj, vi tutegale sentos apartan specifan sukplenan stilon de ĉiu ĉapitreto. Do vi scios digne repliki al iu malklerulo, asertanta ke Esperanto estas artefarita kaj sekve malviva kaj ne havanta propran kulturon.
Jen tia umaĵo, miaj kolombetoj, kiel dirus protagonisto de rusa anekdoto en rerakonto sapornovaĵe Sapoĵnikova…
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2005. №11 (133)